Vivo en malliberejo

Fotoj de ZOU YI

Oni facile imagas al si, ke malliberejo estas loko, kie tintas man- kaj pied-katenoj de la malliberuloj dolorplenaj. Fine de la pasinta jaro mi vizitis 6 malliberejojn en Shandong-provinco kaj rimarkis, ke tie la vivo estas bone organizita kaj severe disciplinita.

Samkiel malliberejoj en aliaj landoj, la cxinaj punas krimulojn, tamen ilia cxefa tasko estas transformi ilin. Laux la klasifiko kaj graveco de krimoj, puntemplimo kaj pento de la malliberuloj oni faras diferencajn kontrolojn. Krome oni ankaux donas al la malliberuloj sistemajn kaj oficialajn lekciojn pri legxo, moralo, kulturo kaj tekniko kaj kuragxigas ilin diligente studi en la televida kaj koresponda lernejoj. En la malliberejoj oni funkciigas diversajn teknikajn kursojn, por ke la malliberuloj estu transformitaj psike kaj facile trovu okupon post sia elkarcerigxo.

En la malliberejoj la malliberuloj devas fari fizikan laboron, se ilia sanstato permesas, kaj pro tio ili ricevas certan rekompencon. La malliberulojn povas viziti iliaj familianoj en difinita tempo. Krom fizika laboro kaj lernado la malliberuloj havas ankaux kulturajn aktivadojn.