En la gazetara kaj eldona rondo de ChPPIK estas 88-jara usondevena membro s-ro Sidney Shapiro. Liaj okuloj malantau la brunetaj okulvitroj ne montras malklarecon pro la agho, sed brilon de sagho. Li laboris kiel fremdlanda lingvopoluristo en la redakcioj de la gazetoj “China Literaturo” kaj “Chinio”. Kiam oni diris, ke lia china nomo estas bela, li montris ghojan ridon.
Traduki “Che Akvorando” en la anglan lingvon
En 1953 s-ro Shapiro venis al la redakcio de la anglalingva gazeto “China Literaturo” kiel tradukisto. Li tradukis serion da chinaj majstraj literaturajhoj inkluzive de “Che Akvorando”, “Arbara Maro en Negha Prerio” kaj “Defendi Yan’an” kaj famajn verkojn de Mao Dun, Zhao Shuli k.a. Li diris, ke multaj literaturajhoj de Chinio spegulas la vivon kaj kulturon de la responda historia periodo, kaj li tre shatas legi ilin.
En 1983 li farighis membro de la Tutlanda Komitato de ChPPIK. Li prizorgas kaj amas gazetaran kaj eldonan aferon. “En chiu sesio de ChPPIK partoprenas komitatanoj sin okupantaj pri eldonado de gazetoj, jhurnaloj kaj libroj. Ili estas spertaj kaj mi shatas intershanghi kun ili opiniojn.”
Usona soldato studanta la chinan kulturon
S-ro Shapiro naskighis en 1915 kaj travivis la Unuan Mondmiliton en sia knabeco kaj la Duan Mondmiliton en la juneco. Liaj grizaj brovoj markis liajn richajn travivajhojn. “Dum la Dua Mondmilito mi estis usona kontrauaviadila artileriano. Pro bezono la usona instanco sendis min studi la chinan lingvon kaj la historion kaj kulturon de Chinio. Mi pli kaj pli interesighis pri tio. Che la demobilizigho mi ricevis monon kaj per la sumo mi daurigis studon de la china lingvo kaj la historio kaj kulturo de Chinio unue en la Universitato de Kolumbio kaj poste en tiu de Yale”.
Modeste vivi same kiel ordinaraj chinoj
S-ro Shapiro spertis la Chinan Popolan Liberigan Militon kaj la kulturan revolucion kaj vidis la drastan shanghighon de Chinio en la pasinta duonjarcento. Li diris: “En la kvindekaj jaroj la popolo vivis malluksan vivon. En 1963 mi petis chinan civitanecon kaj loghis kune kun miaj chinaj edzino kaj filino en malalta unuetagha domo, tipa domo de norda Chinio. En vintro ni havis nur rafanojn kaj chinajn brasikojn. Sed mi ne sentis tion dolora. Mia vivo en Chinio estas tre interesa, kaj mi preskau forgesis mian usonan devenon.”
Postskribo:
Pro la granda agho liaj manoj tremetadis, sed lia memoro estis mirinde bona por multaj ciferoj, grandaj eventoj en la china historio kaj la datoj gravaj en lia kariero. Menciante tiujn ciferojn, li havis nenian balbuton. Shajne tio ne estas simpla gravurigho por la memoro, sed kutimo kaj korinklino formita dum longa tempo.