| Veterinformoj | Retposhto |

98.8% da proponoj de ChPPIK traktitaj

Li Meng en la Dua Sesio de la Deka ChPPIK

En la Unua Sesio de la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) estis prezentitaj entute 3819 proponoj, el kiuj 3576 proponojn oni transdonis al la registaro kaj al kies 98.8% oni jam faris respondon.

Li Meng, vicprezidanto de ChPPIK, diris posttagmeze de la 3-a de marto en la Dua Sesio de la Deka ChPPIK, ke la membroj de la Konstanta Komitato de la Deka ChPPIK faris proponojn pri konstruado de socialisma civilizacio materiala, politika kaj spirita. Kaj tiuj proponoj ludas gravan rolon en demokratiigo kaj sciencigo de registara decido, en harmonia disvolvigho de ekonomio kaj socio kaj en progresigo de laboro de la registaro.

La membroj donis grandan atenton al perfektigo de la socialisma merkata sistemo, akcelo de reordigo de ekonomia strukturo kaj de disvolvigho de agrikulturo kaj kampara ekonomio, kaj estis traktitaj la proponoj, kiuj tushas plifortigon de honesta administrado de legha persono de entrepreno, starigon de honesta arkivo, perfektigon de sistemo de kampo-rekvizicio kaj defendon de interesoj de koncernaj kamparanoj, subtenon kaj protekton de disvolvigho de posedantoj de privataj entreprenoj kaj plifortigon de partia konstruado en tiuj entreprenoj.

Kaj la membroj faris ankau proponojn pri reprosperigo de la lando per sciencoj kaj eduko, rapidigo de disvolvo de kulturo kaj ghiaj entreprenoj kaj profundigo de reformado de kuraca sistemo en la kamparo, kaj ili zorgis ankau politikon kaj leghon, unuecfronton, socian garantion kaj aliajn fokusajn temojn. Tiujn proponojn la rilataj organoj submetis al traktado.

Pri la plano por la nova jaro Li Meng diris, ke la membroj devas serioze atenti la rilatojn inter kvanto kaj kvalito de proponoj, kaj ChPPIK devas altigi la kapablon de propono-traktado kaj memkonstruon en labor-strukturo.

 

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688