中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Toyota multe suferas de grava krizo
2010-04-07

 

Akio Toyoda, ĝenerala direktoro de Toyota, petas pardonon de ĉinaj aŭtoaĉetintoj pro la revoko en gazetara konferenco en Pekino. 
 

Aǔto de la tipo Yaris de Toyota 
 

 

 Aǔto de la tipo Camry de Toyota 

 

    Toyota, la plej granda aŭtomanufakturo en la mondo, multe suferas de grava krizo. Antaŭ kelkaj monatoj cirkulis la novaĵo, ke oni plendas pri neperfektaĵoj ĉe akcelil-pendalo, stirista piedmato kaj bremso de Toyota-aŭtoj. Poste la kompanio Toyota deklaris revoki 8.5 milionojn da aŭtoj de kelkaj tipoj el la tuta mondo. La nombro eĉ superis je 2.5 milionoj la totalan produktkvanton de la kompanio en 2009.

 

    Lastatempe la kompanio jam revokis milionon kaj 90 milojn da aŭtoj el Usono. Ĝi revokos ĉirkaŭ 75 milojn da aŭtoj de la tipo RAV4 el la enlanda merkato, kaj konsideras la revokon de 2 milionoj el Eǔropo. Dum du semajnoj la kompanio revokis pli ol 3.46 milinojn da aŭtoj, kio kreis plej gravan konfid-krizon de la pasintaj 20 jaroj por la komapnio. Novaĵ-agentejo Kyodo raportis, ke Toyota probable pagos kelkcent miliardojn da jenoj por la grandskala revoko.

 

    La biloborsa firmao JP Morgan kalkulis, ke la revoko perdigos al Toyota 315 miliardojn da jenoj (ĉirkaŭ 2.3 miliardoj da eǔroj). Krome la kosto de proceso probable atingos 100 miliardojn da jenoj. Alia biloborsa firmao analizis, ke la merkata okupateco de Toyota en Usono malaltiĝis de 17% en la lasta jaro al 14-15% nun. Kvankam Toyota proponas seninterezan prunton al aŭtoaĉetantoj por eksciti la merkaton, tamen JP Morgan opinias, ke pro grandmezura pliiĝo de la vendkosto la profito eble reduktiĝos pli rapide ol la anticipita, eĉ se la merkata okupateco rapide realtiĝus.

 

    Toyota anoncis, ke ĝis marto de la kuranta jaro ĝi perdis pro la revoko 170-180 miliardojn da jenoj el la vendprofito de la financa jaro de 2009, kaj tiu ĉi sumo ne inkluzivas la koston de la revoko de la nova tipo Pruis.

 

(Redaktoroj: Su Yijun kaj Liu Zijia)

 




(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688