| Veterinformoj | Retposhto |

Batali kontrau koruptigho - plej atentata problemo en enketado antau la kongreso kaj konferenco

Post nelonge okazos en Pekino la Duaj Sesioj de la Tutlanda Popola Kongreso kaj la China Popola Politika Interkonsiligha Konferenco. De la 16-a ghis la 26-a de februaro la autoritata reto Xinhua kaj la jhurnalo “Ekonomia Referenco” kune faris interretan enketadon sub la titolo “Via plej zorgata problemo okaze de la kongreso kaj konferenco”. La enketado rikoltis vastan atenton kaj varman respondon de la retvizitantoj. En la 11 tagoj 40 mil homoj akceptis enketon kaj faris komentarion.

La rezulto de la enketo montras: El la 20 plej atentataj demandoj tiu pri koruptigho estis la plej zorgata problemo, ke 84% de la enketitoj prenis tiun problemon kiel la unuan. La problemo de la dua loko estis malekvilibro de ekonomia disvolvigho de diversaj regionoj kaj grandigho de diferenco de enspezo, kaj 57% de la enketitoj estis por tio. La problemo pri elspezo por edukado unuafoje okupis la trian lokon per 54% de la balotiloj. La retvizitantoj multe zorgis ankau pri opono kontrau monopolaj ekonomiaj branchoj ekzemple telekomuniko kaj fervojo, pri levo de enspezo de la kamparanoj, la socia sekureco, pluapasha kompletigo de sistemo de socia garantio, labordonado, redungigho k.a.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688