Islamanoj en Niujie

Fotoj de DU DIANWEN

Niujie kun totala areo de 1.39 kvadrataj kilometroj estas fama kvartalo de huj-oj en Pekino. Tie vivas pli ol 10 000 huj-oj. Antikva moskeo staras en la kvartalo kun tradicia islama kulturo.

La historio de Niujie komencigxis en la 10-a jc., kaj en la 13-a jc. Niujie jam havis dekon da miloj da huj-oj. En la historio la tieaj huj-oj plejparte estis malricxaj. Pro malstabileco de la socia vivo la tiea ekonomio disvolvigxis malrapide. La grandeco, domarangxo kaj arkitekturaj trajtoj de la nuna Niujie fundamente estas tiuj de la lasta periodo de Qing-dinastio (1644-1911). Kaj la logxantoj plejparte estas indegxenaj.

La fama Moskeo de Niujie estas ne nur grava pregxejo, sed ankaux ejo, kie aktivadas imamoj, predikantaj Koranon. Gxi estas ankaux lulilo de imamoj. En la historio en Niujie aperis multaj famaj imamoj.

La tieaj huj-oj plejparte estas lertaj en komerco. Tie trovigxas butiko de mocxio kaj tiuj de bovajxo kaj sxafajxo. Tie iuj kolektas kaj vendas jadajxojn, porcelanajxojn kaj antikvajxojn. Iliaj vendejoj trovigxas ne nur en Niujie, sed ankaux en aliaj kvartaloj de Pekino.