| Veterinformoj | Retposhto |

Opinioj de chinaj kamparanoj pri la fokusaj problemoj en la kamparo

Chinio estas granda agrikultura lando, kaj la loghantoj de la kamparo konsistigas 70% de la tuta loghantaro de la lando. Por kiel eble plej rapide plibonigi la vivon de la kamparanoj, la china registaro alprenis serion da rimedoj. Chu tiuj rimedoj estis bonvenaj al ili? Lastatempe oni faris enketadon al 1530 kamparanaj familioj en Liaoning-provinco en la nordoriento de Chinio.

La enketado raportis, ke la kamparanoj ghenerale kontentas pri la kampara politiko. Laukontrakta respondeca kulturado de tero estas unu el la bazaj politikoj kaj 87.7% de la kamparanoj estis kontentaj pri la politiko. 72.2% kontentis pri la politiko celanta malpezigi ilian sharghon. 70.5% estis kontentaj pri la politiko pri la levado de enspezo de la kamparanoj pere de rearangho de la agrikultura strukturo. Cedi kampojn al forstumado kaj herbizado estas grava enhavo de la rearangho de la agrikultura strukturo, kaj 72.2% de la kamparanoj estis kontentaj pri tio. 

Kune kun la senchesa kresko de la kampara ekonomio, pli kaj pli akcentighis la laboro de la china registaro en helpado al malrichaj kamparanoj. La enketado raportis, ke 71.4% de la kamparanoj estis kontentaj pri tio. 60.2% estis kontentaj pri la politiko de shtata achetado de greno. Reformado de kolektado de imposto kaj pago en la kamparo estis la plej atentata de la kamparanoj. Sed tiu reformado estis komencita en 2003, kaj granda parto de la kamparanoj ne bone sciis la aferon. 

La enketado raportis ankau, ke parto de la kamparanoj opinias, ke ilia shargho ankorau estas peza. 19.7% de la kamparanoj opiniis, ke ekzistas problemoj en la efektivigado de malpezigo de shargho de la kamparanoj. 8.2% de la kamparanoj estis malkontentaj pri la laboro de malpezigo de shargho de la kamparanoj, opiniante, ke oni ankorau kontrauleghe pagigas ilin kaj ili ne kapablas tiom multe pagi. 25.8% ne kontentis pri la efektivigado de rearangho de la agrikultura strukturo. Ili opiniis, ke rearangho de la agrikultura strukturo estas farenda en la nuna situacio, sed efektivigado estas tre malfacila, ekzemple lokaj registaroj ne estas spertaj en tio, la informoj estas neghustatempaj kaj mankas kapitalo kaj direktado de teknologio.

La kamparanoj multe esperas de spirita kaj kultura vivo

Demandite pri la ekspliko por chiuflanka konstruado de bonhava socio, 31.7% de la kamparanoj diris, ke ili komprenas, sed 48.7% ne multe scias, kaj 19.6% nenion scias pri tio. Respondante pri la enspezo de 2002, 17.9% diris, ke malaltighis ilia enspezo, kion kauzis natura katastrofo, tro malalta prezo de agrikulturajhoj kaj sensperta administrado. Rilate kulturan vivon en la kamparo, 41.1% de la kamparanoj estis kontentaj kaj 12.9% malkontentaj. Teknika trejnado estas unu el la gravaj metodoj por altigi la kvaliton kaj enspezon de la kamparanoj. 45.8% de la kamparanoj estis kontentaj pri tio, 42.6% opiniis, ke ekzistas problemoj en tio, kaj 11.6% estis malkontentaj opiniante, ke sciencaj kaj teknologiaj fakuloj por la kamparo estas tre malmultaj, kaj ili ne povas ofte helpi la kamparanojn en ilia produktado. Rilate edukadon, 50.8% estis kontentaj, opiniante, ke en la lastaj jaroj ghi multe progresis en la kamparo, estis multe atentata kaj gheneraligita. 35.3% opiniis, ke estas necese plifortigi la edukadon, ke la salajro de instruistoj de mezaj kaj elementaj lernejoj estas malalta. 13.9% estis malkontentaj plendante, ke la edukado tro multe pagigas ilin, kaj pago por lernado en supera mezlernejo kaj supera lernejo estas neelteneble alta.

 

 


    Printu unua pagho
Copyright © China Internet Information Center. All Rights Reserved
E-mail: spanish@china.org.cn Tel: 86-10-68326688