La 3-an de marto inaugurighis la Dua Sesio de la Deka China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco (ChPPIK) en la Popola Halo en Pekino.
Pli ol 2 mil membroj de ChPPIK cheestis la inauguron. Respondante al raportistoj, ili konfirmis la ekonomian disvolvighon de Chinio kaj samtempe ne evitis la problemojn en diversaj sferoj. Ili konfesis, ke Chinio dum transformighado alfrontas diversajn malfacilajn taskojn, t.e. batalo kontrau koruptigho, reformado de shtataj entreprenoj, reprosperigo de la malnova industria bazo en nordorienta Chinio… Ili trafe analizis la malfacilajn problemojn kaj elmetis diversajn proponojn por ilin solvi, char ili konis la vochon de popolanoj kaj povas montri ghin al la plej supera instanco. Do iliaj proponoj estas bona referenco por la politika decido de la shtato.
La hodiauaj fokusaj temoj probable influos seriojn da gravaj decidoj de Chinio. Ghuste pro tio amaskomunikiloj donas tiom grandan atenton al ChPPIK, char ili komprenas, de kie venis ghia forto kaj kiom da influo ghi ghuas en Chinio.
|
|
|
Inauguro de la Dua Sesio de la Deka ChPPIK |
Generalo Shao Hua, bofilino de Mao Zedong |
Membroj de ChPPIK elirantaj el la Popola Halo |
|
|
|
Membro de ChPPIK kaj vicdirektoro de la Ghenerala Mararmea Hospitalo de la China Popola Liberiga Armeo doktorino Feng Lida, kiu la unua atingis la kunvenejon
|
Membro de ChPPIK Yang Lan, vaste konata kaj shatata en Chinio |
Zhong Nanshan, heroo en batalo kontrau SARS
|
|
|
|
Yuan Longping, patro de la china hibridigita rizo
|
Tibeta membro de ChPPIK |
|