En la pasintaj 20 jaroj dank' al reformado kaj pordmalfermo la china ekonomio disvolvighis rapide. La rapida shanghigho de la ekonomia strukturo vekis socian transformon kaj ankau malekvilibron de la disvolvigho. En iuj lokoj kaj en iuj departementoj rapide pliighis la enspezo de laboruloj, dum en aliaj lokoj la enspezo kreskis malrapide, kio kauzis dupolusighon inter la chinaj civitanoj. Tiu fenomeno pligrandighis en la lastaj jaroj. Fine de la 80-aj jaroj kaj komence de la 90-aj jaroj 10% de la loghantoj havis 40% de la deponitaj monsumoj, sed fine de la 90-aj jaroj la richuloj, kiuj konsistigas nur malpli ol 5% de la china loghantaro, havas duonon de la totalaj sumoj deponitaj de la china popolo en la bankoj.
Tion kauzis multaj faktoroj: En la orienta parto de Chinio la trafiko estas facila kaj en longaj jaroj la china registaro praktikis politikojn favorajn al la ekonomia disvolvigho en tiu parto, tial la enspezo de la tieaj homoj estas pli alta ol tiu de la okcidentaj lokoj. Krom tio, la malekvilibro ekzistas ankau en diversaj profesioj. La monopolaj entreprenoj estas multe pli enspezigaj ol la nemonopolaj; la enspezo de novteknologiaj entreprenoj estas pli alta ol tiu de la tradiciaj kaj ankau la diferenco de vivnivelo inter la urboj kaj kamparo estas granda. En 2002 la pokapa jara enspezo de la urbaj familioj estis 7703 juanoj, dum tiu de la kamparaj familioj nur 2476 juanoj. Alivorte la pokapa jara enspezo de la urbanoj estis 3-obla kiom tiu de la kamparanoj.
Chinio estas granda agrikultura lando, kaj kamparanoj konsistigas pli ol 60% de la tuta loghantaro. Nur richiginte ilin oni povas atingi la celon konstrui bonhavan socion en chiuj flankoj. Ghuste surbaze de la komuna kono la china registaro alprenis serion da rimedoj por reguligi la agrikulturan politikon.
Reguligo de agrikultura politiko
La 1-an de marto la china registaro komencis praktiki la nove reviziitan agrikulturan leghon, lau kiu oni devas efektivigi agrikulturan industriigon, t.e. kun prilaborado de agrikulturajhoj kiel la kerno, starigi la unuecan sistemon pri prilaboro kaj vendo de agrikulturajhoj. Mi iam vizitis Longda-kompanion (grupo) de Yantai, Shandong-provinco. Ghi estas entrepreno de prilaboro de agrikulturajhoj. 90% de ghiaj laboristoj estas kamparanoj kaj 50 mil kamparanaj familioj kulturas legomojn por ghi, kun averagha jara enspezo de pli ol 5 mil juanoj. Pli ol 3 mil kamparanaj familioj bonhavighis de tio.
La nova agrikultura legho difinis, ke la centra kaj lokaj registaroj (guberniaj kaj pli altaj) devas senchese grandigi sian investon al agrikulturo, kaj tiu kresko devas esti pli alta ol tiu de la financa enspezo de la loko. Samtempe kun tio tra la tuta lando praktikighos reformado de imposto kaj pagigoj kun la celo redukti la sharghon de la kamparanoj.
Bonhavigi la 900 milionojn da kamparanoj estas malfacile, por kio oni devas redukti la sharghon de la kamparanoj, kiuj daure laboras sur la kampoj, levi ilian produktivecon kaj allogi la superfluajn laborfortojn el kamparo al urboj.
Kamparanoj en urboj
Por bonhavigi la kamparanojn, oni devas energie disvolvi la sekundaran kaj terciaran industriojn. Kun profundigho de la reformado pli kaj pli da kamparanoj forlasis sian hejmlokon kaj enfluis en urbojn, char depende sole de kamparo ili povas nur solvi la problemon pri manghajhoj kaj vestoj.
Hao estas Sichuan-ano. Shi havas du infanojn, kiuj lernas en lernejo. Shia familio havas 0.2 hektaron da kampo. De terkulturado chiujare shi kaj shia edzo enspezis nur 2 mil juanojn, ke post chiutaga konsumado restis al ili tre malmulte. En la pasinta jaro shi eklaboris kiel vartistino en Pekino. Post 8 monatoj shi akumulis 4 mil juanojn. Shi diris: "Chi tie la laboro estas multe malpli peza ol terkulturado." Antaue shi sola laboris en Pekino, dum la edzo terkulturis en la hejmloko. Antau nelonge shi konfidis siajn infanojn al parenco kaj ankau la edzo venis en Pekinon. Tiamaniere chiujare ili povas enspezi 13-14 mil juanojn. En 2002 en urboj laboris 94 milionoj da kamparanoj. Lau statistiko, en la pasinta jaro 70% de la kamparana enspezo devenis de neagrikultura laborado. Oni diris, ke laborado en urboj estas vojo por rapide sin liberigi el malricheco.
Reformado de la sistemo pri logh-registrado
Nun oni donas grandan atenton al la kamparanoj, kiuj laboras en urboj. Membro de ChPPIK Wen Dazhong diris: "La kapablo de la kamparanoj por labori en urboj kaj ilia vivnivelo estas multe malpli altaj ol tiuj de urbanoj." Dum longa tempo la kamparanoj kaj urbanoj ne staris sur la sama starpunkto koncerne la laborspecojn kaj salajron, kio kauzighis chefe de la sistemo pri logh-registrado, kiu naskighis en la 50-aj jaroj, kiam Chinio komencis la shtatan industriigon. Lau tiu sistemo oni klare dividis la chinojn en du specojn, t.e. agrikulturajn kaj neagrikulturajn. La urbanoj ghuas diversajn bonstatigojn kaj shancojn labori en urboj, dum la kamparanoj estas firme katenitaj sur la kampo.
En la lastaj jaroj oni trovis, ke tiu sistemo ne konformas al la socia disvolvigho kaj multaj lokoj modifis ghin. Shanhajo kaj Pekino faris provadon en tiu flanko. Shanhajo difinis, ke chiuj infanoj naskighintaj en antauurbaj vilaghoj post la 1-a de januaro, 2001, povas esti registritaj kiel loghantoj de urbo, kaj post tio Pekino publikigis, ke chiuj infanoj naskitaj de kamparaninoj post la 1-a de januaro, 2003, povas esti registritaj kiel neagrikulturaj loghantoj. Kaj krom tio chiuj, kiuj lernas en mezlernejo kaj teknika kolegio, povas esti rigardataj kiel neagrikulturaj loghantoj. Tio signifas, ke kamparanoj en la vera senco malaperos en tiuj du urboj.
La 17-an de jaunaro, 2003, la Shtata Konsilantaro de Chinio publikigis "Decido pri administrado de kaj servado al la kamparanoj laborantaj en urboj". Lau tiu decido chiuj regionoj kaj departementoj devas nuligi la neracian limigon al la kamparanoj en ilia laborado en urboj, nuligi la administran sankcion por dungi kamparanojn en urbaj entreprenoj koncerne la laborspecojn, kaj la entreprenoj rajtas memvole dungi kamparanojn lau legho. Oni devas severe ekzameni kaj bonordigi la neraciajn regulojn en tiuj flankoj. Lau la decido oni devas same trakti la kamparanojn kaj urbanojn je postulo de la teknikaj rangoj, sanstato kaj aliaj.
La decido postulas nuligi diskriminacion kontrau la kamparanoj kaj praktiki la saman politikon pri laborigo de kamparanoj kaj urbanoj. Tio estas vere bona informo por la kamparanoj laborantaj en urboj.
Pri interesoj de la kamparanoj laborantaj en urboj
En la sesioj de TPK kaj ChPPIK en la lastaj jaroj oni ofte proponis ellabori regulojn por protekti interesojn de la kamparanoj laborantaj en urboj. Jiang Deming, reprezentanto de la popola kongreso informighis de gazeto, ke iuj kamparanoj laborantaj en urboj ne povas akurate ricevi salajron kaj pro manko de mono ne povas reveni hejmen en la Printempa Festo. Li informighis ankau pri la metodoj alprenitaj de diversnivelaj registaroj en tiu problemo. Por doni leghajn garantiojn al la kamparanoj laborantaj en urboj li proponis ellabori leghon por iliaj interesoj. Jam en la Kvina Sesio de la 9-a Tutlanda Popola Kongreso, okazinta en la pasinta jaro, 36 reprezentantoj faris tiun proponon. Pri tio la koncerna ministerio respondis, ke oni kiel eble plej rapide ellaboros leghojn pri socia asekuro kaj laborkontraktoj, fundamentajn regulojn pri asekuro de vivtenado de maljunuloj, asekurajn regulojn pri laborakcidentoj ktp. Tiuj leghoj kaj reguloj koncernas ankau la kamparanojn laborantajn en urboj.
Ie en Chinio oni jam ellaboris koncernajn politikojn por plibonigi la vivon de la kamparanoj. En 2001 Zhejiang-provinco la unua en Chinio faris sistemon pri minimuma garantio de la vivo de urbanoj kaj kamparanoj, kio koncernas 340 mil vilaghanojn. Dank' al la sistemo la malrichaj kamparanoj povas ricevi la minimuman monsumon por vivtenado. Oni iom post iom efektivigas senpagan edukadon al iliaj gefiloj. Lü Zushan, provincestro de Zhejiang, diris: "Kompreneble la registaro devas asigni multe por tiuj aferoj, tamen tio estas elspezinda. Ni preferas konstrui malpli da entreprenoj ol efektivigi bonhavan socion en chiuj flankoj por la kamparanoj."