| Veterinformoj | Retposhto |

Doni laboron al handikapuloj kaj aliaj specialaj homgrupoj

La rajto de handikapuloj pri socia laboro kaj laborakiro estas alte prizorgata de la registaro. Chinio alprenas koncentran kaj disan metodon por instigi handikapulojn mem trovi laboron. Bonstatigaj entreprenoj estas tre gravaj por akcepti senlaborajn handikapulojn, kaj la registaro reduktas au nuligas imposton super tiuj entreprenoj por instigi ilian disvolvighon, por ke ili akceptu pli da laborkapablaj handikapuloj. Samtempe kun tio la registaro praktikas politikon de proporcia labordonado por handikapuloj, nome chiuj entreprenoj devas dungi handikapulojn proporcie, kaj se ili ne akceptos difinitajn pocentojn da handikapuloj, ili estos pagigitaj je garantia monsumo por la labordona afero de handikapuloj. En la komenco de la kuranta jarcento, dank’ al la monhelpo de la shtato, oni trejnis 1.1 milionojn da handikapuloj, donis laboron al 1.1 milionoj da handikapuloj, kaj rezulte de tio la pocentoj de labor-akirintaj handikapuloj kreskis de 70% al 80.7%.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688