| Veterinformoj | Retposhto |

Ekspliko pri revizio de la konstitucio

La 8-an de marto okazis la tria plena kunveno de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso de Chinio por auskulti la raporton de Wang Zhaoguo, vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso pri ekspliko pri revizio (projekto) de la Konstitucio de la China Popola Respubliko.

Chi-foje oni ne multe revizios la konstitucion, sed nur kelkajn partojn. Oni revizios nur tiujn partojn, kiuj nepre devas esti reviziitaj kaj la novaj tekstoj estis pruvitaj en la praktikado kaj devas esti difinitaj en la konstitucio. Oni klarigos tiujn partojn, kiuj povas esti reviziitaj kaj nereviziitaj, per ekspliko pri la konstitucio.

Wang Zhaoguo detale konigis la chefan enhavon de la revizio (projekto):

Difini la gvidan lokon de la grava penso de “Tri Reprezentoj” en la politika kaj socia vivo de la shtato;

Aldoni la enhavon pri harmonia disvolvigho de la materia, politika kaj spirita civilizacio;

En la artikolo pri unuecfronto, aldoni “konstruantojn de la socialisma afero”;

Perfektigi la sistemon de ter-rekvizicio;

Pluapashe klarigi la shtatan politikon pri disvolvo de la nepublika ekonomia sistemo;

Perfektigi la difinon pri protekto de la privataj proprietajhoj;

Aldoni la difinon pri konstruo kaj perfektigo de la sistemo de la socia garantio;

Aldoni la difinon pri respekto kaj garantio de la homaj rajtoj;

Perfektigi la difinon pri konsisto de la tutlanda popola kongreso;

Aldoni la difinon pri kriza stato;

Aldoni la difinon pri la povoj de shtata prezidanto

Aldoni la difinon pri revizio de la servoperiodo de la distriktaj regpotencoj

Aldoni la difinon pri la nacia himno

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688