La 14-an de marto la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) aprobis la revizion de la Konstitucio de la China Popola Respubliko, sankciis la raporton de chefministro Wen Jiabao pri la registara laboro kaj per balotado aprobis koncernajn rezoluciojn. Post plenumo de chiuj siaj taskoj ghi fermighis. Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK prezidis ghin.
La reviziita konstitucio difinis la gvidan pozicion de “Tri Reprezentoj” en la politika kaj socia vivo de Chinio, ekhavis la enhavon pri akcelo de harmonia disvolvigho de la materia, politika kaj spirita civilizacio, aldonis la vortojn “konstruantoj de la socialisma afero” temantajn pri unuecfronto, ekhavis la enhavon pri perfektigo de la sistemo pri ter-rekvizicio, klarigis la shtatan principon pri disvolvigho de ekonomio de nepublika posedanteco, perfektigis la difinon pri protekto de la privata proprieto, ekhavis novajn difinojn pri kompletigo de la sistemo de la socia garantio, alta takso kaj garantio de la homaj rajtoj, pri konsisto de la tutlanda popola kongreso, pri urgha situacio, pri la rajtoj de la shtata prezidanto dum lia shtata aktivado, reviziis la servoperiodon de la distrikta regpotenco, ekhavis novan difinon pri nacia himno k.a. La 14-an de marto la prezidantaro de la Dua Sesio de la Deka TPK publikigis anoncon pri tiuj aferoj.
La sesio balotis por la rezolucio pri la registara laboro kaj aprobis ghin. La rezolucio diras, ke la raporto konformas al la realo kaj pere de rememoro kaj resumado de la registara laboro en la pasinta jaro, ghi bone montras la chefan laboron de la registaro kaj atingitajn sukcesojn kaj montras la malfacilojn kaj problemoj sur la vojo. La arangho de la registara laboro por 2004 montras la sciencan koncepton pri disvolvado kaj en ghi la difinitaj taskoj estas klaraj kaj efektivigeblaj.
La sesio inaugurighis la 5-an de marto, dauris entute 10 tagojn kaj fermighis la 14-an. Ghi estas la plej mallonga el chiuj sesioj.