中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Zhong Shan: Komerco inter Ĉinio kaj Usono estas konkuro por komuna gajno
2010-05-17

Zhong Shan (maldekstre) en matenmanĝa kunveno de usonaj industriistoj kaj komercistoj 

    La 26-an de marto usona ĵurnalo The Wall Street Journal publikigis artikolon de ĉina vicministro pri komerco Zhong Shan "Komerco inter Ĉinio kaj Usono estas konkuro por komuna gajno". La artikolo diris, ke sanaj kaj stabilaj interrilatoj de Ĉinio kaj Usono konformas al la fundamentaj interesoj de la du landoj.

 

    Zhong Shan skribis en la artikolo, ke Ĉinio profitas de ĉina-usona kunlaboro en ekonomio kaj komerco, kaj la kunlaboro alportis ankaŭ al Usono grandajn interesojn. Post okazo de la financa krizo Ĉinio per agado subtenis Usonon kontraŭ la krizo. Unuflanke, Ĉinio plimultigis importadon el Usono. En 2009 usona eksportado malaltiĝis je 17.9%, sed tiu al Ĉinio preskaŭ ne malaltiĝis. Ĉina merkato iagrade helpis usonajn entreprenojn de fabrika industro en la financa krizo. Aliflanke, pro importado de bonkvalitaj kaj malkaraj varoj de Ĉinio la elspezoj de usonaj popolanoj por vivado estis relative malalta. Se mankus ĉinaj varoj la preza indico de Usono altiĝus je 2% ĉiujare.

 

    Pri la problemo de neekvilibro de komerco inter Ĉinio kaj Usono Zhong Shan opinias: Unue, la ĝeneralaj interesoj de komerco inter Ĉinio kaj Usono estas fundamente ekvilibraj. La ekonomia kaj komerca interrilatoj de Ĉinio kaj Usono ne nur limiĝas al varo-komerco, sed ankaŭ enhavas servo-komercon kaj investadon. De 2004 ĝis 2008 la komerca favora saldo de Usono por servo al Ĉinio meznombre kreskis je 35,4% ĉiujare, multe pli ol kresko de la ĉina komerca favora saldo por eksporto de varoj al Usono en la sama periodo.

 

    Due, valuta kurzo de Renminbi ne estas ŝlosilo por solvi neekvilibron de komerco inter Ĉinio kaj Usono. En 2005-2008 Renminbi plivaloriĝis je 21% en interŝanĝa kurzo rilate al usonaj dolaroj, kaj ĉina komerca favora saldo al Usono averaĝe pliiĝis je 20,8% ĉiujare; de 2009 la valuta kurzo de Renminbi estas fundamente stabila kaj la ĉina komerca favora saldo al Usono malaltiĝis je 16,1%. En 2009 usonaj dolaroj malplivaloriĝis en interŝanĝa kurzo rilate al eŭroj, japanaj enoj kaj koreaj Won, sed usona komerca stato en tiuj landoj ne boniĝis. Fakte, baza stabileco de Renminbi kaj usonaj dolaroj konformas al interesoj de diversaj landoj inkluzive de Ĉinio kaj Usono.

 

    Trie, Ĉinio ĉiam persistas en ekvilibra komerco esperante, ke Usono aktive plivastigos eksporton al Ĉinio. Nur havante ekvilibran komercon Ĉinio kaj Usono povos havi daŭrigeblan disvolvadon kaj komunan gajnon. La realigo de la celo ne dependas de limigo de ĉina eksporto al Usono, sed dependas de plivastigo de usona eksporto al Ĉinio. Ĉinio esperas, ke Usono forĵetos malvarm-militan pripenson, malstreĉos regon de eksporto al Ĉinio, plimultigos eksporton de avantaĝaj produktoj al Ĉinio.

 

    Kiel iru la ekonomia kaj komerca rilatoj inter Ĉinio kaj Usono? Pri tio la artikolo diris: Unue, oni devas eviti politikigon de la problemo de ekonomio kaj komerco, aktive praktiki la komunan konon atingitan de la du ŝtatestroj en la ekonomia kaj komerca kampoj, kune kontraŭstari al la komerca protektismo, plene disvolvi platforman rolon de strategia dialogo inter Ĉinio kaj Usono kaj la Ĉina-Usona Komuna Komisiono de Ekonomio kaj Komerco. Ĉinio esperas, ke Usono kiel eble plej rapide agnoskos pozicion de ĉina merkata ekonomio kaj enmetos malstreĉon de limigo de eksportado al Ĉinio en prioritatajn agadojn pri ŝtata eksportado de Usono.

 

    Due, oni devas plivastigi kunlaborajn kampojn. La ekonomio inter Ĉinio kaj Usono havas grandajn reciprokan komplementon kaj potencialan forton. Nun la du landoj reguligas sian industrian strukturon kaj devas plene disvolvi sian avantaĝon en kapitalo, teknologioj kaj merkato, aktive pligrandigi kunlaboron en serva komerco, malaltkarbona ekonomio kaj altteknologiaj produktoj.

 

    Trie, oni devas akceli oportunecon de komerca investo. Ĉina registaro persistas en fundamenta politiko pri malfermo al eksterlandoj, senĉese altigas politikan travideblecon kaj facilecon de komerca investo. Ĉina registaro laŭleĝe protektas laŭleĝajn rajtojn kaj interesojn de alilandaj investantoj en Ĉinio kaj esperas, ke Usono malstreĉos nedecan limigon pri investo de ĉinaj entreprenoj en Usono kaj liveros al ĉinaj komercistoj oportunecon en ilia ir-reiro.

 

    Kvare, oni devas plue antaŭenpuŝi disvastiĝon de la sistemo pri multflanka komerco. Ĉinio kaj Usono devas kune antaŭenpuŝi procezon de la Daŭho-traktado de la Monda Komerca Organizo kaj firmigi akiritajn atingojn.

 

    La artikolo diris en la fino, ke ĉina ĉefministro Wen Jiabao refoje emfazis lastatempe, ke inter Ĉinio kaj Usono la dialogo estas pli bona ol kontraŭstaro, kunlaboro estas pli bona ol reteno kaj partnero estas pli bona ol kontraŭstaranto. Zhong Shan diris: "Nur se ni havas respondecan sintenon ni certe antaŭenpuŝos stabilan kaj sanan disvolviĝon de la komercaj rilatoj inter Ĉinio kaj Usono."

 

Redaktoroj: Su Yijun kaj Niu Xueqin

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688