| Veterinformoj | Retposhto |

Pli da arboj sur la china teritorio

La 12-a de marto, 2003, estis la 25-a Arbotago de Chinio. En la pasintaj 5 jaroj Chinio faris grandskalan ekologian konstruadon, inkl. de protektado de la natura arbaro, cedo de kampoj al arboplantado, montoblokado por arbokresko kaj cedo de pashtejo al herbaro. Chiuj chi projektoj rapide shanghas la chinan fizionomion, ekspansiigas la arbaron de Chinio kaj plibonigas la vivmedion de la china popolo.

Plimultighas verdajhoj sur la china teritorio

Oni rimarkis, ke en Pekino la chielo farighis blua, en la okcidento de Chinio grasighis herboj kaj prosperighis arboj, kaj klarighis akvo en la supra parto de Yangzi-rivero.

Menciante la sukcesojn de la konstruado, oni ne forgesis ankau la ekologion.

Urbestro de Yan’an, okcidenta urbo de Chinio, diris, ke dank’ al cedo de terkulturado al arboplantado, la tero farighis verda.

Urbestro de Yichun, norda urbo de Chinio, diris, ke dank’ al protektado de la natura arbaro plibonighis la tiea ekologio. En 2002 la areo kovrita de arboj plimultighis je 10% ol tiu en 1998. Reaperis en la tiea arbaro fazanoj, kapreoloj, cervoj kaj aliaj sovaghaj bestoj, kiuj malaperis jam antau multaj jaroj.

Estro de la Tibet- kaj Chjang-nacia Autonoma Subprovinco Aba de Sichuan-provinco diris, ke dank’ al protektado de la natura arbaro kaj cedo de terkulturado al arboplantado, rimarkinde plibonighis la ekologia medio en la supra baseno de Yangzi-rivero kaj rimarkinde reduktighis sablo enfluinta en Yangzi-riveron. Antau 1999 post pluvego la akvo de Minjiang- kaj Jinsha-riveroj tuj flavighis kaj klarighis post tuta semajno, sed nun la klarigho bezonas nur 3 tagojn. Sole en 2002 Sichuan-provinco arbarizis 310 mil hektarojn da tero.

Oni antauvidis, ke en 2003 sablovento farighos malpli forta ol en la pasintaj jaroj, kion oni atribuas al efektivigo de la supre menciita politiko.

Chinio bezonas pli da arboj

Chen Shoupeng estas prezidanto de la Societo pri Esplorado kaj Limigo de Sablovento de Interna Mongolio. Li vivis en Interna Mongolio dekojn da jaroj. Shanghigho de la tiea ekologia medio tre ghojigis lin. Li diris: “En la pasinta jaro verdighis la kalva tero, tamen la ekologia regreso ne radikale nulighis. Por konstrui la belan hejmlokon ni devas fari multon. La china teritorio bezonas pli da verdajhoj.”

Li opinias, ke oni devas konfesi, ke la tasko de la china popolo por ekologia konstruado estas tre peza, char Chinio estas unu el la landoj, kiuj suferas de serioza grunda erozio, kaj nun la arbaro de Chinio konsistigas nur 4.6% de tiu de la mondo, dum ghia rezervokvanto de arboj nur 2.9%. La dezertighinta areo estas 160 milionoj da hektaroj, t.e. dezertighis kvinono de la china teritorio, kiu superis la totalan areon de la chinaj kampoj. En la norda parto de Chinio centoj da urboj estas atakataj de trosekeco.

Li opinias, ke nun estas ankorau iuj seriozaj problemoj en la media protektado kaj ekologia konstruado, t.e. manko de investo, malforta koncepto pri media protektado, kaj malsuficho de laulegha bonordigo. Por solvi tiujn problemojn oni devas ellabori planon por longa periodo.

Verdighu la tuta Chinio

La china registaro ellaboris planon por konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj en la unuaj 20 jaroj de la nuna jarcento. Por plenumi tiun taskon oni devas fari multe en la forstokultura ekologia konstruado.

Chen diris, ke arbaro estas nemankigebla por konstrui la bonhavan socion kaj ghi estas nemankigebla ankau por moderniga konstruado. En la venonaj 50 jaroj Chinio pliigos sian ekologian konstruadon kaj beligos sian teritorion. Nun la Mongola Altebenajho estas unu el la malmultaj fontoj de sabloshtormo. Oni devas aktive partopreni internacian kunlaboron por bonordigi la medion de la Mongola Altebenajho kaj restauri la tiean ekologion.

S-ro Ma Fu, vicestro de la Shtata Forst-administracio, diris: “En 2002 Chinio arbarizis 6.6 milionojn da hektaroj. La tuta china socio levis sian koncepton pri arbarizado kaj preskau chiujn lokojn de Chinio oni fervore arbarizas. En la pasintaj 5 jaroj la registaro elspezis multe da mono por grandskala arbarizado. Nun la china teritorio farighas pli kaj pli bela.”

S-ro Ma diris ankau, ke estas fakto, ke foje-foje okazas kontrauleghaj arbohakado kaj chasado de sovaghaj bestoj kaj iuj civitanoj ankorau ne plenumis sian devon pri arbarizado kaj la tuta socio devas daure intensigi sian koncepton pri arbarizado.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688