中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Liaoning: suriri sur la vojon revigligi la ekonomion (II)
2011-01-18

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

    Biologia marhaveno - Yingkou

 


Marhaveno Yingkou 

 

    Estas neimageble, ke Yingkou, malgranda ĉemara vilaĝo antaŭ dudek jaroj poste fariĝis la deka marhaveno, kies jara en- kaj elŝipiga kvanto superis miliardon da tunoj. 

 

    Piedirante laŭ la ĉemara vojo mi venis al la spekt-teraso de la Placo Bayuquan, kie mi rigardis malproksimen kaj malsupren, la tuta haveno tuj aperis antaǔ miaj okuloj: profundakvaj dokoj moderne ekipitaj viciĝis unuj post aliaj: tiuj por erco kun ŝarĝ-kapablo de 200 mil tonoj, por nafto de 100 mil tonoj, por karbo, por aŭtomobiloj kaj por aliaj varoj, turgruoj aǔ konteneroj. Ja vere imponas la fenomeno!

 

    Yingkou-haveno estas la plej oportuna marhaveno de nordorienta Ĉinio. Ĝi havas trafikajn rilatojn kun pli ol 140 havenoj de 50 landoj. De tie la konteneraj navigadoj povas atingi ĉiujn gravajn marhavenojn de Ĉinio kaj tiujn de Japanio, Koreio kaj sudorient-aziaj landoj.

 

    En 1984 ekkonstruiĝis Nova Haveno de Bayuquan-Xin’gang, Yingkou, kaj tie en 1988 stariĝis por-eksporta prilabora regiono. En 1992 ĝi avancie fariĝis la ŝtat-nivela ekonomi- teknika disvolva zono. Cao Libin, direktoro de sekcio pri aferoj de la komitato de la Komunista Partio de Ĉinio, de la Yingkou- Marhavena Limigita Kompanio diris: “Komence de la konstruo de la marhaveno, multaj varŝipoj post la malŝarĝigo tuj veturis al Dalian.”

 

    Por daǔra disvolviĝo la loko devas ŝanĝi la nuan situacion de fiŝista vilaĝo. Pri tio Cao Libin diris: “Por solvi la problemon pri manko de urba servo en tiu regiono kaj akceli disvolvon de la marhaveno ni devas penadi en industria lokigo, riĉfonta ekspluato kaj utiligo, urba konstruado, kaj la disvolvo de la marhaveno antaŭenpuŝos la disvolviĝon de la distrikto.” Kun tia principo en la regionoj ĉirkaŭ la marhaveno konstruiĝis hoteloj, restoracioj kaj stariĝis unuj post aliaj serv-entreprenoj, kiaj transportado, pruntado, asekuro k.s. Ĝuste pro tio rapide ampleksiĝis la areo de la regiono de la 65 kvadrataj kilometroj al 268.

 


Ŝarĝas varojn laboranto 

 

    La konstruado multe larĝigis vidkampon de la fiŝistoj, laboranto de la oficejo de la havena kompanio konigis al mi, ke tiuj entreprenoj ĉirkaŭ la marhaveno donas multajn laborajn ŝanĉojn. Ĝis nun en la kompanio laboras 15 000 laborantoj, el kiuj duono estas lokaj fiŝistoj.

 

    Cao Libin diris, en la pasintaj 10 jaroj la marhaveno Yingkou realigis rapidan disvolvon, kio montris la tendencon de bona disvolvo de nordorienta Ĉinio. Ĝuste en la jaro, kiam ĝi avancis al la marhaveno, kies en- kaj elŝipiga kvanto de varoj atingis cent milionojn da tunoj, la produkta kvanto en la provinco Liaoning altiĝis je 3.3 procentoj pli ol tiu de la tuta lando.

 

    Li opinias, ke ĝuste la forta ekonomia energio de la landinterno puŝis Yingkou en oran periodon de la disvolviĝo. Cao Libin diris, ke rapide disvolviĝis la haveno Yingkou en transportado de importataj ercoj kaj agrikulturaj kemisterkoj, eksportataj ŝtalaj produktaĵoj, nemetalaj minaĵoj, karbo k.s., kaj tiukampe nun ĝi okupas la unuan lokon inter la havenoj de nordorienta Ĉinio. En 2009 Yingkou kun ŝarĝ- kaj malŝarĝ-kapablo de pli ol 150 milionoj da tunoj estas honorita kiel unu el la plej bone konkurensivaj havenoj en Ĉinio, kaj estas espereble, ke en sekvaj 3 jaroj ĝia en- kaj elŝipiga kvanto atingos 200 milionojn kaj per tio ĝi okupos pli antaŭan lokon en Ĉinio.

 

    Fakte la rapida disvolvo de la ĉemara industria bazo estas nur miniaturo de disvolviĝo de Yingkou. Dank' al praktiko de la strategio pri ekspluato kaj malfermo de ĉemara ekonomia regiono Yingkou havigis al si ne nur apudmaran industrian bazon, sed ankaǔ sin eltiris el embarasa situacio de neutiligado de maraĵoj kaj konstruis la oportunan elirejon al la oceanoj por nordorienta Ĉinio.

 


Ekonomi-teknologia areo Bayuquan de Yingkou

 

    Kun ekonomia disvolvo Yingkou donas grandan energion al la konstanta disvolviĝo, fortigas urbo-konstruadon, plibonigas urban servadon kaj altigas urbanan kvaliton. Yingkou invitis altnivelan projektan kompanion por fari makroskopan projektadon de disvolvado kaj industrian aranĝadon por konstrui la urbon en la ĉemaran urbon biologian, modernan kaj komfortan por homa vivadoj. 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688