中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
“Mi revenos al Ningxia venontjare!”
2010-11-15

de LI JIANHUA

 

    Usona administra sciencisto Peter prezentis la teorion pri mallonga tabulo, kiu signifas, ke estas la plej mallonga tabulo sed ne la plej longa, kiu decidas kiom da akvo tenas ligna sitelo. Por grandigi la akvokvanton en la ligna sitelo oni devas anstataŭigi la mallongan aŭ ĝin plilongigi.

 


Mapo pri regiona ekonomio de Ĉinio

 

    Se oni prenas Ĉinion kiel grandan lignan sitelon, do, la regionoj kun ekonomio en ne-ekvilibra disvolvo estas kvazaŭ tabuloj en malsama longeco. Dank’ al la reformado kaj pordo-malfermo de Ĉinio, la ĉemaraj regionoj de la lando unue evoluis. Por ekvilibrigi la ekonomian disvolviĝon en siaj regionoj, Ĉinio sinsekve elmetis ekde 1999 serion da strategioj, kiaj “ekspluatado en okcidenta Ĉinio”, “reprosperigo de malnovaj industriaj bazoj en nordorienta Ĉinio” kaj “leviĝo de centra Ĉinio”, kiuj celas paŝon post paŝo “plilongigi tiujn mallongajn tabulojn” kaj realigi ekvilibran disvolviĝon de regiona ekonomio. Por pluapaŝe disvolvi la ekonomion en okcidenta Ĉinio, fine de septembro 2010 okazis la Unua Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en Yinchuan, ĉefurbo de la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono.

 

    Vicĉefministro Hui Liangyu ĉeestis la forumon kaj diris, ke post pripensado la ĉina registaro decidis okazigi la forumon en Ningxia. Laŭ mi Ningxia havas avantaĝajn kondiĉojn naturajn kaj homajn.

 


La Unua Ekonomia kaj Komerca Forumo de Ĉinio kaj Arabaj Landoj en la ekspona centro 

 

    Unue, en la mondo estas 57 islamaj landoj kaj regionoj kun 1.5 miliardoj da loĝantoj kaj konsuma merkato giganta je 2 miliardoj da usonaj dolaroj. En la 21-a jarcento evoluintaj landoj kaj gravaj ekonomiaj komunumoj prenas arabajn landojn kaj islamajn regionojn kiel gravajn ekonomiajn partnerojn en ekonomia interkomunikado. Pro tio, oni okazigis la forumon por plivastigi kunlaboron inter Ĉinio, arabaj landoj kaj islamaj regionoj.

 


Moskeo en Ningxia

 

    Due, de antikve Ningxia estas grava trafika nodo en nordokcidenta Ĉinio. Historie, ĝi funkciis kiel grava komerca urbo ĉe la Silka Vojo kaj nuntempe kiel grava pasejo de Eŭrazio. Tra la regiono pasas la granda ponto eŭrazia de Lianyungang, Ĉinio, al Roterdamo, Nederlando.

 

    Trie, dank’ al pli-ol-50-jara konstruado formiĝis en Ningxia sinteza transporta sistemo konsistanta el fervojoj, ŝoseoj, aerlinioj, ole- kaj gaz-duktoj. Starigo de enhavoj aera kaj surtera oportunas al disvolvo de industrioj.

 

    Kvare, Huj-nacio estas unu el la nacimalplimultoj de Ĉinio, kaj hujoj vivas ĉefe en la Ningxia-a Huj-nacia Aŭtonoma Regiono. Kun araboj, ili havas sangan rilaton, nacian sentimenton, komunan religian kredon kaj similajn lingvon kaj morojn.

 


Interpretisto servas en la foirejo

 


Islamaj etmanĝaĵoj por konkursado

 

    La ĉi-foja forumo estis brila kaj enhavoriĉa. Intertempe okazis pinta konferenco por makro-gvido al la forumo, kunveno por aŭtendikigi ĉina-arabajn manĝajojn, konkurso pri muzulmanaj manĝaĵoj, kunveno de islamaj entreprenistoj kaj komercistoj. Krome, la forumo liveris platformon ankaŭ al industria kunlaboro, kiaj konstrua filio de bazaj instalaĵoj, kunlaboro en turismado kaj aliaj dekoj da programoj.

 


Ceremonio por subskribi interkonsentojn

 

    Ningxia-anoj laboris kelkajn monatojn por prepari la gastigon al la forumo kaj al ĝi sendis ĉ. 800 volontulojn. Kaj la forumo ŝuldis al ilia klopodado riĉan rikolton: dum la forumo oni subskribis 190 kunlaborajn programojn kun la totala investo de 203.563 miliardoj da juanoj, el kiuj 202.511 miliardoj da juanoj estis investitaj de arabaj landoj.

 

    La Ningxia-a Internacia Komerca Aŭtendika Centro pri Islamaj Manĝaĵoj subskribis kun 6 golfaj landoj memorandon pri kunlaboro en la kampo de muzulmanaj manĝaĵoj, kun Nov-Zelando kaj Aŭstralio interkonsenton pri aŭtendika normo de muzulmanaj manĝaĵoj. Dank’ al la memorando kaj interkonsento, muzulmanaj manĝaĵoj produktitaj de Ningxia kaj tiuj de aliaj lokoj de Ĉinio povos eniri en vera senco en la mondan merkaton. Krome, oni akiris ĝojigan atingon en kultura turismado, laŭkontrakta konstruado ktp.

 


Mesejo en la ekspona centro (maldekstre) kaj islamanoj ĉinaj kaj alilandaj en diservo 

 

    Menciindas, ke la gastiganto de la forumo faris zorgan penadon por ĝin prepari. Antaŭ ĝia malfermo, la gastiganto ĉiaokaze ĝin diskonigis kaj prezentis, aranĝis por la partoprenantoj ĉiuflankajn servojn de volontuloj en flughaveno, fervoja stacidomo, hotelo, eksponejo ktp, malfermis specialan retpaĝon en la lingvoj ĉina, araba kaj angla. Intertempe, la gastiganto liveris al la partoprenantoj Koranon kaj tapiŝon por meso en ilia ĉambro. Kaj en la eksponejo estis mesa ĉambro speciala por islamanoj.

 


Intervjuo al jordana komercistino Maha 

 

    Maha, jordana komercistino pri konstruaj materialoj kaj muzulmanaj manĝaĵoj, diris: “Mi iam partoprenis en ekspozicioj okazintaj en Usono, Sirio kaj aliaj landoj, sed neniu ekspozicio estis tiel zorge aranĝita kiel la Ningxia-a. La partoprenantoj devas kore danki la gastiganton pro tiel bonaj servoj!”

 


Yinchuan-anoj en matena ekzercado 

 

    Dum intervjuo, mi kaj miaj kolegoj profite de diversaj okazoj promenis sur komercaj stratoj kaj en parkoj de Yinchuan, vizitis per aŭtobuso la urbon, ĝuis afablecon kaj gastamon de yinchuan-anoj. Min profunde impresis, ke diversnacianoj de Yinchuan vivas kaj laboras en paco kaj kontento, kaj diversaj religioj harmonie kunekzistas en la urbo. Araba amiko diris al mi je adiaŭo en la ekspona centro: “Mi revenos al Ningxia venontjare!”

 

Redaktoro: Wang Lihua

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688