中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Grandpaŝa progreso de la popola vivo en la pasintaj 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio (II)
2010-01-06

de ZHOU YINGFENG

 

    Evidente ŝanĝiĝis la manĝaĵoj, vestoj kaj loĝejo de la ĉina popolo kaj turismado fariĝis nova maniero de feriado por ĉinoj

 

    Kreskado de enspezoj grandskale altigis la konsuman nivelon de ĉinaj urbanoj kaj kamparanoj, multe plibonigis kaj pliriĉigis iliajn vivojn ĉiutagan, spiritan kaj kulturan.

 

    Ŝanĝiĝo de manĝaĵoj. Manĝado estas la plej grava afero por la homoj. Antaŭ reformado kaj pordomalfermo, greno estis ĉefa manĝo de ĉinoj. La pokapa elspezo de ĉinoj por greno konsistigis 7.7% de la tuta konsumado por manĝado en 2008 kaj reduktiĝis je 34.9% kompare kun tiu en 1956; la elspezo por viandoj, ovoj kaj akvaj produktoj konsistigis 29.8% kaj plimultiĝis je 11.9%; la elspezo por restoracioj konsistigis 20.6% kaj pliiĝis je 12.8% kompare kun tiu en 1990.

 

    Ŝanĝiĝo de vestoj. Antaŭe oni portis unu saman veston plurajn jarojn, sed nun dank' al efektivigo de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo ĉinoj preferas vestojn kun famaj markoj, novaj fasonoj kaj propra karaktero, kaj sin turnis al konfekcio. En 2008 ĉinoj aĉetis averaĝe 7.7 vestojn, tiu ĉi nombro 10-oble grandiĝis kompare kun tiu en 1957.

 

    Ŝanĝiĝo de loĝejoj. Antaŭ fondiĝo de la nova Ĉinio, 3-5 homoj kune

 

    loĝis en unu ĉambro por pli ol 70% da ĉinaj familioj. En 2008 la pokapa uzebla areo de la loĝejo de ĉinoj pliiĝis al 23 kvadrataj metroj, 87.7% da ĉinoj havas sian privatan loĝejon kaj 83% da ĉinaj urbanoj loĝas en apartamento.

 

    Ŝanĝiĝo de konsumaĵoj malfacile eluzitaj. Biciklo, kudromaŝino kaj brakhorloĝo, al kiuj strebis ĉinoj antaŭ reformado kaj pordomalfermo, fariĝis ordinaraj konsumaĵoj kaj iuj eĉ sin eltiris el la konsuma scenejo. Kolora televidilo, fridujo kaj aliaj elektronikaj aparatoj funkcias kiel ordinaraj hejmaj objektoj. En 2008 ĉiuj 100 familioj en urboj kaj tiuj en kamparo havis 133 kaj 99.2 kolorajn televidilojn respektive. Ĉiuj 100 ĉinaj familioj havis 59.3 komputilojn kaj 172 poŝtelefonojn.

 

    Aŭtoj, motorcikloj kaj bateriaj veturiloj jam eniris en ĉinajn familiojn. En 2008 ĉiuj 100 ĉinaj familioj posedis 8.8 aŭtojn, kiuj 45.3-oble kreskis kompare kun tiu en 1997.

 

    Turismado fariĝis nova maniero de feriado por ĉinoj. Nun ili ne nur ekskursas en antaŭurboj, sed ankaŭ vojaĝas aliloken de Ĉinio kaj al aliaj landoj, pli kaj pli da ĉinoj preferas turismi en longtempa feriado. En 2008, 1.712 miliardoj da homfojoj faris vojaĝon enlande kaj la cifero 2.3-oble pli multiĝis ol tiu en 1994.

 

    Kvankam la ĉina ekonomio rapide disvolviĝas kaj popolanoj vivas en bonstata socio, tamen Ĉinio ankoraŭ estas evoluanta lando. En la ĉina kamparo multaj daŭre vivas malfacile. Ekzistas granda diferenco inter la enspezoj kaj distribuoj en urboj kaj kamparo. Pluapaŝe altigi la vivnivelon de la popolo estas celo, al kiu oni devas strebi ankoraŭ longan tempon.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688