| Veterinformoj | Retposhto |

Prepara kunveno de la Dua Sesio de la Deka TPK

Matene de la 4-a de marto, la prepara kunveno de la Dua Sesio de la Deka Tutlanda Popola Kongreso (TPK) aprobis tagordon de la dua sesio. Lau la tagordo la sesio

  1. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton pri la registara laboro faritan de Wen Jiabao, chefministro de la Shtata Konsilantaro;
  2. auskultos kaj diskutos la raporton de Ma Kai, prezidanto de la Shtata Komisiono por Disvolvo kaj Reformado, pri plenumo de la plano de nacia ekonomio kaj socia disvolvigho en 2003 kaj pri la plano por 2004; ekzamenos kaj aprobos tiun raporton.
  3. auskultos kaj diskutos la raporton de Jin Renqing, ministro de financo, pri plenumo de la budgheto de la centra kaj lokaj registaroj en 2003 kaj pri la budgheto por 2004, ekzamenos kaj aprobos tiun raporton;
  4. diskutos kaj ekzamenos la proponon de la Konstanta Komitato de TPK pri revizio de la konstitucio de la China Popola Respubliko;
  5. auskultos kaj ekzamenos la raporton de Wu Bangguo, prezidanto de la Konstanta Komitato de TPK, pri ghia laboro;
  6. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton de Xiao Yang, prezidanto de la supera kortumo, pri ghia laboro;
  7. auskultos, diskutos kaj ekzamenos la raporton de Jia Chunwang, chefprokuroro de la supera prokurorejo, pri ghia laboro;
  8. kaj faros aliajn aferojn.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688