Ŝanhajo
Oni diras, ke Ŝanhajo estas la "landeta urbo". Ŝanhajo havas 18 milionojn da loĝantoj, kaj estas la plej granda ekonomia, financa, komerca kaj navigacia centro de Ĉinio. Ĝi havas 6200 kvadratkilometrojn, 18 distriktojn kaj unu gubernion. La plej alta konstruaĵo troveblas en Pudong-urboparto trans la rivero Huangpu, kies longo estas 420 metroj, kaj havas 88 etaĝojn. Laŭ la statistiko en la urbo funkcias pli ol 11000 entreprenoj, kie preskaŭ 10 milionoj da homoj laboras. En ĝi ekzistas 8 ĉefaj industribranĉoj: maŝinfabrikado, elektronika industrio, metalurgia industrio, petrolrafinado, mezurila industrio, ŝipkonstruado, kemiindustrio kaj tekstila industrio. La centro de la urbo situas de la maro 40 km-jn, kiujn la rivero Huangpu kaj la riverego Yangzi kunligas, kaj la maraj ŝipoj povas trafiki ĝis la centro de Ŝanhajo, pro tio ĝia haveno estas mara haveno. Ŝanhajo ĝis nun estis la plej moderna urbo de Ĉinio, sed en nia tempo jam konstruiĝis al vera metropolo.
Kiam nia grupo alvenis al la kongresejo, okazis malgranda problemo pro la lokigo en la hotelo Er Yi, sed dank' al s-ro Han Zuwu, LKK-sekretario, finfine ĉiuj grupanoj ricevis sian ĉambron.
La 58-a IFEF-Kongreso komenciĝis jam sabate posttagmeze kun la gazetara konferenco, kaj poste kun la kunsido de IFEF-estraro kaj LKK. Tie ni eksciis, ke tri asocioj komune aranĝis la kongreson: Ĉina Esperanto-Ligo, Ŝanhaja Esperanto-Asocio kaj Ĉina Fervojista Esperanto Asocio. 224 kongresanoj el 18 landoj aliĝis al la kongreso, inter ili 115 el Eŭropo, 5 el Japanio, 1 el Vjetnamio kaj 103 el Ĉinio.
|
Li Sen, Romano Bolognesi kaj Han Zuwu |
La Interkona Vespero okazis en tre agrabla etoso, ĉar multaj geamikoj renkontiĝis denove, kaj renovigis amikajn rilatojn, eĉ multajn novajn, ĉefe kun ĉinaj esperantistoj ni konatiĝis tie.
Dimanĉe antaŭ la inaŭguro la estraro de IFEF renkontiĝis kun la membroj de la Honora Komitato, kaj dum duonhoro ni interparolis pri IFEF kaj pri la Esperanto-movado en Ĉinio. Mem la Solena Inaŭguro okazis en bele dekoraciita granda salono de la kongresejo, kie partoprenis preskaŭ 200 kongresanoj. La unuan parton de la inaŭguro gvidis s-ro Yu Tao, vicprezidanto de LKK kaj estrarano de UEA. Unue s-ro Li Sen, prezidanto de LKK kaj la Ĉina Fervojista Esperanto Asocio, bonvenigis la kongreson, kaj poste la prezidanto de IFEF s-ro Romano Bolognesi salutis la ĉeestantojn. Dum lia parolado estis la plej emociiga evento, la transdono de la plej valora distingo "Honora membro de IFEF" al s-ro Li Sen pro lia fortostreĉa, konscia kaj nelacigebla laboro dum pli ol du jardekoj. Li Sen en 1984 fondis la Hohhot-an Fervojan Administracian Esperanto-Asocion. En aŭgusto 1985 fondiĝis la Unuiĝo de Fervojistaj Esperanto-Grupoj sub la gvido de Li Sen, kaj la 13-an de marto 1993 fondiĝis la Ĉina Fervojista Esperanto Asocio ankaŭ sub la gvidado de Li Sen. Intertempe li ricevis multajn gravajn honorigojn de la ĉina ŝtato, de iuj Esperanto-organizaĵoj kaj sciencaj institucioj tre merite, ĉar en 1999 eldoniĝis lia ege impona trilingva fervoja terminaro (ĉina-angla-Esperanto). La ĉeestantoj de la inaŭguro esprimis sian konsenton per tondra aplaŭdo. Ankaŭ ricevis saman distingon mia malnova amiko s-ro Naosuke Nobuki el Japanio. Li laboris en la kadro de Esperanto-movado ekde la fondo de la Japana Fervojista Ligo Esperantista. Partoprenante dum multaj Universalaj Kongresoj li subtenis la gravecon de la lingvo Esperanto en la fervojfaka tereno. Li ankaŭ ricevis grandan aplaŭdon. Fine s-ro Han Zuwu, vicprezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto Asocio, ricevis "Honoran Diplomon" pro lia agema kaj aktiva laboro, kiu estas la ĉefa motoro de la lastatempa organizita laboro. Al ĉiuj distingitoj mi varme gratulas ankaŭ ĉi tie.
|
István Gulyás kun gesinjoroj Li |
Post la ĝojplena evento s-ro Chen Haosu, prezidanto de la Ĉina Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj, kaj prezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo, salutis la kongreson, kaj esprimis sinceran bonvenon al la kongresanoj. Li akcentis, ke la naskiĝo de Esperanto donis al la homaro pli facilan kaj efikan lingvon por interkomunikado. Li finis sian paroladon per tiuj efikaj vortoj, "Hodiaŭ ni kun sufiĉe da kialoj esperas, ke fervojoj kaj Esperanto, la du gravaj homaj komunikiloj firme kunlaboros por feliĉo de la homaro, kaj rikoltos pli grandan sukceson en la nova jarcento de paco kaj evoluo." Dum la inaŭguro salutis la kongreson ankoraŭ la vicprezidanto de la Popola Kongreso de Ŝanhajo, la vicprezidanto de Ĉina Internacia Eldona Grupo, la vicprezidanto de Ŝanhaja Federacio de Soci-sciencaj Rondoj kaj la vicprezidanto de Ŝanhaja Scienc-teknikista Asocio.
Post la salutvortoj la tuta kongresanaro kaj la honoraj gastoj partoprenis komunan fotadon. En la dua parto de la inaŭguro la membroj de la Honora Komitato forlasis la grandan salonon. Unue fervoja koruso kantis du belajn kantojn, poste la reprezentantoj de la landaj asocioj salutis la kongreson, inter ili s-ro Alfonz Moró, kiu transdonis al la kongreso la salutojn de la hungaraj fervojistaj esperantistoj.
|
Heinz Schindler inter ĉinaj belulinoj |
Fine s-ro Romano Bolognesi en sia duaparta festparolo trarigardis la plej gravajn agadojn de la ĉina fervojista Esperanto-movado, kaj pri la paŝoj faritaj de la ĉinaj fevojistoj por sukcese iĝi membro de Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj (FISAIC). Poste li akre prijuĝis la terorismojn, militojn kaj aliajn fifarojn, kaj akcentis la efikon de Esperanto kontraŭ tio. Li emfazis la gravecon de la IFEF-Kongresoj, kaj fine li malfermis la 58-an kongreson de IFEF.
Post la inaŭguro nia grupo veturis al la urbo Suzhou, kiun oni nomas "Orienta Venecio". La urbo kaj la ĉirkaŭaĵo havas 6 milionojn da loĝantoj. Ni vidis la vere belan urbocentron, ne tro altajn domojn eĉ tri altajn pagodojn, el kiuj unu ne estas vertikala, sed kliniĝanta kiel la Pisa-turo en Italio. La plej interesa parto de la ekskurso estis la vizito de Liuyuan-ĝardeno, kiu ricevis centran protekton flanke de la ŝtato. La ĝardeno estas vera vidindaĵo, kie multaj florantaj arbetoj kaj floroj, intimaj dometoj kaj pavilonoj, interesaj rokoj, lagetoj kaj fontanoj videblas. Post la ĝardeno ni vizitis silko-fabrikon, kie ni rigardis ekde la papilio ĝis la silko la vojon de la silko-fadeno.
Vespere okazis en la kongresejo la Nacia Vespero, kie la ensemblo de Jiangsua Esperanto-Asocio ravis nin per bela prezentado. La ora soprano per la kanto "Qinghai-Tibeta Altebenaĵo" vekis ondojn de tondraj aplaŭdoj. La tradicia loka opero de Anhui-provinco konigis la kongresanojn kun la antikva ĉina kulturo. La mongolaj dancistinoj per siaj bravaj movoj amuzis la ĉeestantojn. Ni vidis ankoraŭ prezentadon de belaj kostumoj el silkoj, brokatoj kaj satenoj. Fine sursceniĝis ĉiuj rolantoj kaj kelkaj estraranoj de IFEF kaj LKK, kaj komune aplaŭdis la spektaklon.
Lunde antaŭtagmeze okazis la Nepublika Komitatkunsido. Estis ĝojplena fakto por ni ĉiuj, ke la kunsido havis kvorumon, ĉar 14 voĉdonrajtaj komitatanoj el 12 landoj, eĉ ankaŭ 4 observantoj ĉeestis. La Komitato pritraktis la tagordpunktojn, inter ili la "rumanan konflikton", la venontajn kongresojn, la interrilatojn kun UEA kaj FISAIC. La ĉefkomitatano kaj la anstataŭanto denove entreprenis daŭrigi tiun taskon.
Posttagmeze ni faris duontagan ekskurson. Unue ni vizitis Yuyuan-ĝardenon, kaj la Templon de Urba Dio, kiuj situas en la centro de la malnova urboparto. La ĝardeno estis konstruita antaŭ 430 jaroj kiel privata ĝardeno de mandareno. En la ĝardeno estas silento kaj trankvilo. La konstruaĵoj, lagetoj kaj mallarĝaj kanaloj, la arboj kaj koloraj arbustoj, floroj, pontetoj, fontanoj ravis nin, kaj donis al la ĉeestantoj multajn fototemojn kaj veran mezepokan etoson. La Templo de Urba Dio estis konstruita antaŭ 800 jaroj. La Dio estas multe kultata de budhistoj. Ĉiutage miloj da homoj vizitas la templon kaj butikumas en proksimaj vendejoj. La Templo de Jada Budho famiĝas pro siaj du jadaj Budhoj: kuŝanta kaj sidanta. La bonzo Huigen kunportis la du Budhojn el Burmo en la jaro 1869, kaj donacis tion al la urbo. Ambaŭ statuojn oni skulptis el unupeca jado-ŝtono. Tio estis vere unika por ni. Poste la aŭtobusoj kunportis nin al la riverbordo Bund, kie ni promenadis dum duonhoro, kaj rigardis la altajn kaj interesajn konstruaĵojn, la neimageblajn trafikojn sur la stratoj eĉ sur la rivero. Ni komune vizitis perlovendejon, kie oni prezentis al ni la prilaboradon de la perloj kaj ĝiajn produktaĵojn.
Marde antaŭtagmeze okazis la Publika Plenkunsido, kie laŭ la oficiala tagordo laboris la Komitato. Multaj kongresanoj interesiĝis pri la kunsido. Unue la ĉeestantoj primemoris al laŭnome indikitaj mortintoj, inter ili György Ferenc kaj Lajos Csonka. La Komitato unuanime aprobis la raportojn de la sekretario, redaktoro kaj kasisto, same la protokolon de la 57-a IFK. La Komitato unuanime reelektis la ĉefkomitatanon s-ron Jindrich Tomiŝek, kaj la anstataŭanton s-inon Rodica Todor. Flanke de la Faka Komisiono raportis la gvidanto kaj la sekretario de la Terminara Sekcio. Post la raportoj de la komisiitoj mi prezentis la resumon pri la jarraportoj de la landaj asocioj, kiu montras ne tro rozkoloran estonton por la fervojista Esperanto-movado. La Komitato aprobis la inviton de la francaj fervojistaj esperantistoj al la ĉefurbo Parizo por kongresi en 2007 inter la 12-a kaj 18-a de majo, respektive al la postkongreso de la 19-a ĝis la 21-a en la urbo Liono. Malgraŭ la foresto de la poloj, la Komitato pridiskutis la pasintjaran inviton por kongresi en 2008 en Pollando, kaj provizore akceptis tion.
Posttagmeze la 59-a IFK prezentis sin. LKK-prezidantino s-ino Sylviane Lafargue varme invitis kongresi al Parizo en la venonta jaro. Ŝi prezentis kaj dividis koloran kaj bone redaktitan invitkajeron kaj aliĝilojn. Jam la invitilo estas alloga, kaj la programo kaj mem la ĉefurbo promesas oferton de riĉa kaj abunda kongressemajno.
Poste sekvis Estrarkunsido, kie la estraranoj kaj la ĉefkomitatano pritraktis la ferman ceremonion de tiu ĉi kongreso, la rumanan aferon, la venontan estrarelekton kaj la aŭtunan estrarkunsidon.
Por ĉiuj kongresanoj estis surprizo, kiam LKK anoncis la senpagan vesperan rondveturadon per specialaj aŭtobusoj en la lumigita urbo, ĉefe ĉe la ambaŭflankaj riverbordoj. Por ni estis eksterordinara travivaĵo tiu ekskurseto, kaj mi tiris la konkludon, ke Ŝanhajo estas vera metropolo.
Merkrede okazis la tuttaga ekskurso al la urbo Hangzhou kaj la ĉirkaŭaĵo, kiu situas de Ŝanhajo preskaŭ 200 km. Hangzhou kun historio de dumil jaroj nun estas la ĉefurbo de la provinco Zhejiang. Ni ne haltis en la urbo, sed rekte veturis al la Okcidenta Lago, kiu situas apud la urbo, kaj estas ĉirkaŭata triflanke de montetoj ombrataj de la densa arbaro. Meze de la lago estas belege flegataj parkoj, elegantaj ŝtonpontoj, ĉarmaj pavilonoj, pagodoj, temploj kaj aliaj konstruaĵoj. La partoprenantoj promenadis en la parkoj, multajn fotis kaj filmis, ĉar la Okcidenta Lago estas unu el la plej interesa vidindaĵo en Ĉinio. Ni faris rondveturadon per ŝipo, kaj poste sekvis multspeca kaj abunda tagmanĝo en eleganta hotela restoracio. La ekskurso daŭris per vizito de teo-plantejo, kaj prezentado pri la speciala verda teo, kion ni gustumis. Poste ni rigardis interesan teo-muzeon kaj ties belegan parkon. La komuna vespermanĝo okazis jam en Ŝanhajo. Do belega tago estis!
Ĵaŭde matene komencis la ĉefprelego fare de s-ro Han Zuwu. La kunvenon ĉeestis 36 eŭropaj fervojistoj kaj 20 ĉinaj samideanoj, inter kiuj estis raportistoj de la Ĉina Radio Internacia kaj redakcio El Popola Ĉinio. La titolo de la fakprelego estis: Ĉina fervojo sur la mondfirsto. La preleganto detale parolis pri la konstruado de la Qinghai-Tibeta Fervojo. Li analizis la malfacilaĵojn dum la konstruado, nome de la multjara frosta tero, la manko de oksigeno kaj la fiziologia malforteco sur la altebenaĵo. Pro tio la konstruo havis grandan teknikan problemon kaj penegan laboron. La fervojo estas 1956 km longa, kaj el tiu longo 960 km kondukas 4000 metrojn super marnivelo. La plej alta loko estas 5072 metroj, la tundra zono longas 550 km. Estis konstruita tri plej alte situantaj tuneloj, inter ili Fenghuoshan-tunelo situas sur alteco de 4905 metroj. La plej longa ponto havas 11703 metrojn sur la tundro, kaj la plej alta stacidomo troveblas 5068 metrojn super marnivelo. La fervojo ekfunkcios ekde la 1-a de julio 2006.
Entute ok prelegetoj okazis en la kadro de la "Faka Tago", inter ili 5 fakprelegetojn preparis ĉinaj fervojistoj:
1. Ĉina fervojo hodiaŭ kaj morgaŭ. Prelegis s-ro Liu Caisheng. Li parolis pri la reformo de la fervojo, pri la transporta kapablo de fervoja reto kaj pri la fervojaj planoj. Laŭ tio ĝis la jaro 2020 la longo de la ĉina fervojo atingos 100 mil km, la proporcio de dutraka kaj elektrizita fervojlinio atingos 50%, kaj la ĉefaj teknikaj ekipaĵoj proksimiĝos al la monda altgrada nivelo.
2. La Azi-eŭropa kontinenta ponto. Prelegis s-ro Chen Deen. La Azi-eŭropa fervoja ponto fariĝis kiel normala kanalo por realigi la fervojtransporton de pasaĝeroj kaj varoj, disvastigi la ekonomian kunlaboron kaj interkomunikadon. La ponto ludas aktivan rolon en la internacia kunlaboro inter Azio kaj Eŭropo.
3. La magnetvojo en Ŝanhajo. Prelegis s-ro Shi Xueqin. La unua magnetvojo en la mondo funkcias en Ŝanhajo (En Germanio ankaŭ ekzistas magnetvojo, sed nur en eksperimenta stato). La longo de la linio estas preskaŭ 30 km, la projekta rapideco atingis 505 km/h, la vetura rapido 430 km/h. La veturdaŭro de la Pudong Internacia Flughaveno ĝis la fina stacio Longyanglu bezonas 7 minutojn. La totala investo estis 9 miliardoj da juanoj. Tiun magnetŝveban fervojon ni vizitis dum la duontaga ekskurso, kaj ni povis sperti la timigan rapidecon.
4. Nuna situacio kaj perspektivo de ĉina elektrizita fervojo. Prelegis s-ro Zhu Mingyi. Ekde 1961 funkcias la unua ĉina elektrizita fervojo, kaj de tiam rapide disvolviĝas tio. Speciale dum la "Deka Kvinjara Plano" pli ol 8000 km da elektrizita fervojo estis konstruita. La totala longo de la elektrizita fervojo estos 26000 km ĝis la jaro 2010, inter ili estos kvar frekventataj ĉefaj longdistancaj fervojlinioj.
5. Muzeoj pri ĉinaj vaporlokomotivoj. Prelegis s-ro Song Jingquan. En la urboj Pekino, Shenyang, Datong, Ŝanhajo kaj Hongkong troviĝas muzeoj pri vaporaj lokomotivoj, kiuj estas historiaj kaj valoraj, kie multaj diversaj tipoj kaj ĝiaj elementoj estas surmetitaj.
6. Historio pri grandaj rapidoj en Francio. Prelegis s-ro Jean Ripoche el Francio. Rekordoj de fervoja rapido okazis inter 1829 kaj 1990 en Britio, Germanio, Usono, Japanio kaj Francio. En Francio komenciĝis en 1959 la konstruo de TGV. En la unua versio estis konstruita per gasturbinoj, sed sekve de petrola krizo en 1973 oni konstruis elektran version. La pasaĝertrafiko komenciĝis per TGV en 1981 inter Parizo kaj Liono sur nova fervojlinio. La plej granda rapido atingis 515.3 km/h en 1990. La vetura rapideco estas 300 km/h. La preleganto montris 24 bildojn por kolorigi la prelegon.
7. ICE trajno. Prelegis s-ro Bodo Ehrlich el Germanio. La preleganto per filmo kaj aliaj bildoj prezentis la diversajn tipojn de la germanaj motorvagon-kombinaĵoj "ICE".
8. Uzo de SAP ĉe DSB. Prelegis s-ro Jan U. Niemann el Danio. SAP estas maniero regi precipe elspezojn. La preleganto konigis la ĉeestantojn pri la submodelo ABC de SAP.
Posttagmeze okazis la ĉiam atendataj forumoj de Movadaj Aferoj. Nia prezidanto gvidis tion. Multaj alparolantoj menciis diversajn aranĝaĵojn kaj kunvenojn ĉefe en Eŭropo. Aliaj plendis pro la manko de gejunuloj en la fervojista Esperanto-movado. La kunlaborantino de Ĉina Radio Internacia parolis pri multegaj SMS-oj de junaj esperantistoj, pro tio ŝi konkludis, ke multaj junaj esperantistoj ekzistas en Ĉinio eĉ en la mondo, nur ni devus malfermi niajn pordojn antaŭ ili.
Vespere okazis la Bankedo kaj Internacia Balo. Preskaŭ ĉiuj kongresanoj partoprenis dum ambaŭ aranĝaĵoj. Bonega kaj abunda manĝaĵo, varia trinkaĵo kaj agrabla etoso estis dum la bankedo, kiam ĉiuj estraranoj de IFEF ricevis donacon de LKK-prezidanto, ĉefe ĉinan pentraĵon. Post la bankedo per bonega orkestro — kiu multajn eŭropajn kantojn konas kaj ludis — la kongresanoj dancis ĝis la fino de la muziko.
Vendrede matene okazis denove duontaga ekskurso. Unue ni vizitis la Fervojan Muzeon. Tio estis ege interesa, ĉefe la simulita lokomotivo, per kiu ni "veturis" pr. dek minutojn. Multaj, en Eŭropo ne uzataj fervojaj instrumentoj, instalaĵoj kaj aliaj iloj troveblas en la muzeo.
Poste la ekskursantoj vizitis la magnet-ŝveban trajnon. Unue ni iris al la finstacio, kie ni ricevis detalan informon kaj klarigon pri la funkciado de la magnetŝveba trajno. Kun granda ekscito ni atendis la vojaĝon per tiu trajno. Ni veturis ĝis la Internacia Flughaveno, la rapideco estis 431 km/h. La vojo longas 30 km, kaj la veturado bezonas nur 7 minutojn. Estis spirithaltiga travivaĵo, eĉ iomete timiga. En la flughavena stacidomo atendis nin la direktoro de la magnetŝveba trajno, kiu parolis pri la trajno, pri ekonomio kaj pri la estonto de la trajno. Poste ni denove revojaĝis per tiu trajno al la alia finstacio.
Posttagmeze okazis la Solena Fermo de la kongreso. S-ro Han Zuwu salutis la ĉeestantojn. Poste nia prezidanto taksis la rezultojn de la kongreso kaj konstatis, ke ĉi tiu kongreso sukcesis bone, estis rezultohava kaj neforgesebla. Li akcentis, ke dum la kongressemajno aperis kvin numeroj de la Kongresa Bulteno, kiuj helpos al ni konservi la kongresajn eventojn en memoro. La LKK-prezidanto vokis al la podio la LKK-anojn kaj helpantojn, kaj dankis — kune kun la estraranoj de IFEF — al ili la faritan laboron, la plenumitajn taskojn. La kongresan flagon transprenis de s-ro Li Sen la LKK prezidantino de la 59-a IFEF-Kongreso s-ino Sylviane Lafargue. Do tio estis la fina proceduro de la kongreso en ĉina metropolo Ŝanhajo.
Tuj post la fermo nia grupo flugis al la belega urbo Guilin. Dumvoje post unuhora flugado nia flugilo returniĝis, ĉar pro la granda fulmotondro en Guilin la flughaveno ne povis akcepti nian flugilon. Post duhora atendado en la Ŝanhaja Flughaveno ni denove startis al Guilin, kaj enorde ni alvenis tien. Pro la grava malfruiĝo ni iris rekte al la hotelo Plaza.
(daŭrigota)
|