| Veterinformoj | Retposhto |

Simplaj loghdomoj por ordinaraj salajruloj

Por solvi la malfacilon pri loghdomoj de la urbanoj, kiuj enspezas ne multe, la china registaro decidis antau kelkaj jaroj konstrui simplajn loghdomojn. Nun ghi reguligas konstruadon de la simplaj domoj kaj faras necesan enketon al la achetantoj de tiaj domoj kaj post la enketado ghi iom post iom perfektigos la politikon pri simplaj loghdomoj kaj reguligos la administradon de tiuj loghejoj, por ke la urbanoj, kiuj enspezas ne multe, havos chiu sian loghejon.

Kial oni konstruas simplajn loghdomojn?

En 1998 Chinio ekpraktikis reformadon pri distribua sistemo de loghdomoj de la urbaj salajruloj, nuligante la sistemon de senpaga distribuo de loghdomo kaj chiuj oficistoj kaj laboristoj devas acheti loghejon. Por solvi la malfacilon en domacheto fare de la ne multe enspezantaj urbanoj, la registaro decidis konstrui simplajn loghdomojn, kio estas envolvita en la registara plano por domkonstruado. Kaj la registaro garantias bezonon de la dombieno kaj praktikas privilegian politikon al konstruado de tiaj loghdomoj.

La china registaro vendas simplajn loghdomojn al la ne multe enspezantaj urbanoj, dum tiuj, kiuj enspezas multe, devas acheti komercan loghejon.

En 1998 Pekino komencis vendi simplajn loghdomojn. Chiu apartamento ampleksas 60-80 kvadratajn metrojn kaj la prezo de chiu kvadrata metro estas malpli ol 4 mil juanoj (8.3 juanoj egalas al unu usona dolaro).

Lau la decido chiu, kiu volas acheti simplan loghdomon, devas esti konstanta loghanto de la urbo kaj la jara enspezo de la tuta familio estas malpli ol 60 mil juanoj kaj plie portempe ili ne havas loghejon au la pokapa loghareo estas malpli ol 12 kvadrataj metroj. La urbanoj, kiuj urghe bezonas loghejon, povas acheti ghin privilegie.

Pekino komencis konstruadon de simplaj loghdomoj kun areo de 4.37 milionoj da kvadrataj metroj.

Kiom da kvadrataj metroj areas apartamento de simpla loghdomo?

En Pekino chiu apartamento de finkonstruitaj simplaj loghdomoj plejparte areas pli ol 80 kvadratajn metrojn, t.e. por acheti simplan apartamenton oni devas pagi pli ol 300 mil juanojn.

Tiantongyuan kaj Huilongguan estas plansetlejoj kun plej frue konstruitaj simplaj loghdomoj en Pekino kaj tie la venditaj loghdomoj plejparte estas tiaj, ke chiu apartamento areas pli ol 100 kvadratajn metrojn kaj iuj ech pli ol 200 kvadratajn metrojn. La pligrandigho de la areo de la loghdomoj interesas achetantojn altsalajratajn. La prezo de chiu kvadrata metro estas nur duono au kvarono de tiu de la komercaj loghdomoj, tial multe da altsalajrataj preferas tian loghdomon.

Enketo fare de la Pekina Akademio de Sociaj Sciencoj en 2002 montris, ke 48.6% de la pekinanoj chiumonate enspezas ch. 2000 juanojn, 40.3% malpli ol 1000 juanojn kaj nur 11.1% pli ol 2000 juanojn.

Sendube, por acheti tian loghdomon la ne multe enspezantaj urbanoj devas akumuli pli ol 20 jarojn tute sen elspezo. Alia raporto montris, ke 66% de la enketitoj deziras loghdomon, sed ili ne havas tiel multe da mono.

La enketo montris, ke pli ol 90% de la pekinanoj deziras simplan loghdomon kun areo de malpli ol 100 kvadrataj metroj.

Por garantii loghejon de la ne multe enspezantaj familioj

Sen ghustatempa solvo de la problemo rilata al la simplaj loghdomoj, la interesoj de la ne multe enspezantaj urbanoj ne estas garantiataj. La 3-an de marto, 2003, la Ministerio de Konstruado, la Shtata Planiza Komisiono kaj la Ministerio de Tero kaj Richfontoj de Chinio kune publikigis urghan anoncon, ke oni faros enketadon pri la konstruado kaj administrado de la simplaj loghdomoj en Pekino, Hebei-provinco kaj aliaj 9 municipoj kaj provincoj.

La enketo tushas multajn flankojn de la konstruado de simplaj loghdomoj, inkl. liveron de la terpecoj de post 1998, administradon de la prezoj de la simplaj loghdomoj, peton kaj ekzamenadon de la achetantoj kaj efektivigon. La enketo tushas ankau bezonon de la simplaj loghdomoj en la venontaj 5 jaroj, kontentigon kaj koncernajn rimedojn, rimarkigojn kaj sugestojn por perfektigi la politikon pri simplaj loghdomoj, aliajn vojojn por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj urbanoj pri loghdomoj k.a.

La Ministerio de Konstruado informis, ke oni rigore limigos vendadon de la simplaj loghdomoj kaj reduktos nombron de la achetantoj por garantii bezonon de la ne multe enspezantaj familioj. En la estonteco oni ne konstruos apartamenton de simplaj loghdomoj, kun areo de pli ol 120 kvadrataj metroj, kaj malpermesos konstruadon de luksaj loghdomoj. La ministerio nun ellaboras novan regularon pri administrado de simplaj loghdomoj.

S-ro Xie Jiajin, estro de la logheja kaj bien-domkonstrua departemento sub la Ministerio de Konstruado, opinias, ke konstrui kaj entrepreni la simplajn loghdomojn estas grava metodo por solvi la problemon de la ne multe enspezantaj urbanoj pri loghado kaj tiuflanke oni devas doni atenton al la ne multe enspezantaj familioj kaj konstrui kaj vendi tiajn loghdomojn en la tuta lando.

Koncerne vendadon de tiaj loghdomoj, koncernaj respondeculoj diris, ke la registaro devas ekzameni la enspezon de la familioj, kiuj petas tian loghdomon, kaj post la ekzameno doni al ili licencon, per kiu oni rajtas acheti unu apartamenton de simpla loghdomo, dum la bien-domaj entreprenistoj ne rajtas vendi tiajn loghdomojn rekte al la socio.

S-ro Ma Guoxin, vicprezidanto de la China Arkitektura Instituto, diris, ke konstrui simplajn loghdomojn kaj kontentigi bezonon de la ne multe enspezantaj urbanoj estas grava tasko de la konstruaj departementoj en la estonteco.

Antau nelonge respondeculo de la Pekina Konstrua Komisiono diris, ke en la venontaj 5 jaroj Pekino chiujare konstruos simplajn loghdomojn de 3 milionoj da kvadrataj metroj kaj chiujare plenumos tiajn loghdomojn de 2 milionoj da kvadrataj metroj, kaj se chiu apartamento areos 100 kvadratajn metrojn, do chiujare Pekino finkonstruos 20 mil apartamentojn.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688