| Veterinformoj | Retposhto |

Kiamaniere oni elektas la reprezentantojn de la popola kongreso?


Lau la Konstitucio de la China Popola Respubliko (ChPR), Legho pri Elektado kaj aliaj koncernaj leghoj, chiuj civitanoj de ChPR, kiuj atingis la aghon de 18 jaroj, escepte tiujn, kiuj estas lauleghe senigitaj je la politika rajto, rajtas vochdoni kaj esti elektitaj, sen diferenco de naciecoj, etnoj, seksoj, profesioj, familia deveno, religia kredo, klereco, richeco kaj dauro de restado. La reprezentantoj de la popola kongreso de chiuj niveloj estas deciditaj en elektado, interalie, la reprezentantoj de la distriktaj kaj guberniaj popolaj kongresoj estas rekte elektitaj de la elektantoj en diversaj elektaj distriktoj, dum tiuj de la tutlanda, provincaj kaj urbaj popolaj kongresoj estas elektataj de la reprezentantoj de la popolaj kongresoj de la malpli altaj niveloj, t.e. nerekta elektado. En la senpera elektado la kandidatoj de reprezentantoj estas proponataj en diversaj elektaj distriktoj, dum en la nerekta elektado ili estas decidataj en la samnivelaj kongresoj.

Chiuj partioj kaj popolaj grupoj povas kune au aparte rekomendi kandidatojn de reprezentantoj. Ankau pli ol 10 elektantoj au reprezentantoj rajtas kune rekomendi la kandidatojn. En la balotado la nombro de la kandidatoj devas esti pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj, t.e. marghena balotado. En la rekta elektado la nombro de la kandidatoj devas esti je triono pli multa ol tiu de la reprezentantoj, au duobla, kiom tiu de la elektotaj reprezentantoj. En la nerekta elektado la nombro de la kandidatoj devas esti je kviono ghis duono pli granda ol tiu de la elektotaj reprezentantoj. Chiuj balotadoj devas esti sekretaj. La elektantoj povas baloti por au kontrau. kanditatoj. Kompreneble ili rajtas elekti aliajn el vochdonantoj kaj montri sindetenon en la balotado. La senpera elektado estas valida nur tiam, kiam pli ol duono de la vochdonantoj partoprenas la vochdonadon. Kandidatoj farighos nur tiuj, kiuj ricevos pli ol duonon da balotiloj. Same estas ankau por la nerekta elektado.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688