中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Ĉinio publikigis projekton de "Leĝo kontraǔ Monopolo"
2007-06-13

En la 7-a de junio la konstanta kunveno de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio diskutis kaj principe aprobis la projekton de la "Leĝo kontraǔ Monopolo". Se la projekto estos glate aprobita de la Ĉina Popola Kongreso, la leĝo povos esti publikigita ĉe la fino de 2006. Fakte, antaŭ 20 jaroj la ĉina registaro jam intencis ellabori tiun leĝon.

Malfacila vojo

La "Leĝo kontraǔ Monopolo” havas originalan signifon por protekti ordon de merkata ekonomio kaj bremsi malican ekspasion de entreprenoj, kaj oni nomas ĝin ĉarto de merkata ekonomio. Nun pli ol 80 landoj kaj regionoj en la mondo praktikas leĝon kontraǔ monopolo inkl. de evoluintaj landoj kaj regionoj Eŭropa Unio, Usono kaj Japanio kaj ankaŭ orienteŭropaj landoj en ekonomia ŝanĝiĝo. En 1987 la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio starigis grupon por ellabori leĝon kontraǔ monopolo kaj en la sekvanta jaro publikigis "Projekton de Provizoraj Reguloj kontraŭ Monopolo kaj Maljusta Konkurenco". En 1993 naskiĝis "Leĝo kontraŭ Maljusta Konkurenco", kiu koncernas ĉefe al opono kontraŭ produktaĵoj de plagiatigitaj markoj, kaj ne tuŝas oponon kontraŭ monopolo. En 1994, 1998, 2003 kaj 2005 projekto de leĝo kontraŭ monopolo estis kelkfoje enlistigita en planon de leĝfarado en la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, tamen ĉi-jare ĵus embriiĝis la projekto.

Kial ellaborado de la leĝo estis tiel malfacila en la pasintaj 20 jaroj? En tio kuŝas jenaj 3 kialoj:

1. Influate de longtempa plana ekonomio iuj grandaj entreprenoj, depende de sia administra potenco, monopoligis la merkaton kaj sub la kondiĉo de merkata ekonomio laŭeble defendis sian akiritan profiton kaj malhelpis naskiĝon de la leĝo.

2. Iuj translandaj kompanioj, kiuj eniris en la merkaton de Ĉinio, monopoligis iujn entreprenojn de rapidkonsumaj industrioj, ekz. tiujn de biero kaj trinkaĵoj. Pro grandaj interezoj kaj monopoligo de ĉina merkato, iuj entreprenoj malice aneksis aliajn.

3. Iuj administraj departementoj kun komerca rajto ne volis forlasi siajn monopolajn entreprenojn kaj grandajn interezojn.

Manko de leĝo kontraŭ monopolo en ekonomia kampo jam kaŭzis evidente seriozan malbonan rezulton. Ekz. ekde lastajara somero benzino mankis al iuj provincoj en suda Ĉinio, aŭtoposedantoj ne povis akiri benzinon. Tiu fenomeno serioze malhelpis lokan ekonomion, vivon de la popolo, socian publikan opinion, kaj plue vekis atenton de la tuta lando. Iuj ekonomikistoj konjektis, ke tio estas konduto de grandaj entreprenoj, kiuj monopoligas provizadon de benzino, provante altigon de interezoj.

Nun la "Leĝo kontraŭ Monopolo” restas nur en projekto, sed la socio ĝin atendas kun espero. En junio oficiala vehiklo kaj enketa kompanio kune faris enketon, la rezulto montris, ke 92.7% de la enketitoj esperas baldaǔan trapason de la projekto.

Aktive antaŭenpuŝi

Ĝenerale leĝo kontraŭ monopolo estas direktita al jenaj 3 ĉefaj agadoj: 1: Konvencio pri monopolo. Entreprenoj kunfederiĝis rilate al prezo, kune limigas produktokvanton por levi la prezon de tiuj produktaĵoj. Tio damaĝas interesojn de merkataj ĉeestantoj. 2: Trouzo de la potenco en merkato. Ekz. antaŭ kelkaj jaroj la Mikrosofta Kompanio trudis nedeziratajn produktaĵojn dum vendado de sia softvaro, tio kaŭzis maljustan konkurencon kun aliaj entreprenoj kaj damaĝas elektan rajton de la konsumantoj. 3: Nedeca unuigo de entreprenoj. Se anekso kaŭzas potencan ŝveliĝon de entreprenoj en merkato, oni devas ĝin superregi.

Ĉinio praktikas merkatan ekonomion nelonge kaj nekomplete, administra potenco ankoraŭ ludas gravan rolon. Do leĝo kontraŭ monopolo devas ne nur protekti merkatan konkurencon, sed ankaŭ akordigi rilatajn praktikatajn politikojn de entreprenoj de Ĉinio, favore al kreskado de entreprenoj kaj prospero de ekonomio. Post foja refoja revizio en pli ol unu jaro, reference al internaciaj reguloj la projekto rigole malpermesas monopoligon sen konkurenco tipe kaj ĝenerale konatan en ĉiuj landoj; dume por solvi la problemojn pri nesufiĉa merkata konkurenco en Ĉinio kaj malforta konkurenca povo de entreprenoj, oni klopodas ellabori taŭgajn politikojn kaj laŭ postulado de leĝoj kulturi kapablojn pri sendependeco, memdisciplineco kaj strebemo, por ke ili plibonigu sian teknikon kaj altigu kvaliton de iliaj produktaĵoj.

Nun en Ĉinio monopolan pozicion posedas entreprenoj petrolaj, telekomunikaj, bankaj kaj elektro-energiaj. Ilia pozicio estas donita de la registaro, tio aludas, ke la prezo de petrolo, telekomunikado, financa servo kaj elektro-provizado ne estas decidita de la merkato. Tiuj elspezoj intime rilatas al la vivo de popolanoj. Pro tio la socio esperas, ke leĝo kontraŭ monopolo estos aprobita kiel eble plej baldaŭ kaj ludos sian rolon, por ke malaltiĝu prezo de tiuj produktaĵoj kaj malmultiĝos individua elspezo. Lastatempe ĉiuj grandaj bankoj de Ĉinio unu post aliaj pagigis deponantojn pro ilia transbanka ekzameno de ilia konto. Tio vekis malkontenton de la deponantoj, ke ili opiniis, ke la bankoj damaĝas iliajn interesojn sen sciigo de la krompago.

Iuj lokaj registaroj praktikas protektajn politikojn al siaj lokaj entreprenoj, ekz. iuj administre ordonis, ke instancoj en la sama loko nepre aĉetu varojn produktitajn de la loko, kie ili sidas, aliaj limigas eniron de alilokaj produktaĵoj al la merkato en la loko. Ĉio tio malhelpas disvolviĝon de merkata ekonomio de Ĉinio.

Antaŭ junio cirkulis informo, ke eble estos forstrektitaj klaŭzoj pri administra monopolo el leĝo kontraŭ monopolo. Fakte, la projekto speciale starigis artikolojn pri "elimino kaj limigo de trouzado de administra potenco en konkurenco". La 6-a artikolo de la projekto difinas, ke "trouzi administran potencon, elimini kaj limigi konkurencon ne povas administraj establoj kaj organizoj kun rajto administri publikajn aferojn laŭ la leĝoj". Tio estas speciale atentata de la publiko.

Cao Kangtai, direktoro de la leĝosistema oficejo de la Ŝtata Konsilantaro de Ĉinio, diris, ke konkurenco kun administreca limigo ne estas problemo solvebla de leĝo kontraŭ monopolo, sed tio montras firmecon de Ĉinio en opono kontraŭ konkurenco kun administreca limigo.

Atento al ŝanĝiĝoj

Nun monopolon super ĉina merkato havas ĉefe komun-uzaj entreprenoj kaj translandaj kompanioj en Ĉinio.

Komun-uzaj entreprenoj de Ĉinio okupas ĉefe kampojn de telekomunikado, akvo-provizado, fervojo, publika trafiko, aviado, petrolo kaj gaso. Ili praktikas kunfederaciiĝon de prezo, altan monopolan prezon, trudan vendon de nepetitaj varoj aŭ trudon de neraciaj kondiĉoj. Laŭ la projekto de la leĝo, la monopola modelo de tiuj industrioj kaj entreprenoj sendube ŝanĝiĝos, nun estas diskutinda ĝia procezo.

En Ĉinio translandaj entreprenoj posedas grandan porcion en merkato de operacia sistemo de komputilo, interreta instalaĵo, pneŭo kaj fotografilo. De 1979 ĝis 2005 Ĉinio altiris rektan investon de alilandaj komercistoj entute je 622.4 miliardoj da usonaj dolaroj kaj samtempe importis iliajn administradon kaj teknikon, tio antaŭenpuŝas ekonomian kaj socian disvolviĝon. Sed iuj kontraŭkonkurencaj rimedoj ekz. preza diskriminacio kaj agresivaj politikoj de patento ankoraŭ ekzistas, kaj sekve de ŝanĝiĝo de ekonomia situacio translandaj entreprenoj komencis grandskale aneksi elstarajn kompaniojn de Ĉinio plenajn de latenta forto. "Raporto pri investado de la mondo" farita de la Komerca Disvolva Komisiono de la Unuiĝintaj Nacioj montras, ke en 2001 alilanda investo por anekso konsistigis malpli ol 5% de la tuta rekta investo, sed de januaro ĝis septembro de 2004 la porcio jam atingis 63.6%.

La projekto de la "Leĝo kontraŭ Monopolo" difinas, ke aneksado de entreprenantoj devas esti raportita. La normo estas, ke ĉiuj rilataj entreprenantoj por aneksado en la mondo devis plenumi en la lasta jaro vendo-sumon je 11.8 miliardoj da eŭroj kaj je 0.7867 miliardo da eŭroj en Ĉinio. La normo estis difinita laŭ proponoj prezentitaj de faka diskuta kunveno de alilandaj investaj entreprenoj en aŭgusto de 2005. Tio favoras al preventado kaj bridado de monopoligo de grandaj alilandaj entreprenoj al merkato de Ĉinio kaj defendas la nacian ekonomion.

Ĉina jura specialisto Wang Xiaoye, partopreninta en ellaboro de la "Leĝo kontraŭ Monopolo", diris, ke la leĝo kontraŭas ne al skala ekonomio, sed al kontraŭleĝa monopola agado, kiu absolute limigas kaj damaĝas konkurencon.

Ordinaraj popolanoj pli atentas sian rajton en konsumado kaj esperas, ke la leĝo portos pli da favoraĵoj, por ke ili ĝuu pli da bonkvalitaj publikaj servoj kontraŭ malpli da pago. La intensa alvoko montriĝas en tio, ke en la 24-a de junio la Tutlanda Popola Kongreso de Ĉinio, dum ekzameno al la projekto, refoje aldonis la enhavon pri opono kontraŭ monopolo de administrado, kiu estis forstrektita en la komenco de junio, kaj fine publikiĝis la projekto.

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688