Guilin
Tiu urbo estas ege fama pro belaj montetoj, rivero kaj interesa karsta kaverno. Guilin havas 800 mil loĝantojn, kaj ĝi estas ĉefe fremdultrafika celpunkto, ĉar pojare 500 mil turistoj vizitas tion. La montetoj, la branĉoj de la rivero Li-jiang, la malgrandaj lagetoj, la belegaj konstruaĵoj kaj parkoj donas pitoreskan vidaĵon al la vizitantoj.
En la posta tago ni faris ŝipekskurson sur la rivero Li-jiang ĝis la urbo Yangshuo. La ŝipveturado daŭris pli ol kvin horojn, pro tio ni tagmanĝis sur la ŝipo. Dumvoje la vetero ne estis tro bela, tamen la travivaĵo estis neforgesebla, kaj ĉiuj partoprenantoj estis fascinataj. Ambaŭflanke apud la rivero altiĝas plurcentoj da 300-400 metrojn altaj specialaj konusformaj montoj, kion ni nomumis sukerpanaj montoj. Apud nia ŝipo bamboaj boatoj glitis sur la akvo, kaj la fiŝkaptistoj ofertis freŝajn fiŝojn kaj diversajn varojn. Akvofaloj, vojkurboj, kanjonoj, pura akvo, silento, multaj ŝipoj, do neforgeseblaj travivaĵoj. En la urbo Yangshuo multegaj komercistoj, butikistoj kaj ĉefe bildkartvendistoj atendis nin. Post nia alveno komencis pluvegi, kaj dum unu horo ni devis stari en iu vendejo. Yungshuo estas ne tro granda, tamen bela urbo, kie ni promenadis post la pluvo, kaj ni faris multajn fotojn pri la pitoreskaj stratetoj, akvofaloj kaj konstruaĵoj. Poste ni reveturis al Guilin, dumvoje ni ekhaltis ĉe rizotero, kaj ni faris kelkajn fotojn pri la por ni interesa vidindaĵo.
|
La grupo en la parko de Guilin |
Vespere ni promenadis en la centro de Guilin, kaj ni ĝuis la stratajn kantistojn, dancistojn, la lumigitajn stratojn kaj konstruaĵojn — ĉefe la du pagodojn — kaj la 15 minutajn kolorajn akvofalojn, kiuj sur la 10 etaĝa konstruaĵo fluis el la tegmento ĝis la tero kun muziko.
|
En la parko de Okcidenta Lago |
En la sekva tago frumatene mi vidis el la fenestro de mia hotelĉambro, ke multaj ĉinoj faris "tajĝiĉjuan", kio estas speco de ĉina tradicia gimnastiko. Ĝi kreskiĝis en la kvardekaj jaroj de la 17-a jarcento, ĉar ĝiaj movoj estas tre belaj kaj mildaj, eĉ ĝia kuraca efiko kontraŭ kronikaj malsanoj estas rimarkinda. Ĝi trovis grandan ŝaton de la vasta popolamaso, precipe de maljunuloj kaj malfortuloj.
Post la matenmanĝo ni libere promenadis en la urbo, kaj tagmeze ni vizitis la Monton Elefanta Rostro. Tiu natura interesaĵo situas preskaŭ en la centro de la urbo, kaj altiras multajn homojn ĉi tien. Ĝi havas belajn parkojn flegitajn, kaj mem la monto vere aspektas kiel elefanta kapo kun pendiĝanta rostro. Multaj boatoj, kormoranoj, fiŝkaptistoj kaj kompreneble butikistoj troveblas tie. Post la ekskurso ni abunde tagmanĝis kaj trinkis, kaj poste ni dum du horoj fotis, filmis ĉirkaŭ la lago kaj sur la insuloj en la sunbrila vetero. Vespere ni flugis al Hongkong, kie ni loĝis en la hotelo Regal Kowloon.
Hongkong
Hongkong konsistas el granda duoninsulo, multaj insuloj kaj insuletoj. La urbo inter 1843 kaj 1997 apartenis al la brita kolonia imperio, kaj la 1-an de julio 1997 la britoj transdonis ĝin al la Ĉina Popola Respubliko. Sed tamen Hongkong havas eksterordinaran staton, ĉar la homoj, la salajroj, la prezoj, la mono, la vivnivelo, la impostado, la komercado ktp grave diferencas kaj malsimilas de Ĉinio. La urbo havas 7 milionojn da loĝantoj, kaj tie ekzistas la plej granda eksporto de ŝipoj, ludiloj, teksaĵoj kaj elektronikaj varoj, eĉ horloĝoj. Flue kreskas la nombro de la turistoj, kaj oni konstruas novajn ĉielskrapantojn ne nur por la bankoj, hoteloj, entreprenoj, sed por la loĝejoj. Ĉie en la urbo ni vidis 50-etaĝajn loĝdomojn, ĉar la surfaco estas malmulta. Ni aŭdis, ke en la duoninsulo Kowloon oni konstruas la plej altan konstruaĵon de la mondo, kiu havos 108 etaĝojn, kaj en la venonta jaro estos preta. En Hongkong trafikas la unua trolebuso de la mondo, kiu havas 102 jaraĝojn. Ege interesaj estas la etaĝaj tramoj, la longaj kaj larĝaj tuneloj sub la maro, la modernaj pontoj super la maro, la granda trafiko ĉie en la urbo.
En la sekva tago ni iris al Hongkong-insulo, kie unue ni rigardis la Templon Man Mo. Ĉi tie ni vidis la pendigitajn skribajn dezirojn, kaj la diversajn militsciencajn diojn. Poste nia aŭtobuso serpentumis al la 552 metrojn alta Viktoria-pinto. De tie ni rigardis la belegan panoramon de tuta Hongkong. El kelkaj pavilonoj de diversaj lokoj de la pinto ni longtempe admiris la vidaĵon, kaj poste ni veturis al la urbeto Aberdeen, kie estas troveblaj multaj boatoj, ŝipetoj kaj barĝoj, en kiuj 2 mil homoj vivas laŭ nia ĉiĉerono. Tiuj homoj ne emas forlasi tiun vivmanieron, kaj ili ne volas loĝi en la oferitaj loĝdomoj. Multaj akvaj restoracioj — inter ili la plej granda "Jumbo" — atendas la gastojn. Ni ŝipiradis per ŝipeto sur la "akvaj stratoj", kie ni ricevis enrigardon pri la vivo de fiŝkaptistoj.
Post la tagmanĝo ni vizitis la Kowloon Parkon, kie multaj floroj, palmoj, fontanoj, skulptaĵoj kaj fenikopteroj, eĉ aliaj ekzotikaj birdoj troveblas. Ni trapromenadis la Natan avenuon, kaj poste ĉe la marborda promenadejo ni ĝuis la belege lumigitajn konstruaĵojn kun muziko.
En la lasta tago ni ŝipiradis per pramŝipo al la insulo Hongkong, kie ni promenadis inter la ĉielskrapaj kaj aliaj konstruaĵoj, ni ripozis en bela parko, ni trafikis per etaĝaj tramoj, kaj ni tagmanĝis en japana restoracio. Dum la promenado ni aŭdis, ke proksimiĝas al Hongkong forta tajfuno, kaj se ĝi atingas la urbon, tiam ne trafikas la trafikiloj, oni malfermas la lernejojn kaj oficejojn, eĉ ankaŭ la flughavenon. Nia flugilo startis el Hongkong preskaŭ noktmeze, kaj dank' al Dio ni feliĉe povis forflugi el Hongkong, kvankam dum la starto de nia flugilo jam pluvegis kaj forte fulmis.
Post longa tamen ne tro laciga flugo ni alvenis al Parizo, de kie post kelkaj horoj ni flugis al Budapesto.
Kiel mi povas resumi nian vojaĝadon tra Ĉinio? Mi denove povas respondi per ĉina proverbo: "Pli bone unufoje vidi ol multfoje aŭskulti pri ĝi". Do mi rekomendas viziti la lulilon de la civilizacio, la landon kun 5000-jara historio, la plej multnombran landon sur la Terglobo. Mi jam trifoje estis en Ĉinio, kaj mi ankoraŭ esperas, ke tiu ĉi vojaĝado ne estis la lasta por mi en mia vivo.
|