中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Grandpaŝa progreso de la popola vivo en la pasintaj 60 jaroj post fondiĝo de la nova Ĉinio (I)
2009-12-29

de ZHOU YINGFENG

 

    Tio estas serio da ciferoj kun akra kontrasto: la pokapa enspezo de urbanoj kaj kamparanoj de Ĉinio en 2008 estis pli ol 15 mil juanoj (ĉ. 2 mil usonaj dolaroj) kaj pli ol 4.7 mil juanoj (ĉ. 700 usonaj dolaroj) respektive, kaj tiu en 1949 malpli ol 100 juanoj kaj malpli ol 50 juanoj (ĉ. 7 usonaj dolaroj) respektive.

 

    Disvolvo de ekonomio celas favori al la popolanoj. Lastatempe la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio publikigis serion da raportoj pri la 60-jariĝo de la nova Ĉinio kaj klarigis per serio da ciferoj, ke post fondiĝo de la nova Ĉinio, precipe post ekpraktiko de reformado kaj pordomalfermo, multe ŝanĝiĝis la vivo de urbanoj kaj kamparanoj. Ĉinoj iras al la celo de bonstata socio.

 

    Senĉese leviĝas la vivnivelo de la popolo

 

    La nova Ĉinio fondiĝis sur la ruino de militoj. En la komenco la kompartio kaj ŝtato gvidis la popolon rapide restaŭri la produktadon kaj plibonigis la popolan vivon. Sed, en la meza kaj posta periodoj de la 60-aj jaroj de la pasinta jarcento la ĉina ekonomio preskaŭ disfalis pro la “granda kultura revolucio”, kaj la vivnivelo de la popolo restis en haltostato.

 

    La raporto de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio montris, ke ĉe la sojlo de la praktikado de reformado kaj pordomalfermo la ĉinaj urbanoj kaj kamparanoj liberigis sin el malriĉeco kaj uzis 57% de la enspezo por sin satigi; en la tuta lando estis 250 milionoj da kamparanoj, kiuj ankoraŭ ne liberiĝis el malriĉeco, kaj ili uzis pli ol 67% de sia enspezo por satiĝi.

 

    Sekve de praktikado de la sistemo pri la produkta respondeco laŭ la familia kontakto en 1978, la vivnivelo de kamparanoj multe altiĝis. En 1984 la centro de la gravito de reformado kaj pordomalfermo turniĝis al la urboj, kaj la tieaj loĝantoj ekvivis multe pli bone ol antaŭe. En 1991 la familia engela koeficiento de urbanoj reduktiĝis al 60%, kaj la problemo pri manĝaĵoj kaj vestaĵoj estis fundamente solvita.

 

    Post 1992 la ekonomia reformado alportis al urbanoj favoran medion, kaj en 2000 unuapaŝe realiĝis la bonstata socio en la urboj kaj urbetoj de Ĉinio.

 

    En la nova jarcento la centra registaro sinsekve donis novajn politikojn favorajn al kamparanoj, kiaj nuligo de agrikultura imposto, apliko de rekta subvencio al greno k.a., distribua sistemo pluapaŝe reformiĝis, la enspezo de urbanoj rapide kreskis kaj konsuma kvalito amplekse altiĝis. En 2008 la familia engela koeficiento de urbanoj kaj tiu de kamparanoj malleviĝis respektive al 37.9% kaj 43.7%.

 

    La enspezo de urbanoj kaj kamparanoj multiĝas

 

    La raporto de la Ŝtata Statistika Buroo de Ĉinio montras, ke dum la 60 jaroj post la fondiĝo de la nova Ĉino, longtempe rapida disvolviĝo de ekonomio multe altigis enspezon de urbanoj kaj kamparanoj.

 

    La enspezo de urbanoj kaj kamparanoj 20-oble kreskis. En la komencaj jaroj de la nova Ĉinio, la ĉina registaro alprenis serion da rimedoj por kuraci vundojn de militoj kaj plibonigis la popolan vivon. La enspezo de urbanoj kaj kamparanoj kreskis la plej multe en la 30 jaroj post ekpraktiko de la politiko pri reformado kaj pordomalfermo. En 2008 la pokapa disponebla enspezo de ĉinaj loĝantoj 157.6-oble multiĝis kompare kun tiu en 1949, krom altiĝo de la prezoj, la neta kresko estas 18.5-obla.

 

    La enspezo de kamparanoj multiĝis 108-oble. En la periodo de la Unua 5-Jara Plano la pokapa enspezo de kamparanoj kreskis je 10% dank’ al agrara reformado kaj dislvolvo de kooperativo. Post praktikado de reformado en la kamparo, la enspezo de kamparanoj multe altiĝis. La pokapa neta enspezo de kamparanoj en 2008 atingis 4761 juanojn (ĉ. 680 usonaj dolaroj) kaj 107.7-oble multiĝis kompare kun tiu en 1949.

 

    Kun kreskado de enspezo, la deponita mono en banko de la ĉinoj multiĝis de 860 milionoj da juanoj (ĉ. 120 milionoj da usonaj dolaroj) en 1952 al 21788.54 miliardoj da juanoj (ĉ. 3112.7 miliardoj da usonaj dolaroj) en 2008.

 

    Pluriĝas tagon post tago la enspeza kanalo. Antaŭ reformado kaj pordomalfermo, la ĉefa enspezo de kamparanoj venis de la laborpoentoj donitaj de la kolektivo. Nuntempe, la familia administrado estas ĉefa enspezo de kamparanoj kaj salajro -- ilia grava pliigita enspezo. En 2008 la salajro de urbanoj konsistigis 66.2% de ilia totala enspezo kaj malleviĝis je 24% kompare kun tiu en 1949. Kaj la neta gajno el administrado fariĝis grava enspezo de urbanoj. Kreskado de biena enspezo intense kunligiĝis kun akumulado de riĉaĵoj de la urbaj loĝantoj.

 

(el retejo Xinhua)

Redaktoro: Liu Sigong





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688