| Veterinformoj | Retposhto |

Pri traktado de eluzitaj elektraj aparatoj

S-ro Zhang Hongjun plurfoje telefonis al la amikoj por donaci sian malnovan koloran televidilon de 21 coloj, sed liaj amikoj, ne atendinte la finon de lia parolo, komencis plendadon, char ankau ili havas la similan intencon.

Zhang diris al mi, ke tio estas lia tria televidilo. Antaue li tre facile fordonis sian televidilon, sed chi-foje li renkontis malfacilon, kvankam tiun televidilon li uzis nur 3 jarojn, tamen neniu volis akcepti lian donacon.

Ghenerale oni povas vendi la malnovajn televidilojn al brokantisto, sed kontrau tre malalta prezo, tial Zhang preferis donaci sian televidilon al amiko.

En chinaj urboj la chagreno, simila al tiu de Zhang, estas ofta. Lau materialo de la Shtata Statistika Administracio, en Chinio socio estas 370 milionoj da televidiloj, 150 milionoj da fridujoj kaj 190 milionoj da lavmashinoj. Tiuj elektraj aparatoj plejparte aperis en la meza au posta periodo de la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento. De tiam forpasis la uzperiodo de dekkelkaj jaroj, tial de 2003 chiujare almenau 5 milionoj da televidiloj, 4 milionoj da fridujoj, 6 milionoj da lavmashinoj kaj pli grandnombraj komputiloj estos eluzitaj.

Nun la problemo pri la rapide kreskanta kvanto de elektrona rubo chagrenas ne nur Zhang kaj liajn amikojn, sed ankau la chinan registaron.

Primitiva traktado de la elektrona rubo

Nun en Chinio, ghenerale dirite, privataj entreprenoj traktas elektronan rubon per simplaj metodoj, kio tre facile kauzas median polucion kaj ekologian difektighon kaj minacas ech la homan sekurecon.

La traktejo de industria rubo Jinghuan estas unika entrepeno de elektrona rubo de Pekino. Tie laboras nur dekkelkaj laboristoj, kiuj chiujare traktas 150 tunojn da elektrona rubo, kiu konsistigas nur malgrandan parton de la elektrona rubo de Pekino. Ilia laboro estas tre peza, sed la laboristoj enspezas malmulte kaj la traktejo funkcias malfacile.

Kontraste kun tio, iuj privataj subteraj traktejoj funkcias vigle. Je malalta prezo ili reachetas eluzitajn elektronajn objektojn, riparas ilin, faras suprajhan shanghon kaj revendas ilin je alta prezo. Pro tio okazis plurfoja akcidento pri eksplodo de televidiloj. Ili ankau ekstraktas valoran metalon el la malnovaj elektraj aparatoj per postighintaj metodoj, kio kauzas multe da malutila gaso, malpura akvo kaj skorioj.

En 1995 en iu urbeto de Guangdong-provinco aperis nova industrio, kiu chiujare dungis pli ol centon da miloj da alilokaj kamparano-laboristoj por trakti la elektronan rubon, kiu plejparte estis kontrabandita el Usono kaj Japanio. Char tiuj metiejoj per tre primitivaj metodoj traktis elektronan rubon kun venenaj kemiajhoj kaj serioze damaghis la ekologian medion, tial la poluajhoj entenataj en la akvo estas mil-oble pli multaj ol en trinkakvo kaj la tieaj loghantoj devigite achetas akvon el aliaj lokoj pli ol 30 kilometrojn fore.

Kiu devas trakti la rubon?

Kial traktado de elektrona rubo estas farata per tiel simplaj metodoj en Chinio? Sciu, ke tio ja estas profitodona afero en aliaj landoj.

Fakte en la lastaj du jaroj multaj entreprenoj kaj individuoj deziris sin okupi pri tiu afero, sed pro tio, ke la oficialaj entreprenoj devas plenumi la rigorajn postulojn en mediprotektado, alpreni avangardajn teknikon kaj ekipajhojn kaj apliki progresajn teknologiojn, tial ili devas investi multe, kaj plie, en la komenco ili malfacile akiras profiton kaj la koncernaj politikoj estas ne kompletaj. Ghuste pro tio ili ankorau ne faris decidon.

En tiaj cirkonstancoj la traktado de elektrona rubo nature estas plenumata de produktantoj, komercantoj kaj diversnivelaj registaroj, sed dum certa tempo pro necerteco de iliaj devoj, neniu donis grandan atenton al tiu laboro.

Fakte por akceli vendadon iuj komercejoj provis reachetadon, tamen pro alta prezo ili chesis provi. Fine de 2002 la pekina brancho de Vendejo de Elektraj Aparatoj Gome reachetis malnovajn hejmajn elektrajn aparatojn chiu kontrau 120 juanoj. Tio estis varme akceptita de la klientoj. Tiam chiutage ghi reachetis pli ol 100 televidilojn.

Sed tiu laboro chesis post nur 3 semajnoj. “Kiom ni levis la prezon de reachetado, tiom ni perdis,” diris ghia direktoro Chen Haiyan. “La reachetitaj elektraj aparatoj stokighas kiel monteto en la tenejo. Kaj ili taugas al nenio kaj ni povas nur donaci ilin al malrichaj lokoj.”

Char estas malfacile establi la oficialan reachetan sistemon pri elektrona rubo, tial samkiel en la tenejo de Gome, en tiu de multaj aliaj chinaj komercejoj stokighas elektrona rubo kun komputiloj kiel la chefaj kaj plie la stoko farighas pli kaj pli granda.

Leghodonado

Antau tiu malfacila situacio fakuloj opinias, ke la shlosila problemo estas doni leghon pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo por difini la respondecantojn en tiu laboro.

Kantona Jhurnalo informis, ke nun estas ellaborata projekto de la unua legho pri reacheto de la elektrona rubo "Metodoj pri reacheto, utiligo kaj administrado de eluzitaj hejmaj elektraj aparatoj", kiu difinos la respondecan sistemon de la produktantoj kaj ankau tion, ke la podetalaj komercistoj havas devon reacheti la eluzitajn elektronajn produktajhojn kaj redoni ilin al la produktantoj, dum la konsumantoj devas redoni la eluzitajn elektronajn produktajhojn al la komercantoj, tio signifas, ke en Chinio ne estos vakua spaco pri reacheto kaj trakto de la elektrona rubo.

Samtempe kun tio estas ellaborata la "Anonco pri longeco de tempo de uzado kaj reutiligado de la hejmaj elektraj aparatoj". Lau tiu anonco oni devas observi la principon, t.e. kiu produktas, tiu pagas; kiu profitas, tiu pagas; kaj la produktaj entreprenoj, komercistoj, konsumantoj kaj registaro chiu havas sian devon kaj respondecon pri la elektrona rubo, tamen la detalajhoj nun estas diskutataj.

Konforme la supre menciitajn du regulojn, la "Metodoj pri administrado pri prevento kaj nuligo de la poluo kreata en produktado de la elektraj aparatoj", ellaborita de la Ministerio de Informa Industrio, estis aprobita kaj en ghi estas grava teksto: "Fabrikantoj de la elektraj aparatoj devas garantii, ke de la 1-a de julio, 2003, oni praktiku la metodojn pri redukto de la venenaj kaj malutilaj substancoj kaj de la 1-a de julio, 2006, chiuj vendataj elektraj aparatoj regataj de la shtato ne devas havi plumbon, hidrargon, kadmion, kromon, polimeran bromidan benzenon kaj polimeran bromidan benzenan eteron", dank' al kio radikale nulighos la venena kaj malutila kemia funkcio de la elektrona rubo.

La chinaj kaj alilandaj fakuloj alte taksas tiujn regulojn kaj leghojn. S-ro Cao Mingyue, estro de la sekcio de la postvenda servo de la china limigita kompanio de Panasonic, diris, ke se Chinio praktikos tiujn regulojn kaj leghojn, ankau Panasonic reachetos la eluzitajn elektronajn produktajhojn. Nun projekti facile reacheteblajn elektronajn produktajhojn kun nur minimuma malutilo jam farighis grava temo esplorata de multaj chinaj kaj translandaj kompanioj.

Jughate lau la vidpunkto perspektiva, reacheti kaj trakti elektronan rubon estos industrio multe investota en Chinio. Nun krom ellaborado de koncernaj leghoj kaj reguloj Chinio faras ankau multon por perfektigi sian merkatan sistemon, por ke la taugaj kaj kvalifikitaj entreprenoj de diversaj posedantecoj, inkl. de alilandaj entreprenoj, sin okupu pri la merkato de traktado de eluzitaj elektronaj aparatoj.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688