Multaj homoj en Nepalo ne shatas, ke oni perforte sendas okcidentajn vivstilojn en Tibeton, kaj opinias, ke oni devas gardi chion kion Tibeto havas, chu ne?
R· MANANDHAR (Nepalo)
La Tibeta Autonoma Regiono situas en la sudokcidento de Chinio, limtushante Hindion, Nepalon, Bhutanon, Sikimon kaj Birmon je pli ol 4000 kilometroj. Ghi estas la natura shirmilo por la nordokcidento kaj sudokcidento de Chinio kaj pasejo al Sud-Azio. En la 10-a de marto de 1959, post fiasko de armita ribelo de la supera reakcia kliko de Tibeto, la 14-a Dalai-lamao, devigante parton de tibetanoj, fughis eksterlanden. Nelonge post fugho en Hindion, li publike distrumpetis, ke “Tibeto estas sendependa shtato”. Komence de la 60-aj jaroj, la kliko de Dalai fondis en Dalansara de Hindio “tibetan ekzilitan registaron” kaj reorganizis ribelan armon por plenenergie fari splitadon de la patrolando. En la lastaj jaroj, kun la subteno de internacia kontrauchinia forto, la kliko de Dalai agitadis per la tiel nomata “tibeta problemo” kaj rapidigis la klopodon de “sendependigho de Tibeto” por detrui pacon kaj malhelpi progreson de Tibeto.
Jene ni klarigu la “tibetan problemon” en tri flankoj.
1. Nedubebla aparteno de suvereneco de Tibeto
Ekde la 13-a jarcento la centra registaro de Chinio praktikas suverenecon super Tibeto kaj Tibeto neniam estis sendependa shtato, kaj neniu lando agnoskis, ke Tibeto estas sendependa shtato.
Chinio estas lando el multaj nacioj. Tibet-nacio sur la Tibeta Altebenajho fondis en la 7-a jarcento Tubo-dinastion kaj tenis amikajn interrilatojn kun Tang-dinastio dum pli ol 200 jaroj. Meze de la 9-a jarcento disfalis Tubo-dinastio. En pli ol 300 jaroj post tio Tibeto trovighis en separatisma stato, kaj ankau en aliaj regionoj de Chinio aperis landinterna reghimo regata de malsamaj nacioj kaj separatismaj lokaj reghimoj.
En la 13-a jarcento pli kaj pli potencighis mongol-nacio en la nordo de Chinio kaj fondis en 1206 Mongolan Hhanejon. En la 40-aj jaroj de la 13-a jarcento la malgrandaj reghimoj de Tibeto submetighis al la Mongola Hhanejo. Post fondigho de Yuan-dinastio Tibeto farighis unu el la distriktoj regataj de la centra reghimo de Yuan-dinastio. Imperiestro de Yuan-dinastio establis specialan administrejon por rekte administri la militajn kaj registarajn aferojn de Tibeto. En Tibeto oni establis multajn filiojn de la administrejo.
En Ming- kaj Qing-dinastioj la regantaro daure havis suverenecon super Tibeto. Kiam fondighis Ming-dinastio, Tibeto memvole submetighis al la centra registaro. Dum Ming-dinastio la regantoj plejparte imitis la regantojn de Yuan-dinastio en la regado super Tibeto. Kiam fondighis Qing-dinastio, la Kvina Dalai-lamao tuj sendis delegiton al la chefurbo Shengjing (la nuna Shenyang de Liaoning-provinco) por peti audiencon de la imperiestro kaj starigis rilatojn kun la kortego. Post kiam Qing-dinastio unuigis Chinion, la kortego plifortigis la administradon super Tibeto. En 1653 kaj 1713 la imperiestro de Qing-dinastio nomumis la Kvinan Dalai-lamaon kaj la Kvinan Banchen-Erdini, kaj de tiam sistemigis la nomumadon de la titoloj Dalai kaj Banchen kaj oficialigis iliajn politikan kaj religian poziciojn en Tibeto. En 1727 la kortego establis en Tibeto ministrejon por praktiki regadon en la nomo de la centra registaro. En 1793 ghi publikigis “Kortegaj dekretoj: reguloj por tibetaj aferoj” el 29 artikoloj rilate politikon, ekonomion, eksterajn aferojn, religion kaj militajn aferojn.
Dum la periodo de la Respubliko de Chinio la centra registaro regis Tibeton same kiel la antauaj dinastioj Yuan, Ming kaj Qing. En 1912 ghi fondis Mongola-Tibetan Buroon por prizorgi tibetajn aferojn kaj nomumis delegiton al Tibeto plenrajtigito de Qing-dinastio en Tibeto. Post sia fondigho en Nankino, la china registaro establis en 1929 la Mongola-Tibetan Komisionon por administri aferojn de tibet-nacio, mongol-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj. En aprilo de 1940 la Oficejo de la Mogola-Tibeta Komisiono estis establita en Tibeto kiel konstanta institucio de la centra registaro en Tibeto.
Post fondigho de la China Popola Respubliko, lau la historia kaj aktuala stato de Tibeto, la centra registaro decidis alpreni pacan metodon por liberigi Tibeton. En februaro de 1951, Dalai-lamao sendis 5-membran delegacion kun Ngapo Ngawa Ghigme kiel plenrajtigita estro al Pekino por fari intertraktadon kun la centra registaro. La 23-an de majo de 1951, la centra registaro kaj la tibeta registaro venis al interkonsento en serio da problemoj rilate pacan liberigon de Tibeto kaj subskribis “Traktaton de la Centra Registaro kaj la Tibeta Loka Registaro pri la Metodo de Paca Liberigo de Tibeto” el 17 artikoloj. La traktato estis varme aplaudata kaj subtenata de diversaj nacioj en Tibeto. En la 24-a de oktobro tiujare Dalai-lamao telegrafis al prezidanto Mao Zedong por esprimi subtenon kaj observon al la traktato. En 1954 Dalai-lamao estis elektita kiel vicprezidanto de la Konstanta Komitato de la Unua Tutlanda Popola Kongreso, kaj Banchen Erdini kiel membro de la komitato. En aprilo de 1956 Dalai-lamao estis nomumita prezidanto de la Prepara Komitato por Tibeta Autonoma Regiono. En marto de 1959 la ribelo en Tibeto estis subpremita kaj komencighis la demokratia reformado. En septembro de 1965 fondighis la Tibeta Autonoma Regiono.
2. Senchese disvolvighas la socio, ekonomio kaj la afero de homaj rajtoj de Tibeto
La malnova Tibeto antau 1959 sub la regado de la 14-a Dalai-lamao estis teokratia, feuda servuta socio pli malhela ol la mezepoka Europo. La tri grandaj mastroj, nome mandarenoj, aristokratoj kaj superaj lamaoj de la temploj, posedis chiujn kampojn, pashtejojn, arbarojn, montojn kaj riverojn, kaj rajtis decidi vivon au morton de la popolanoj, kaj la servutuloj kaj sklavoj havis nenian personan liberecon kaj politikan pozicion. En 1959 Tibeto praktikis demokratian reformadon kaj abolis la feudan servutan sistemon, kaj la miliono da servutuloj kaj sklavoj farighis mastroj de Tibeto kaj Tibeto eniris en socialisman socion. Fondigho de la Tibeta Autonoma Regiono kaj praktikado de nacia autonomeco en Tibeto en 1965 garantiis la politikan rajton de la tibeta popolo egalrajte partopreni en shtataj aferoj, kaj Tibeto eniris en novan disvolvan etapon.
En la 30 jaroj post la fondigho de la autonoma regiono, la popolo de la regiono ghuas chiujn civitanajn rajtojn kaj politikan rajton same kiel la popolanoj de la aliaj lokoj de la lando, kaj ghuas ankau lauleghe chiujn specialajn rajtojn praktiki regionan autonomecon de nacimalplimultoj. Rapide grandighas la vicaro de la kadroj devenintaj de tibet-nacio, ke en 1998 la kadroj devenintaj de tibet-nacio kaj aliaj nacimalplimultoj konsistigis 74.9% de tiuj de la regiono. La virinoj ghuas samajn rajtojn kiel la viroj, kaj kadrinoj konsistigas 32.8% de la tuta vicaro de la kadroj de la regiono. La libereco de la tibeta popolo en religia kredo estas respektata kaj protektata.
En la 80-aj jaroj de la pasinta jarcento la centra registaro disponigis pli ol 300 milionojn da juanoj (8.3 juanoj egalas al 1 usona dolaro) kaj grandan kvanton da oro, arghento kaj aliaj materialoj por ripari Potala-palacon, Dazhao-templon kaj aliajn templojn. En Tibeto trovighas pli ol 1700 lokoj por religia aktivado, kio garantias la liberan religian aktivadon de la vasta amaso da kredantoj de Tibeto.
La centra registaro de Chinio chiam atentas, protektas kaj disvolvas la elitan tradician kulturon de Tibeto kaj alprenis serion da rimedoj por protekti kaj progresigi la tradician kulturon de Tibeto. Krome oni faris ampleksan kaj sisteman kolektadon, reordigon, esploron kaj eldonadon de la tibeta kultura heredajho kaj folkloro. Oni klare difinis la dulingvan edukadon (la han-a kaj tibeta) por efike garantii la liberecon de la tibet-nacianoj en uzado kaj disvolvo de la nacia lingvo.
La centra registaro respektas la morojn kaj kutimojn de la tibet-nacianoj kaj alprenis nekutiman politikon rilate naskolimigon. Naskolimigo estas observata nur de tibet-naciaj kadroj, sed ne de la kamparanoj kaj pashtistoj konsistigantaj 88% de la loghantaro de la regiono, kaj oni propagandas al ili nur sciencan naskon kaj eugenikon. En la apudlimaj lokoj tre maldense loghataj oni neniam propagandis naskolimigon. La naskokvanto kaj natura kresko de la loghantaro de Tibeto chiam estas la plej altaj en la tuta lando. De 1959 ghis 1998 la loghantaro de Tibeto kreskis je 1.2336 milionoj da homoj, nome preskau duoblighis. En tiu periodo la loghantaro de Tibero kreskis plej rapide kaj tibet-nacianoj chiam konsistigas plejparton de la loghantaro de Tibeto.
Por akceli rapidan kaj ampleksan disvolvighon de Tibeto, la centra registaro ellaboris kaj alprenis serion da specifaj politikoj kaj privilegiaj rimedoj kiel ekzemple “tutlanda subteno al Tibeto”, donis grandan financan helpon, investon por fundamenta konstruado kaj specialan subvencion kaj nuligis imposton. De la 50-aj jaroj ghis 1997, la centra registaro investis al Tibeto pli ol 40 miliardojn da juanoj kaj helpis ghin per granda kvanto da materialoj. Samtempe kun tio multaj kadroj kaj teknikistoj el 15 provincoj venis en Tibeton, kio forte movis la disvolvighon de ghia socia ekonomio. En 1998 la totala produktovaloro de la nacia ekonomio de Tibeto atingis 9.118 miliardojn da juanoj, 47-oble pli multe ol en 1959. En la lastaj jaroj senchese disvolvighis la ekonomio, kulturo kaj edukado, heredighis la eminenta tradicia kulturo, kaj duonighis la terura analfabeteco antau 1959, kiam la analfabetoj konsistigis 97% de la tuta loghantaro. Evidente plibonighis la higieno kaj medicino. Evidente altighas la nivelo de la popola vivo de Tibeto. La problemo de minimumaj vivkondichoj de la kamparanoj kaj pashtistoj estis solvita.
Nun la situacio de Tibeto estas kvieta, laekonomio disvolvighanta, la socio progresanta, la popolo el multaj nacimalplimultoj solidara kaj la vivo paca.
3. Politiko de la centra registaro rilate al Dalai-lamao
La problemo de Dalai ne estas problemo religia, sed politika. La kliko de Dalai estas splitisma politika kliko kun organizo kaj programo. La 14-a Dalai-lamao estas ne nur religiulo sed ankau politika fughinto, kiu splitas la patrolandon.
La principa starpunkto de la centra registro en la problemo de interkontaktado kaj intertraktado kun Dalai estas definitiva kaj klara. Nome: Dalai nepre devas vere forlasi la ideon sendependigi Tibeton, chesigi splitadon de la patrolando, publike agnoski, ke Tibeto estas neapartigebla parto de la patrolando, ke Taiwan estas unu el la provincoj de Chinio kaj ke la registaro de la China Popola Respubliko estas la unika legha registaro reprezentanta Chinion. La pordo de intertraktado estas chiam malfermita. Sed lau la interkontakto kun la 14-a Dalai en la lastaj 20 jaroj, la centra registaro klare vidis, ke kvankam Dalai senchese shanghis siajn taktikon kaj manieron, tamen lia obstinado en la starpunkto de “tibeta sendependigho” restas senshangha, la esenco de splitado de la patrolando restas senshangha. La kliko de Dalai neniam forlasis la splitan aktivadon en- kaj eksterlande. Tial la 14-a Dalai-lamao ne havas la intencon kontakti kaj intertraktighi kun la centra registaro.