Chefe mi volas scii, kion TPK decidas?
D· J· HARLOW (Usono)
Lau konstitucio kaj aliaj leghoj de Chinio la Tutlanda Popola Kongreso rajtas elekti, nomumi kaj eksigi la membrojn kaj gvidantojn de la superaj shtataj institucioj. Ghi rajtas elekti membrojn de la Konstanta Komitato de la Tutlanda Popola Kongreso; prezidanton kaj vicprezidantojn de la shtato; decidi la chefministron de la Shtata Konsilantaro lau propono de la shtata prezidanto; vicchefministrojn, membrojn de la Shtata Konsilantaro, ministrojn, prezidantojn de chiuj komisionoj sub la Shtata Konsilantaro, chefan kontokontroliston, gheneralan sekretarion lau propono de la chefministro; elekti prezidanton de la Centra Milita Komisiono kaj decidi ghiajn aliajn membrojn lau propono de ghia prezidanto; elekti prezidantojn de la superaj popolaj jughejo kaj prokurorejo kaj decidi prezidanton, vicprezidantojn kaj membrojn de chiuj specialaj komisionoj lau propono de la prezidantaro de la kongreso kaj eksigi la supre menciitajn personojn.
Post fermo de la Tutlanda Popola Kongreso ghia Konstanta Komitato rajtas decidi ministrojn kaj prezidantojn de chiuj komisionoj, chefan kontokontroliston kaj gheneralan sekretarion de la Shtata Konsilantaro lau propono de la chefministro de la Shtata Konsilantaro. Post fermo de la popola kongreso ghi rajtas decidi aliajn membrojn de la Centra Milita Komisiono lau propono de ghia prezidanto, nomumi kaj eksigi la vicprezidantojn kaj jughistojn, membrojn de la jughkomitato de la supera popola jughejo kaj prezidanton de la milita jughejo lau propono de ghia prezidanto; nomumi kaj eksigi vicprezidantojn, prokurorojn kaj aliajn membrojn de la supera popola prokurorejo kaj prezidanton de la milita prokurorejo lau propono de la prezidanto de la supera popola prokurorejo, aprobi nomumon kaj eksigon de la prezidantoj de la prokurorejoj de diversaj provincoj, municipoj kaj autonomaj regionoj; nomumi kaj eksigi la plenrajtigitojn de Chinio en aliaj landoj; aldone nomumi vicprezidantojn kaj membrojn de specialaj komisionoj de la Tutlanda Popola Kongreso; nomumi kaj eksigi asistan gheneralan sekretarion de la Konstanta Komitato de la China Popola Kongreso, prezidanton kaj vicprezidantojn kaj membrojn de laborkomisionoj de la Konstanta Komitato de la kongreso lau propono de ghia prezidanto.