| Veterinformoj | Retposhto |

Chinio perfektigas la sistemon de intelekta proprieto

Chinio komencis sian leghdonadon pri intelekta proprieto antau 20 jaroj. Post 20-jara disvolvigho la sistemo de intelekta proprieto de Chinio jam proksimighas al perfektigho. Sed en kia internacia situacio Chinio suriris la vojon de normala leghdono pri intelekta proprieto kaj kiom da periodoj ghi trairis en tiu laboro kaj kiamaniere ghi plifortigis la strategian pozicion de intelekta proprieto?

Konsekvenco de la politiko pri reformado kaj pordmalfermo

Ke Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto, tio estas konsekvenco de la disvolvigho de la merkata ekonomio.

En 1971 Chinio reprenis sian leghan pozicion en UN kaj partoprenis la konferencon de la Monda Organizo de Intelekta Proprieto en 1973. Ghuste tiam chinoj kaptis la vorton “intelekta proprieto”.

En 1978 Chinio komencis konstrui la sistemon de socialisma merkata ekonomio kaj plirapidigis siajn pashojn de pordmalfermo. Por reguligi la merkatan ekonomion kaj akceli ghian disvolvighon estas nemankigebla leghdonado pri intelekta proprieto.

Por alkonformigi sin al la internacia tendenco de la ekonomia disvolvigho, precipe post 1976, kiam la interrilatoj de Chinio kaj Usono tendencis al malstrechigho kaj la ekonomi-komerca kontakto de la du landoj oftighis, Chinio suriris la vojon de leghdono pri intelekta proprieto. En 1979 post intertraktado Chinio kaj Usono subskribis du kunlaborajn interkonsentojn sur la kampoj de altenergia fiziko kaj komerco, kaj Usono postulis, ke por la interkonsento Chinio devas protekti la intelektan proprieton de Usono, sed tiam en Chinio tute mankis koncerna legho.

Profesoro Li Shunde, konsiliano de la China Instituto pri Intelekta Proprieto, opinias, ke la postulo de Usono estis farita sur profunda internacia ekonomia fono. En la lasta periodo de la 60-aj jaroj kaj la 70-aj jaroj la komerca deficito de Usono kaj iuj aliaj evoluintaj landoj multe kreskis kaj ilia ekonomio tendencis al dekadenco. Post serioza esplorado ili opiniis, ke la chefa kauzo estas, ke ilia intelekta proprieto ne estis bone protektata kaj multaj iliaj varoj suferis de chipa imit-produktado, tiel ke ilia teknika avantagho ne donis ekonomian frukton, tial protekti intelektan proprieton farighis tre grava por internacia ekonomia kunlaboro.

En tia situacio Chinio, kiu rapide sin fandis en la ekonomia tutmondigho, devis plirapidigi siajn pashojn de leghdonado pri intelekta proprieto. La 3-an de junio 1980 Chinio membrighis al la Monda Organizo de Intelekta Proprieto kaj ghuste en tiu jaro ghi komencis establi la sistemon pri intelekta proprieto.

Tri periodoj de disvolvigho

La leghdonado pri intelekta proprieto de Chinio estis farita en tri periodoj: En la unua periodo, t.e. en la fino de la 70-aj jaroj, 80-aj kaj 90-aj jaroj Chinio publikigis "Leghon pri fabrikaj markoj", "Leghon pri patentoj" kaj "Leghon pri autora rajto", kio markis, ke Chinio fundamente havigis al si la leghan sistemon pri intelekta proprieto.

En la dua periodo (1990-2001) la legha sistemo pri intelekta proprieto estis plue perfektigita kaj Chinio ellaboris sinsekve “Leghon kontrau nejusta konkurenco”, “Regulojn pri dogana protekto de intelekta proprieto”, “Regulojn pri protekto de arangho de integrita cirkvito” kaj aliajn leghojn kaj regulojn.

En tiu tempo Chinio plurfoje reviziis la tri chefajn leghojn ellaboritajn en la unua periodo por konformighi al la internaciaj leghoj kaj reguloj, ekz., antau la revizio lau la “Legho pri patentoj” kaj “Legho pri fabrikaj markoj” la instanco por decidi la patentojn kaj fabrikajn markojn de novtipaj varoj estas shtata administracio, sed post la revizio tiun rajton havas ekskluzive jughejoj.

En la tria periodo, t.e. post sia membrigho al la Monda Komerca Organizo (MKO) fine de 2001, Chinio havas novajn taskojn, t.e. protekti siajn proprajn interesojn koncerne intelektan proprieton krom daura perfektigo de la nunaj leghoj.

Profesoro Li opinias, ke post sia membrigho al MKO Chinio devas reguligi la artikolojn de siaj leghoj pri intelekta proprieto lau la reguloj de la internacia merkato, ekz., por konformighi al la internacia regularo Chinio nun preparas sin por revizii “Regulojn por protekti softvarojn de komputoroj”, “Regulojn pri dogana protekto de intelekta proprieto” kaj “Leghon kontrau nejusta konkurenco”.

Sed tia revizio kaj ordigo devas esti konformaj al la nivelo de la china ekonomio kaj Chinio ne devas blinde imiti la internacian altan nivelon, alie tio malutilos al la disvolvigho de ghia ekonomio kaj la fina celo de la leghdonado pri intelekta proprieto.

Altigo de la pozicio de intelekta proprieto

En la lastaj jaroj famaj transmaraj korporacioj plurfoje akuzis chinajn entreprenojn pro intelekta proprieto. Usona kaj japana kompanioj sinsekve faris tion, kio vekis vastan atenton de la publiko.

Intelekta proprieto jam farighis fokuso de konkurenco inter entreprenoj kaj inter shtatoj. Gazetara servo opinias, ke la senfajra milito sur kampo de intelekta proprieto inter chinaj kaj alilandaj entrepenoj jam komencighis.

S-ro Wu Boming, vicprezidanto de la Shtata Administracio pri Intelekta Proprieto, diris, ke por gajni la militon surkampe de intelekta proprieto Chinio devas alte taksi la gravecon de intelekta proprieto kaj praktiki la shtatan strategion pri intelekta proprieto lau strategia starpunkto.

Profesoro Li Shunde opinias, ke tio estas normala fenomeno, char post membrigho de Chinio al MKO chinaj entreprenoj devas partopreni internacian ekonomian konkurencon en pli granda sfero kaj sekve de tio neeviteble okzos konflikto kun iuj grandaj transmaraj kompanioj.

Kvankam la leghdona sistemo pri intelekta proprieto de Chinio nun tendencas al perfektigho, tamen la konscio pri protekto de sia intelekta proprieto devas plue levighi kaj tiuflanke Chinio estas multe postighinta en partopreno de la konkurenco de inelekta proprieto kun evoluinaj landoj.

Profesoro Li opinias, ke por levi sian strategian pozicion de intelekta proprieto, Chinio devas daure intensigi propagandon kaj diskonigon de la legho pri intelekta proprieto kaj fondi institucion por la fina decido, shangho de la patentoj, fabrikaj markoj kaj administrado de la autora rajto, kio multe utilos al ordigo kaj disvolvo de intelekta proprieto kaj prevento de la damagho de la aktiveco pri petado de intelekta proprieto pro multflanka administrado.

Krom tio Chinio devas meti intelektan proprieton en la disvolvan strategion de la shtato, lokoj kaj entreprenoj, por ke la entreprenoj mem alte taksu la sistemon pri intelekta proprieto.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688