En nordokcidento de Chinio estas 110 milionoj da bredataj kaproj, kiuj ludas grandan rolon en la produktado kaj vivo de la loghantoj. Tamen ili manghas multe da herboj kaj detruas la ekologian medion. Se oni ne bremsos ilian nombron, do estos malfacile plibonigi la tiean ekologian medion.
Estas ghojinde, ke granda verda revolucio jam komencighis tra la tuta nordokcidento de Chinio. Tie en pluraj regionoj oni malpermesas pashtadon. Faktoj pruvis, ke tio estas la plej bona metodo por plibonigi la ekologian medion.
Memriparado de ekologio
En nordokcidento kaj Interna Mongolio de Chinio ofte vidighas tero dezertighinta pro arbitraj ekspluatado, pashtado kaj arbohakado, sed en tiuj lokoj, kie estas malpermesita la pashtado, pli ol 40% de la tero estas kovritaj de herboj kaj arbidoj.
En la montoza regiono de Wuqi-gubernio, Shaanxi-provinco, chie kreskas abrikotujoj, robinioj kaj aliaj arboj. Tie jen kaj jen vidighas leporoj kaj fazanoj.
Oni diris kun fiero, ke tio rezultis el malpermeso de la pashtado, kiu dauris tie jam 4 jarojn. Antau la malpermeso la montodeklivoj estis kalvaj, char la herboj estis formanghitaj de kaproj, kaj absolute ne vidighis sovaghaj animaloj. Nun sur la 3.7 mil kvadrartaj kilometroj da tero de la gubernio revidighas diversaj vegetaloj, kiuj kovras duonon de la gubernio.
Estis distrikto, kie la stepo serioze dezertighis, kaj atakite de sabloventoj iuj vilaghoj devigite translokighis. Sed post unu jaro de la malpermeso de pashtado sur 33 mil hektaroj nature ekkreskis herboj.
En nordokcidento de Chinio chie, kie oni malpermesas pashtadon unu jaron, rapide reverdighis la kampoj, kaj la efiko estas nekomparebla por la homa penado. S-ro Shi Yuanchun, membro de la Chinaj Akademioj de Sciencoj kaj Inghenierio, rigardas tiun ekologian konstruadon kiel memriparan konstruon de la ekologio. Li diris: "Por restauri la ekologian flauron la memripara konstruado de la ekologio estas akcentinda, char ghi estas pli efika kaj malmultekosta."
Fermi pordon kaj malfermi fenestrojn
La pasht-malpermeso ja estas efika por restauri la ekologion. Sed kiel solvi la problemon pri produktado kaj chiutaga vivo de la tieaj kamparanoj kaj pashtistoj? La loka sperto montras, ke la pasht-malpermeso kvankam fermis la pordon por libera pashtado, tamen malfermis fenestrojn por richigho de la loghantoj.
Wuqi-gubernio, kiun ni menciis supre, havis kelkmil-jaran historion de pashtado de kaproj. Koncerne detruon de kaproj al la flauro, oni diris, ke la busho de la kaproj similas al tondilo kaj la kvar hufoj al shpatoj. Lau statistiko, post naskigho de la nova Chinio la gubernio arbarizis entute 300 mil hektarojn da tero, sed nur 2/9 rezervighis, dume la aliaj detruighis de la kaproj.
Antau 4 jaroj, kiam la gubernio Wuqi komencis la pasht-malpermesadon, tie vivis 270 mil kaproj. En 1998 la loka registaro proponadis metodojn por ekologia protektado kaj richigo de la loghantoj. Tiujare la registaro enkondukis bonrasajn malgrandvostajn Han-shafojn kaj en la sama jaro la antauaj kaproj reduktighis je 200 mil, tamen la shaf-pashtado ne nur ne regresis, sed male, la nombro de la familioj de shaf-pashtado kreskis de 18.2% en 1998 al 53% en 2003 kaj la nombro de malgrandvostaj Han-shafoj nun atingis 90 mil kaj la pokapa enspezo de la pashtistoj kreskis rapide. Ghuste dank' al la sukcesa sperto de Wuqi, la provinco Shaanxi, la unua en Chinio, faris decidon malpermesi pashtadon.
La gubernio Otog Qianqi de Interna Mongolio malfermis la vojon por protektado de la ekologia medio kaj richigo de la loghantoj per modela bredado, t.e. prepari sterkon en norma forcejo kaj chiuj familioj konstruas instalajhojn por norma bredado. Por okupi pli grandan parton en la merkato, ghi donis grandan atenton al konstruo de bazaro de brutoproduktajhoj kaj per tiu metodo akcelas la brutobredadon.