中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Liaoning: suriri sur la vojon revigligi la ekonomion (III)
2011-01-17

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 

    Anshan -- kondukanto de sendependa kreivo

 

    Anshan, kie naskiĝis granda ŝtala entrepreno de Ĉinio -- Anshan-a Ŝtala Fabriko, estas unu el la malnovaj industriaj bazoj de nordorienta Ĉinio. Antaǔe anshan-anoj fieris pro tio, ke Anshan iam havis la titolon de ŝtalourbo, kaj nun ili fieras ne nur pro la titolo, sed ankaǔ pro tio, ke en la urbo estas Elektropova kaj Elektronika Korporacio Rongxin, mondnivela entrepreno por profunda prilaboro de ŝtalo.

 


Kunmeto de povoamplifilo 

 

    La korporacio ĉefe entreprenas fabrikadon de elektropovaj kaj elektronikaj ekipaĵoj energioŝparaj kaj grandpovaj. Ĝi klopodas por fariĝi gvidanto de transporto kaj distribuo de elektro kaj tiu en elektra kampo de Ĉinio en la venontaj 10 jaroj.

 

    Wang Daiyan, direktoro pri vendado de la merkata sekcio de la korporacio, diris al mi: "En la komenco de la fondiĝo de la korporacio ni havis multajn malfacilojn. Tiam ni havis nur du sonĝojn: surmerkatigi la korporacion kaj igi ĝin la unua inter la samspecaj entreprenoj. Nun la du sonĝoj jam realiĝis. Estas neatendite por ni, ke la korporacio disvolviĝis tiel rapide.”

 

    Per kio ili faris la malgrandan entreprenon fama korporacio en pli ol unu jaro?

 

    Wang Daiyan diris, ke tio profitis de industria kulturo de la malnova industria bazo, profitis de la ideo de junuloj servi al sia patrujo per entreprenado kaj persisto de dekkelkaj jaroj sur disvolva vojo de sendependa kreivo.

 

    Komence la korporacio havis nur pli ol 200 laboristojn kaj fabrikdomojn de pli ol 2000 kvadrataj metroj. Ĉiujare ĝi per sia propra kapitalo produktis dekojn da serioj de produktaĵoj kun vendvaloro de pli ol 100 milionoj da juanoj. Post borskvotiĝo helpe de kapitala platformo de merkato la korporacio rapide disvolviĝis. Ĝia disvolva rapideco en 1 jaro egalas tiun en la pasintaj 10 jaroj, la nombro de laboristoj multiĝis kvinoble, areo de fabrikaj domoj multiĝis dekoble kaj jara vendvaloro atingis pli ol 1 miliardon da juanoj.

 


Teknikistoj de la korporacio Rongxin 

 

    Zuo Qiang, prezidanto de la Elektropova kaj Elektronika Korporacio Rongxin, opinias, ke post borskvotiĝo la korporacio havas pli vastajn disvolvan platformon kaj merkatan spacon, kaj pro tio la korporacio havas pli grandan celon: disvolvi avangardan elektropovan kaj elektronikan teknologion, fari sian elektropovan kaj elektronikan entreprenon unuaklasa en la mondo, krei mondfaman markon de Ĉinio kaj ĉinan markon faman en la mondo.

 

    “Ne nur havi malproksiman vidon, sed ankaǔ plenumi sian promeson.” Tio estas ofte dirita de Zuo Qiang kaj ideo, pri kiu persistas la korporacio Rongxin en sia disvolviĝo.

 

    Estas malpli multe atentata aǔtomatiga sistema projekto de kontrolo, rego kaj ellaso de gaso en grandaj karbominejoj. Wang Daiyan diris, ke tiam neniu ĉina entrepreno okupiĝis pri tiu projekto, kaj dank’ al sia esploro kaj teknologio la korporacio fariĝis la unua en Ĉinio en tiu flanko. Nun ĝiaj produktaĵoj okupis 85% de la merkato en Ĉinio.

 

    Post dekkelkjaraj renovigo, disvolviĝo kaj akumulo la korporacio atingis novan altecon en rezervo de teknologioj, ekipaĵoj kaj telentuloj. En la jaro 2009 la korporacio akiris adjudikon en la projekto de alttensia frekvenc-konvertado de la Ĉina Petrola Korporacio. Laǔ plano ĝia povo de frekvenc-konverto atingos 40 mil kw kaj nun la plej granda povo de frekvenc-konvertaj produktaĵoj en Ĉinio estas 8 mil kw. Tio estos alia ekzameno al sendependa kreivo de la korporacio.

 

    En Anshan-a Ekonomia kaj Teknologia Ekspluata Zono multaj entreprenoj kiel la korporacio Rongxin gajnis bonan ŝancon por disvolviĝo.

 


Shengli-strato de Anshan en vintro 

 

    Sekve de leviĝo de la Shenyang-a Ekonomia Zono kiel ŝtata strategio, Anshan kiel unu el la eksperimentaj zonoj de reformado en novtipa industrio eniris en rapide disvolviĝantan periodon.

 

Redaktoroj: Zhao Xi kaj Niu Xueqin





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688