中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Usona vehiklo: Ĉinio iras al la estonteco per ekspresaj trajnoj
2010-02-11

    Jena artikolo kun titolo “Ĉinio intencas iri al la estonteco per ekspresaj trajnoj” estas publikigita la 3-an de januaro en la retejo de la Usona Ŝtata Publika Radio

 

    En stacidomo de la ekspresa trajno, desegnita de francoj, en Wuhan ĉe la baseno de la Jangzi-rivero de Ĉinio, laboristoj faras ordigon, kaj pasaĝeroj, el kiuj plejparte estas meztavoluloj, atendas trajnon en vico. Wuhan situas pli ol 600 mejlojn for de Kantono. Per la ekspresa trajno veturtempo inter la du urboj reduktiĝis de 13 al 3 horoj.

 

    Kiam Usono asignis 13 miliardojn da usonaj dolaroj por konstruado de ekspresaj trakoj en 5 jaroj, Ĉinio planas konstrui per 300 miliardoj da usonaj dolaroj ekspresan fervojo-reton plej grandan kaj plej avangardan en la mondo en la venontaj 10 jaroj.

 

 

   En unuaklasa vagono de la trajno al Kantono Yang Tao, direktoro de kompanio pri biennegoco, kaj lia edzino turnas seĝon por meti la piedojn sur pedalon. La prezo de la bileto por la unuaklasa vagono estas 100 usonaj dolaroj, ĉ. duoble pli ol la duaklasa. Yang diris, ke li volontas pagi iom plimulte por komforto. En vagonoj de la ekspresa trajno oni prezentas avangardecon de la ekspresa trajno per ekranoj. En manĝvagono pasaĝeroj kaj manĝas anasajn maĉstomakojn kaj akrajn nudelojn, kaj rigardas tra fenestroj de la trajno kampon kaj fabrikojn.

 

    Ĉinio intencas finkonstrui 40 fervojojn por ekspresaj trajnoj en la tuta lando en 2012. Post funkcio de la ekspresa trajno de Wuhan al Kantono ĉinaj aviadaj kompanioj ne devas ne malaltigi biletoprezon. Studento Huang diris, ke la ekspresa trajno similas al tradicia trajno, tamen “ĝi kun pli granda spaco estas pli komforta kaj ne estas tiel homplena kiel ordinara trajno...”

 

 

   Iuj opiniis, ke la ekspresa trajno ne taŭgas por ĉinoj. Ĉinio bezonas transportajn rimedojn preze taŭgajn por popolamasoj. Xie Weida, profesoro pri fervojo en la Tongji-universitato de Ŝanhajo, havas malsaman opinion: “Kamparanoj-laboristoj eble ne bezonas la ekspresan trajnon. Tamen se aliaj pasaĝeroj elektos la ekspresan trajnon, sendube redukdiĝos la premforto de ordinaraj trajnoj.”

 

    Ĉina gvidanto diris, ke Ĉinio ne ripetos la disvolvan vojon de la Okcidento -- detrui medion por disvolvi industrion. Ĉina investo en ekspresa trajno estas parto de la strategio por disvolvado.

 

    Ŝajnas al iuj ĉinoj, la ekspresaj trajnoj jam komencis mallongigi distancon inter urboj. Laŭ antaŭtakso de iuj observantoj, la novtipaj ekspresaj fervojoj donos al la ĉina socio aliajn influojn, ekz. plikunligiĝos regionaj merkatoj, dialektoj kaj kulturoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688