Mi interesighas pri politiko de solinfano pratikita en Chinio.
C· MORIN (Francio)
Tro da loghantoj multe sharghas la nacian ekonomion kaj chiutagan vivon, kion bone konas multe da chinoj, precipe tiuj, kiuj loghas en grandaj urboj. Jen ekzemplo: Ekde la pasinta jaro, pro la Nacia Tago, Printempa Festo kaj 1-a de Majo la chinoj povas ghui 7-tagan feriadon, sekve de tio multe pliighas turistoj en la festotagoj. Tamen, kiam ili vojaghas aliloken kun granda ghojo, ili renkontas la saman problemon: preskau chiuj vojoj estas shtopitaj de trafikiloj, chiuj turismaj lokoj estas plenplenaj de homoj. En ordinaraj tagoj la chinoj jam alkutimighis al interpushighado en autobusoj kaj longa vico da atendantoj en hospitaloj kaj poshtoficejoj. Tiaokaze oni nur veas: "Ni povas fari nenion. En Chinio estas tro multe da homoj."
En 2003 Chinio havis ch. 1.3 miliardojn da loghantoj, pro kio oni devis danki la politikon pri naskolimigo, ekpraktikatan en la 70-aj jaroj. Sen praktiki tiun politikon en la pasintaj 30 jaroj Chinio havus ch. 1.6 miliardojn da loghantoj. Fakuloj asertis, ke la 1.6 miliardoj da loghantoj estas maksimumo tolerebla por la richfontoj de Chinio. Oni povas diri, ke Chinio finis la transiron de multa naskado, malmulta morto kaj granda kresko de la loghantoj al malmulta naskado, malmulta morto kaj malgranda kresko de la loghantoj. Kompreneble, oni atribuis tion al disvolvigho de ekonomio kaj levigho de eduka nivelo, sed la decidan rolon ludis la politiko pri naskolimigo "malfrua geedzigho, malfrua nasko kaj havo de nur unu infano". Tamen praktikado de la politiko renkontis grandan malhelpon, char en la pasintaj 2 mil jaroj chinoj preferis multan naskon.
Kiam ekis ekspansio de la loghantaro en Chinio?
En Chinio la feuda socio dauris pli ol 2 mil jarojn, kiam chiuj suverenoj kuraghigis naskon kaj pro tio la koncepto pri multa nasko kaj prefero de viroj firme enradikighis en Chinio. En Qing-dinastio (1644-1911), pro praktikado de favora politiko pri nasko, la loghantoj de Chinio kreskis de 100 milionoj al 400 milionoj en la 260 jaroj de ghia regado.
En la sekvaj 38 jaroj, kiam Chinio trovighis en milita kaoso, la registaro prenis la politikon de nelimigita nasko, tial en tiu periodo la china loghantaro pliighis je 140 milionoj. Se ne estus militoj, la loghantaro multe superus tiun nombron.
En 1949-1953 ankau la nova Chinio alprenis politikon kuraghigi naskon, kaj tiam iagrade plibonighis la vivkondichoj de la chinoj kaj levighis la kuraca nivelo, sekve la loghantaro daure kreskis. Komence de la 50-aj jaroj prof. Ma Yinchu, rektoro de la Pekina Universitato kaj fama ekonomikisto, rimarkis la malutilon de la tro rapida kresko de la loghantoj al la socio en la estonteco kaj proponis limigi kreskon de la loghantoj. Sed pro diversaj kauzoj lia tezo pri loghantoj kaj propono pri naskolimigo ne estis akceptita. Nur en 1970 la naskolimigo ekpopularighis tra la tuta lando.
Tamen por la chinoj, kiuj havis firman koncepton "daurigo de familio per filoj kaj ju pli da filoj, des pli da felicho" kaj precipe por la kamparanoj, kiuj konsistigas 80% de la china loghantaro, la propono rikoltis nur malgrandan efikon, tial en la autuno de 1980, kiam la china loghantaro superis 900 milionojn, la china registaro fine ellaboris la politikon pri naskolimigo kaj elmetis la sloganon "limigi la nombron de la loghantoj kaj levi la homan kvaliton". La registaro difinis la minimuman aghon por geedzigho kaj dekretis, ke chiu geedza paro rajtas havi nur unu infanon. Kaj samtempe ghi difinis, en kiaj okazoj oni rajtas fari la duafojan naskon kaj kiajn privilegiojn havas nacimalplimultoj kaj kamparanoj.
Kial oni rajtas havi nur unu infanon?
Nun la lando suferas de vojshtopigho, trologhateco, media polucio kaj senlaboreco. Tiuj malfaciloj jam bone konigis al la homoj, kiajn malutilojn havas tro multe da loghantoj. Sed antau 20 jaroj la konfliktoj inter loghantoj kaj ekonomio kaj inter medio kaj richfontoj ne estis tiel akraj kiel hodiau, tiam la chinoj tre malfacile povis kompreni, kia rilato estas inter la nombro de la loghantoj kaj daura kresko de la ekonomio, kaj ili ne volontis havi nur unu infanon. Ili pensis: Chu ne estas pli bone havi pli da homoj?
Tiam oficistoj pri naskolimigo che diversaj niveloj de registaraj organizoj ne estis shatataj kaj en la kamparo iuj ech riprochitaj. Ili devis elteni tion, foje refoje viziti vilaghanojn kaj chiamaniere persvadi ilin ne plu fari la duafojan naskon. Multaj el la oficistoj, kiuj sin okupis pri tiu laboro, ankorau bone memoras tiujn tagojn. Kiel malfacila estis tiam la laboro!
Lau la politiko la solinfanoj ricevas subvencion chiumonate ghis sia 14-jarigho kaj antau nelonge oni longigis la tempodauron ghis 18-jarigho. Kiu malobservas la politikon, estas monpunata, kaj la monpunoj estas diferencaj en malsamaj lokoj. Tiam, kiam Chinio komencis praktiki naskolimigon, reformadon kaj pordmalfermon, monpuno estis tre grava por la chinoj, kiuj estis nerichaj siatempe.
Malgrau tio multaj chinoj asociis praktikadon de naskolimigo kun la nacia potencigho kaj multe da geedzoj volonte akceptis la politikon havi nur unu infanon. Kun la socia evoluo kaj konkurenca intensigho oni deziras pli kaj pli altan vivnivelon, kaj pli kaj pli da familioj deziras nur unu au ech neniun infanon. La Orienta Distrikto de Pekino jam en 1993 realigis la negativan kreskon de la loghantaro.
Ghenerale Chinio jam eniris en la periodon de malmulta nasko, malmulta morto kaj malgranda kresko de la loghantoj, tamen la tro multe da loghantoj daure restas la chefa faktoro malhelpi la ekonomian disvolvighon kaj plie la diferenco inter la urboj kaj kamparo estas tre granda. La normoj de chinaj kamparanoj nun estas tiom altaj, kiom tiuj de la urbanoj antau 20 jaroj. Tio decidis, ke en la estonteco Chinio devos daure doni grandan atenton al la kamparo por praktiki la politikon "limigi la nombron de la loghantoj kaj levi la homan kvaliton".
Oni diris al mi, ke post nelonge publikighos legho de Chinio pri loghantoj kaj naskolimigo.
Apendico:
En Pekino nur jenaj geedzoj rajtas havi duafojan naskon:
- Ili havas nur unu infanon, kiu tamen estas handikapulo sen heredaj faktoroj lau diagnozo de medicina establajho kaj ne povas esti normala laborulo.
- La edzo kaj edzino ambau estas solinfanoj kaj ili havas nur unu infanon.
- 5 jarojn post la geedzigho la edzino ne gravedighis, kaj medicina establajho post diagnozo konstatis, ke shi estas nenaskipova, sekve la geedzoj lau legho adoptis infanon, sed poste shi gravedighis.
- La regeedzighinta paro havas nur unu duonfilon au duonfilinon.
- La nacimalplimultaj oficistoj, kiuj devenis de landlima regiono, estis permesataj de la loka naskolimiga instanco de la gubernia au pli alta nivelo je la duafoja nasko kaj la edzino jam gravedighis antau ilia transpostenigho.
- El la du au pli ol du kamparanaj fratoj nur unu frato kaj lia edzino estas naskipovaj kaj jam naskis unu infanon, dum la aliaj fratoj ne adoptis infanon.
- Juna kamparano fiksloghighis en la bogepatra domo, kie mankas filo sed estas pluraj filinoj, kaj li devas vivteni la bogepatrojn, tiaokaze nur unu el iliaj filinoj rajtas fari la duafojan naskon.
- En la malproksima antauurbo edzo au edzino estis armeano je duagrada kripleco (B au pli) au unu el ili kriplighis kaj perdis laborkapablon.
- En profunda montaro kamparana geedza paro havas nur unu filinon, kun malfaciloj en la vivo.