| Veterinformoj | Retposhto |

Por revizii la statuton de ChPPIK

La 3-an de marto Jia Qinglin, prezidanto de la Tutlanda Komitato de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK), diris en sia raporto al la dua sesio, ke  chi-foje por revizii la statuton de ChPPIK, oni multe auskultis opiniojn kaj faris profundan esploradon pri ili. Tio estas tre rara en la historio de la konferenco.

Jia diris, ke la Konstanta Komitato de la Tutlanda Komitato de ChPPIK prenis revizion de la statuto kiel gravan aferon en sia laboro en 2003 kaj la dua kunveno de la konstanta komitato aprobis la decidon pri revizio de la statuto de ChPPIK kaj fondis gvidan grupon por la revizio.

Jia diris, ke por revizio de la statuto la konstanta komitato de ChPPIK vaste kolektis la opiniojn de la centra komitato de chiuj demokratiaj partioj, popolaj organizoj kaj senpartiaj elementoj, koncernaj organoj de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio kaj tiuj de la Shtata Konsilantaro, fakuloj kaj emeritaj gvidantoj, kiuj sin okupis pri la laboro de ChPPIK en la pasinteco. La revizio de la statuto ne nur konigis iliajn opiniojn, sed ankau utilis al la esplorado pri la teorio kaj praktiko de ChPPIK.

Jia diris ankau, ke la procezo de la revizio estis tiu de resumo de sperto, esplorado de teorio kaj profundigo de konado. La lokaj organizoj de ChPPIK bone kombinis la revizion kun sia praktikado, resumis la fruktojn kaj novan sperton de sia laboro kaj pere de esplorado kaj pripensado akiris komunajn sciojn pri la gravaj problemoj, rilataj al la popola politika interkonsiligha konferenco en la tuto kaj ghia perspektivo. La procezo de la revizio estis ankau tiu de edukado, propagando kaj popularigo de scioj. La revizio estis utila al popularigo kaj edukado de la teorio pri la popola politika interkonsiligho, utilis al propagando de la fundamenta politika sistemo de Chinio kaj pozicio kaj rolo de ChPPIK en la politika vivo de Chinio kaj kreis bonan medion por ghia aktivado. La procezo de la revizio estis ankau tiu de la memkonstruado de ChPPIK kaj ludis gravan rolon por ke la diversnivelaj organoj de ChPPIK aktivadu lau la statuto kaj utilis al la sistemigo, reguligo kaj programigo de la diversnivelaj organoj de ChPPIK.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688