Multaj homoj en Nepalo ne shatas, ke oni perforte sendas okcidentajn vivstilojn en Tibeton, kaj opinias, ke oni devas gardi chion kion Tibeto havas, chu ne?
R· MANANDHAR (Nepalo)
Post vizito al Tibeto, s-ro Lamur, chefredaktoro de la hinda gazeto “Fronto”, publikigis longan artikolon por detale prezenti la veran Tibeton, kiun li propraokule vidis.
Li diris en sia artikolo, ke same kiel en multaj aliaj lokoj de la mondo, oni povas konfirmi tie per fakto la audon kun antaujugho.
“Novaj kaj renovigitaj lernejoj, deviga edukado; abundo da konsumajhoj kaj chenoj da butikoj; helbluaj oficejoj de moderna stilo, novaj domoj de popolanoj; hospitaloj kaj konvaleskejoj de moderna au tibet-nacia medicino; daura ekonomia kreskado je 10 pocentoj; valora tibet-lingva arkivo, registro de monhelpo de la centra registaro, reordigo, kompilado kaj eldona sistemo, grandega kolekto da tibet-lingvaj klasikajhoj inkluzive de budhismaj sutroj; ampleksa riparado kaj renovigo de kulturaj heredajhoj sub rigora protektado...” Jen kion Lamur propraokule vidis en Tibeto.
Vidante piajn religiulojn en Tibeto, Lamur opiniis, ke ankau ili, same kiel popoloj enchiuj aliaj lokoj, multe atentas manghadon, vestadon, loghadon, trafikon, edukadon, sanprotektadon kaj enoficigon, atentas kiel eble plej rapide plibonigi la vivon.
Estante hindo, li havis nenian simpation al la plano de splitismo, venghismo kaj retrorigardo de Dalai-lamao. Ties politika plano dependanta de eksterlanda forto estas: apartigi Tibeton disde Chinio, efektivigi “Grandan Tibeton” post purigo de la nacio kaj restauri arkaikan teokration kun enmiksita milda kaj afekta “demokratia” enhavo. Chiu el la tri punktoj impresas per neefektivigebleco.
La artikolo montras, ke en la pasintaj 40 jaroj post la Demokratia Reformado, la minimumaj bezonoj en la vivo de tibetanoj estis kontentigitaj, la socio havis grandan progreson kaj la stato de homaj rajtoj estis plene bonigita, malmultighis la nombro de malrichuloj; oni metis la fundamenton por la rapide kreskantaj industrio, baza industrio kaj terciara industrio; prospere disvolvighas la fundamenta instalajho kun vojo, shoseo, fuelo kaj telekomunikado kiel la chefa parto; plejparto de la tibetanoj ghuas senpagan kuracon; la Planiza kaj Disvolva Komisiono de Tibeto estas ellaboranta detalan planon por la strategio de disvolvo de la okcidento de Chinio.
Lamur vizitis la lamaismajn templojn Changzhu, Yongbulakang, Sangye kaj Dazhao kaj multajn lamaismajn sanktejojn kaj historiajn restajhojn. En sia artikolo li skribis, ke chie en Tibeto viglas la forto de religio. Chie oni povas vidi flirtantajn liturgiajn flagojn, pilgrimantojn vicatendantajn, ramp-irantajn kaj preghradon turnantajn, brulantajn au purigatajn buterlampojn, tapishojn, historiajn restajhojn kaj skulptitajn figurojn en diversaj pozoj kaj spiritaj statoj prezentantajn budhojn, grupojn kaj grupojn da piaj gereligiuloj.
Li diris en la artikolo, ke chio pruvas, ke en Tibeto ne ekzistas limigo kaj subpremo al religio.
Li diris en la artikolo ankau, ke la china registaro ne toleras ajnan intrigon de splitismo. Tio ne estas sekreto por la eksterlando, chu por la najbara Hindio, chu por la usona registaro kaj ghia reganta partio. Se Dalai-lamao ne estus ekstrema splitisto, nek venghisto, sendube li povus trovi oficon kadre de la regiona autonomeco de la tibeta nacio.