中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Liaoning: suriri sur la vojon revigligi la ekonomion (I)
2010-12-24

Teksto kaj fotoj de ZHAO XI

 


Guan Xiyou montras maŝinpecojn de ihone prilaboritajn per ilmaŝino de lia fabriko.

 

    “Multaj maŝinpecoj de iphone, ipod, ipad inkluzive de fabrik-markoj de la kompanio Apple estas prilaborita de la diĝitaj ilmaŝinoj produktitaj de nia fabriko,” diris Guan Xiyou.

 


Laboristoj estas muntanta diĝitan ilmaŝinon. 

 

    46-jara Guan Xiyou estas prezidanto de la direkcio kaj kaj ĝenerala direktoro de la Shenyang-a Kompanio (Grupo) de Ilmaŝinoj. Akompanate de li, ni vizitis la ilmaŝinan fabrikon en la malnova industria bazo Tiexi. En la laborejo estas muntataj grandaj ilmaŝinoj kaj stabloj. Laboristoj lerte manipulis maŝinojn. Ĝuste el tia fabriko produktiĝas altteknikaj diĝitaj ilmaŝinoj kaj vendiĝis al aliaj lokoj.

 

    Liaoning estas unu el la gravaj malnovaj industriaj bazoj de Ĉinio kaj multe kontribuis al la ekonomia konstruado de la nova Ĉinio. Vizitinte Shenyang, Anshan, Benxi kaj Yingkou mi vidis, ke anstataŭ dormi sur sia glora historio ili iras sur la vojon de novtipa industriigo, energie serĉas novan kreskpunkton en ekonomio kaj praktikas la sintezan reformadon por prosperigi la ekonomion de la provinco.

 

    Estas distinga la konstruo de la ekonomia zono Shenyang

 

 
Zhao Xiaoman, direktoro de oficejo de Shenyang-a Ekonomia Zono sub Liaoning-a Disvolva kaj Reforma Komitato

 

    La 29-an de novembro 13 raportistoj el la Ĉina Internacia Eldona Grupo intervjuis Zhao Xiaoman, direktoron de Liaoning-a Komitato pri Disvolvo kaj Reformado.

 

    Zhao diris, ke sankciite de la Ĉina Ŝtata Konsilantaro, la ekonomia zono Shengyang fondiĝis. Ĝi estas reforma eksperimenta zono de la industriigo kaj la oka simila zono de Ĉinio kaj unika novtipa industriga reforma zono.

 


Mapo de la Shenyang-a Ekonomia Zono

 

    Shenyang-a Ekonomia Zono kun areo de 75 mil kvadrataj kilometroj kaj 23.59 milionoj da loĝantoj kovras la regionon kun radiuso de cent kilometroj prenanta Shenyang kiel la centron. Ĝi ampleksas ok urbojn, kiaj Anshan, Fushun, Benxi, Yingkou, Fuxin, Liaoyang kaj Tieling. En ĝi la urbaniga proporcio atingis 65% kaj en 2009 ĝia enlanda produkta valoro estis 998.47 miliardoj da juanoj.

 

    En la Shenyang-a Ekonomia Zono troviĝas pez-industriaj kaj kemiindustriaj urboj, malfermaj havenoj, la plej grandaj flughavenoj de nordorienta Ĉinio kaj influhavaj industriaj urboj kaj industriaj bazoj pri fabrikado kaj materialoj.

Shenyang-a Ekonomia Zono prenas novtipan Industriigon kiel disvolvan orientilon kun la celo starigi novan disvolvan modelon kun altteknologioj, alta ekonomia profito, malaltaj konsumado de energioj kaj mediopolucio, profitigi la avantaĝon de personaro por kreivi sur gravaj kampoj kaj ŝlosila parto de la ekonomia disvolvado.

 

    Post la eksperimenta funkciigo, Shenyang-a Ekonomia Zono pli bone profitos de la interurba trafika reto, formiĝos pli vasta ekonomia zono ĉirkaŭ la centro de la urbo Shenyang kaj konstruiĝos ekonomiaj zonoj Shenyang-Fushun, Shenyang-Benxi, Shenyang-Tieling, Shenyang-Fuxin kaj entreprenaj zonoj Shenyang-Liaoyang, Anshan, Yingkou. En la estonteco ankaŭ aperos kvin interurbaj regionoj kaj dek gravaj entrepren-aroj kun evidentaj avantaĝoj.

 

    Zhao Xiaoman diris, ke en 2020 realiĝos la reginona ekonomia intergriĝo en la Shenyang-a Ekonomia Zono, tiam ĝia ekonomia forto atingos la nivelon de mezdisvolviĝinta lando, tiel ke ĝi fariĝos unu el la gravaj ekonomiaj lokoj de Nordorienta Azio.

 

Redaktoro: Chen Ji





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688