中文    |    English    |    Français    |    Deutsch    |    日本語    |    Русский язык    |    Español    |    عربي    |    한국어    |    BIG5  
Malnova Paĝaro >>
Ĉefpaĝo Esperantujo Socia Vivo Kulturo Ekonomio Olimpikoj kaj Sporto Scienco kaj Eduko Medicino Vojaĝo tra Ĉinio Kalejdoskopo Amikaj Rilatoj Inter Ni
Salutmesaĝo de prezidanto de UEA
2009-10-10

Estimataj gesamideanoj en Ĉinio,

 

    En la nomo de Universala Esperanto-Asocio kaj en mia propra -- kiel multjara kaj admira leganto de “El Popola Ĉinio” kaj de multaj esperantaĵoj aperintaj el la plumoj de ĉinaj aŭtoroj kaj tradukintoj -- mi skribas, okaze de 60-jariĝo festata de la popolo de via granda kaj grava lando, najbara al la mia, por saluti pere de vi vian popolon, kies loko en la monda mozaiko ĉiam estis kaj restos eminenta, kaj por esprimi mian admiron al kaj amikecon kun via popolo, al kiu mi deziras sukceson en ĝiaj diversaj klopodoj. Skribante en la nomo de UEA, mi kompreneble ne povas ne emfazi ankaǔ la gravajn kontribuojn, kiujn faradis kaj faradas al la esperantista movado multaj sindonaj ĉinaj gesamideanoj.

 

    Altestime salutas

 

Probal Dasgupta,

prezidanto, Universala Esperanto-Asocio

 

 

 





(C) China Internet Information Center   (Ĉina Interreta Informa Centro)
E-mail: webmaster@china.org.cn   Tel: 86-10-68326688