La 14-an de novembro, 1993, la Tria Sesio de la 14-a Centra Komitato de la Komunista Partio de Chinio (KPCh) aprobis la "Decido de la Centra Komitato de KPCh pri Kelkaj Problemoj Rilate Konstruadon de la Sistemo de Socialisma Merkata Ekonomio". La dokumento liveris bone preparitan framon por transiro de la planizita ekonomio al la merkata ekonomio de la china socio kaj penslinion por reformado kaj pordmalfermo en la sekvantaj 10 jaroj, sed fakte konstrui la merkat-ekonomian sistemon estas sistema afero bezonanta longatempan penadon kaj en la praktikado oni devas fari multajn esplorojn kaj provojn, tial post 10 jaroj, t.e. la 14-an de oktobro, 2003, la Tria Sesio de la 16-a Centra Komitato de KPCh ekzamenis kaj aprobis la "Decido de la Centra Komitato de KPCh pri Kelkaj Problemoj por Perfektigi la Sistemon de Socialisma Merkata Ekonomio", kies naskigho garantios konstruadon, disvolvighon kaj perfektighon de la merkata ekonomio de Chinio. Rememorante la shanghighon de la pasintaj 10 jaroj ni certighis, ke Chinio marshas antauen pasho post pasho.
Por la sistemo de socialisma merkata ekonomio
En la pasintaj 10 jaroj la china ekonomio aplombe sin tenis kontrau la financa krizo de Azio kaj depresio de la tutmonda ekonomio kaj disvolvighis chiujare averaghe je 9.7%. En 1992 la totala enlanda produktovaloro de Chinio estis nur 2400 miliardoj da juanoj, sed en 2002 ghi atingis 9600 miliardojn da juanoj.
Ray Brooks, delegito de la Internacia Mon-Fonduso en Chinio, diris, ke la merkata reformado en Chinio profunde impresis lin. Lau li la plej granda sukceso estas rapida kresko de la labor-enspezoj kaj malkresko de la malricheco. Multe da chinoj sin liberigis el malricheco en tiu periodo. Li Xingshan, china ekonomikisto, opinias, ke propono de la socialisma merkata ekonomio havas grandan signifon en transformigho de la sistemo, kio montris novan prosperighon de la china nacio, char la merkata mekanismo povas efike dispozicii richfontojn kaj plene mobilizi la homan aktivecon, tial ghi estas tre viviga por la ekonomio kaj konkurencpovo.
Modernigho de la tradicia agrikulturo
Chinio nun havas 60 milionojn da terkulturaj familioj, kies kvarono sin okupas pri industria entreprenado, kaj el la kamparaj laboruloj proksimume 200 milionoj da homoj apartighis de terkulturado kaj sin okupas pri la sekundara kaj terciara industrioj, dank' al kio la enspezoj de la kamparanoj superis 300 miliardojn da juanoj en 2001.
La krudaj materialoj liveritaj de agrikulturo al industrio kreskis je 10% en la pasintaj 5 jaroj. Nun la tradicia dispozicio de agrikultura produktado estis rompita kaj fundamente formighis la agrikultura regiona dispozicio en la orienta, meza kaj okcidenta partoj de Chinio chiu kun siaj propraj trajtoj. Sciencoj, teknologioj, informoj kaj intelekto farighis grava richfonto por agrikultura disvolvigho.
En 1996 Chinio akiris abundan rikolton de greno kaj tiujare la grena produktokvanto atingis 500 milionojn da tunoj kaj per tio kreis novan rekordon. Kaj en la sekvantaj jaroj ghi daurigis tiun tendencon. Tio montras, ke la fundamento de la china agrikulturo farighis solida kaj la produktopovo de greno kaj kotono jam stabilighis sur nova nivelo.
Samtempe kun tio la pliproduktado ne pliigis enspezon. Tio estas ghenerala fenomeno en la china agrikulturo.
Dank' al tio en la tria sesio de la 15-a Centra Komitato de KPCh la china registaro konkludis, ke la rilato inter livero kaj postulo de la chinaj agrikulturaj varoj jam radikale shanghighis. La sesio montris, ke antaue dum longa tempo mankis al Chinio chefaj agrikulturaj produktajhoj, sed nun la totala kvanto jam ekvilibrighis kaj en la jaroj de richa rikolto estas superfluaj produktajhoj, tial oni devas fari reguligon de la agrikultura strukturo surbaze de la principo disvolvi la tipajn trajtojn konforme al lokaj kondichoj por kontentigi bezonon de la merkato.
Gvidate de la nova penslinio realighis la refoja dispozicio de kampoj, kapitaloj kaj laboruloj kaj aliaj agrikulturaj richfontoj en Chinio. En 2001 Zhejiang-provinco faris reformadon pri grena cirkulado, kio liberigis la vilaghajn produktajn fortojn en pli granda skalo, kaj la pokapaj kvanto de viando, ovo kaj lakto kreskis pli kaj pli kaj samtempe verda sano farighis nova celo de la china agrikultura produktado.
Lau statistiko la pokapa konsumo de chinaj vilaghanoj en 1997 pliighis je 124 juanoj kompare kun 2001.
Por kiel eble plej rapide likvidi malrichecon
En 1994 la china registaro decidis solvi la problemon pri manghajhoj kaj vestoj de la 80 milionoj da homoj antau 2000. Tiuj malrichaj homoj vivis chefe en la sudokcidenta kaj nordokcidenta partoj de Chinio, kie la naturaj kondichoj estis malbonaj, fundamentaj instalajhoj mankis kaj socia servado ekstreme postighis. Solvi tiun problemon strikte rilatas kun la ekonomia disvolvigho, socia progreso, nacia solidareco kaj landlima stabileco, tial liberigo de tiuj homoj el malricheco estas granda problemo por Chinio. Maje de 2001 la tiama china prezidanto Jiang Zemin diris, ke tiu plano jam fundamente plenumighis.
Nova statistiko montras, ke nun en la tuta mondo estas 1.3 miliardoj da malrichuloj kaj krom tio chiuminute pliaj 20 homoj dronas en malricheco pro milito, malsano, ekonomia krizo kaj aliaj kauzoj, sed en Chinio chiuminute 20 homoj sin liberigas el malricheco.
La delegito de la Disvolva Programo de UN en Chinio diris, ke Chinio rapide disvolvas sian ekonomion kaj rigardas nuligon de malricheco kiel gravan problemon, kio estas unika inter la disvolvighantaj landoj.
Al Chinio ne plu mankas loghdomoj
En 2002 la pokapa areo de loghdomoj de la chinoj superis 21 kvadratajn metrojn, kio markis ke Chinio jam atingis la nivelon de la mez-evoluintaj landoj sur tiu kampo kaj finighis la epoko, kiam al Chinio mankis loghdomoj.
Antaue oni ricevis loghdomojn ekskluzive de siaj oficejoj, sed en la mallonga tempo la koncepto pri loghdomo shanghighis. Nun la oficejoj ne plu distribuas loghdomon, kaj la altsalajratoj povas acheti komercan loghejon kaj malaltsalajratoj achetas domon je malalta prezo kaj la malrichuloj luas loghdomon.
En la lastaj jaroj tra la tuta lando la loghdomoj achetitaj de privatuloj okupas pli kaj pli grandan procenton. Ghis la fino de augusto de 2003, tiu procento atingis 93.6% kaj 95.6% en Shanhajo, kie ekstreme mankis loghdomoj, kaj pli kaj pli multe da loghantoj ekhavis sian novan loghejon.
La reformado pri la sistemo de loghdomoj komplete liberigis la produktopovon de la china dombiena industrio kaj la domkonstruado disvolvighis tre rapide. En la pasintaj 5 jaroj en la tuta Chinio finkonstruighis 3.825 miliardoj da kvadrataj metroj da komercaj loghdomoj, kiuj egalas al la totala areo de loghdomoj konstruitaj en la pasintaj 40 jaroj. 54 milionoj da familioj ekhavis novan loghejon. En la pasintaj 10 jaroj novaj loghdomoj en Chinio kreskis chiujare je 20%, tio estas la plej rapida en la mondo.
Popularigho de la supera edukado
La ghisdata statistiko de la china Ministerio de Eduko montras, ke en la lastaj jaroj pli kaj pli da abiturientoj trapasis ekzamenon por altaj lernejoj.
La konkuro pri naciaj fortoj havas striktan rilaton kun la kreiva nivelo kaj richfontoj de sciencistoj kaj teknikistoj. Autune de 1997 en la 15-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio de Chinio Jiang Zemin diris, ke por kontentigi la bezonon de la socialisma afero en la 21-a jarcento Chinio devas elkulturi cent milionojn da altkvalitaj laboruloj taugaj por la socialisma modernigo kaj samtempe kun tio devas urghe kulturi milionojn da fakuloj, por akiri iniciativon en la akra internacia konkuro.
En 1999 Chinio decidis akcepti pliajn 300 mil studentojn, sed lau la plano ghi devis akcepti nur 1.3 milionojn. En 2000 la chinaj altaj lernejoj akceptis 2.04 milionojn da novaj studentoj, en 2001 tiu nombro levighis al 2.5 milionoj. En 2001 la nombro de lernantoj, studantaj en altaj lernejoj superis 12 milionojn, t.e. duoble kiom tiu en 1998. En 1998 malpli ol 30% de la abiturientoj eniris en altajn lernejojn, sed en 2001 pli ol 70%.
Samtempe kun tio la registaro decidis sociigi la servadon de la superaj lernejoj kaj iniciatis tiurilatan konstruadon. De 1999 ghis 2001 Chinio konstruis kaj rekonstruis 50 milionojn da kvadrataj metroj da studentaj pensionoj kaj manghejoj, kio egalas la totalan areon de tiuj en la pasintaj 50 jaroj.
La registaro pliigis sian investadon al la eduka afero. En 1998-2001 la sumo asignita de la centra registaro al edukado kreskis chiujare je 1% kaj fine de 2001 la jara elspezo de la shtato jam atingis 31.4 miliardojn da juanoj kaj en tiuj 4 jaroj (1998-2001) la elspezo por edukado kreskis plej rapide post naskigho de la nova Chinio.
Dispozicio de la moderna informadika industrio
La china informadika industrio komencighis kompare malfrue kaj komence de la 90-aj jaroj de la 20-a jarcento komputoroj estas nova afero por multe da chinoj kaj nur en 1994 ekfunkciis en Chinio interreto, sed poste ghi rapide disvolvighis.
Nun pli ol 6 mil registaraj departementoj surretighis kaj la totala longo de la tutlandaj optikaj kabloj estas 2 milionoj da kilometroj kaj finkonstruighis la skeletaj retoj el 8 vertikalaj kaj 8 horizontalaj kablaroj. 20 milionoj da komputoroj jam surretighis kaj pli ol 50 milionoj da homoj uzas interreton per larghrubanda kaj senlinea metodoj. La nombro de la homoj, kiuj uzas interreton okupas la duan lokon en la mondo.
Por akceli la informadikan industrion, en 1998 la shtato unuigis la Poshtan kaj Telekomunikan Ministerion kaj Elektron-industrian Ministerion en la Ministerion de Informa Industrio, kiu faris dufojan kompletan strategian redispozicion de la telekomunikaj entreprenoj en 3 jaroj kaj fundamente konstruis modernan informadikan dispozicion kun la merkata reguligo kiel la chefa kaj i.a. konkurenco inter la diversaj establoj, kaj en chiuj provincoj aperis respondeca sistemo de la gvidantoj por komplete akceli la informadikan konstruadon.
Dank' al diligenta kunlaboro de la registaraj departementoj, sciencaj institutoj kaj telekomunikaj entreprenoj praktikighas tri grandaj projektoj pri surretigho de la registaro, entreprenoj kaj familioj kaj tiuj pri financo, dogano, imposto, ekstera komerco kaj aliaj gravaj naci-ekonomiaj aferoj kaj estas efike utiligataj la sociaj informadikaj richfontoj. Multe levighis la registaraj monitora povo, labor-efiko kaj servado. La informadika konstruado faris bonan preparon por realigi la triaperiodan strategian celon kaj modernigon de Chinio.