| Veterinformoj | Retposhto |

Alilanda gazetaro pri la du sesioj de Chinio

Oni diris, ke la konciza teksto de la laborraporto de Wen Jiabao elspiras modernon. Ghiaj vortoj estas bone konataj de la ordinaraj popolanoj. En la raporto klare perceptighas la koncepto pri regado, kiu rigardas la popolajn interesojn kiel plej gravan aferon.

Wen unuafoje raportos pri sia laboro

La 4-an de marto la japana jhurnalo Fujhi Sange Xiaoho publikigis la artikolon “Chinio rapidigos siajn pashojn por la merkata ekonomio”, kiu tekstas jene:

Forpasis pli ol du jaroj de kiam Chinio alighis al la Monda Komerca Organizo. En la chi-foja sesio de la kongreso la popolaj reprezentantoj diskutos kaj ekzamenos la evoluon de la struktura reformado ekzemple de financa libereco lau la difinoj de la Monda Komerca Organizo. Chinio eble plirapidigos siajn pashojn por la merkata ekonomio, profitante de la chi-foja sesio. Chefministro Wen faros raporton pri la registara laboro en la pasinta jaro kaj publikigos la principon de la registara laboro por 2004. Wen Jiabao chefministrighis en la pasinta jaro kaj chi-foje li unuafoje faros laborraporton.

Oni antauvidis, ke la cheestantoj de la sesio multe diskutos pri reguligo de la investa sistemo de valorpaperoj kaj kolekto de kapitalo sur merkato por adaptighi al la ekonomia shanghigho post aligho de Chinio al la Monda Komerca Organizo. Chinio celas pluapashe malfermi sian valorpaperan merkaton al eksterlando kaj protekti la interesojn de la investantoj. Same kiel por la automobila industrio ghi volas altiri al si ankau multe da unuarangaj alilandaj valorpaperaj kaj financaj kompanioj. Tiuflanke Chinio eble farighos granda merkato de la mondo.

En la konstitucio legighas la artikoloj pri protekto de privataj proprietajhoj kaj homaj rajtoj

“Associated Press” de Usono informis la 2-an de marto, ke la komunisma Chinio planas aldoni al la konstitucio la artikolon pri protekto de la privataj proprietajhoj. Post 1949, kiam Chinio liberighis, ghi unuafoje faras tion.
La gvidantoj de la Komunista Partio de Chinio jam akceptis tiun proponon. Ili opinias, ke tio estas efika vojo por daurigi la ekonomian reformadon kaj liberigi milionojn da malrichuloj el malricheco.

Profesoro de la Vashingtona Universitato diris, ke tio markas, ke la shtato pli alte taksas la privatajn proprietajhojn. Lau jurisprudenco li ne trovis grandan shanghighon. Li opinias, ke nur la decida bazo estas influita.

Hongkong-a politika profesoro diris: “Tio signifas, ke la privataj entreprenoj staras sur la sama pozicio kun la shtataj. Ni volas rigardi, kiel tio estos praktikata.”

Pekina urbano Zhan Wenzhao diris, ke la reviziita projekto utilas al investado. Li diris: “Estante posedanto de malgranda entrepreno, nun mi havas rajton. En la estonteco mi defendos min per la legho, se mia proprieto estos atencita. Nun tio estas klara.”

“Reuter’s News Press” diris la 3-an de marto, ke post kiam la sesio de la popola kongreso aprobos la revizion, protekto de homaj rajtoj legighos en la konstitucio de Chinio.

Oni analizis, ke la revizio montras, ke prezidanto Hu Jintao, chefministro Wen Jiabao kaj aliaj chinaj gvidantoj jam konsciis, ke Chinio devas solvi la problemon pri homaj rajtoj.

Okcidenta diplomato diris, ke tio estas pozitiva afero.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688