Cxinio reakiris 3?00
historiajn restajxojn

de YI YUN

Antaux tri jaroj la brita polico retenis nombron da historiaj restajxoj. Ekspertizo de cxinaj fakuloj konstatis, ke 3?00 el ili apartenas al Cxinio. Sekve la cxinaj instancoj postulis redonon, kaj de tio estigxis intensa klopodado pro la kulturaj restajxoj.

POSTTAGMEZE de la l3-a de marto l998 cxina kargosxipo ekveturis de la Londona Haveno de Britio, kunportante 3?00 valoregajn historiajn restajxojn. Fine tiom da valoregaj historiaj restajxoj de Cxinio, kontrabanditaj en Brition kaj tenataj tri jarojn en la konservejo de la Auxkciejo Cristi, revenis al Cxinio.

En l994 kaj en la komenco de l995 la kultura konsilio de la cxina ambasadorejo en Britio kaj la brita polico samtempe ricevis plurajn anonimajn leterojn, kiuj denuncis la suspektindajn kontrabandintojn de cxinaj historiaj restajxoj, la kanalojn de la kontrabando, la nombron kaj negocadon. En marto l995, laux la denunco la brita polico retenis en du havenoj du grandajn partojn da historiaj restajxoj, sume 6?00 pecojn. Sed la brita polico ne havis suficxan ateston por konstati, ke tiuj historiaj restajxoj estis kontrabanditaj el Cxinio, sekve gxi ne povis verdikti, kaj devis redoni la retenatajn objektojn al la suspektatoj. Jen la brita polico konsilis, ke cxinaj fakuloj faru ekspertizon pri tiuj historiaj restajxoj.

Post esplorado de 4 tagoj oni konstatis, ke plejparto de la kontrabandajxoj estas cxinaj objektoj, kaj la aliaj estas kopioj, malnovaj metiartajxoj kaj alilandaj historiaj restajxoj. Granda parto de tiuj cxinaj historiaj restajxoj estis elfositaj kaj kontrabanditaj en la lastaj jaroj kaj parto de la antikvajxoj de Ming- kaj Qing-dinastioj (1368-1911) estis sxtelitaj en cxinaj temploj. Multaj el la sxtelitaj objektoj estas tre valoraj por arkeologia studo kaj scienca esplorado, ekzemple sxtonaj trancxiloj de neolitiko, fajencajxoj, bronzajxoj de la periodo de Militantaj Regnoj (475-221 a.K.), epitafoj de Tang-dinastio (618-907) kaj fosilioj de dinosauxraj ovoj. Krome, oni trovis ankaux atestojn pri la deveno de la kontrabandajxoj: en la epitafoj oni rimarkis loknomojn de Cxinio, la pakumoj kaj kestoj estas cxinaj produktajxoj, parto de la pakumoj estas cxinaj provincaj jxurnaloj, parto de la fajencajxoj surhavas argilon de la tombo, la lakitaj lignajxoj estas saturitaj de akvo kiel ankoraux en la tombo kaj ne estas traktitaj per senakvigo.

Post ekspertizado la cxinaj instancoj konstatis, ke tiuj historiaj restajxoj estas posedajxoj de Cxinio, kaj postulis, ke ili estu redonitaj al Cxinio.

Samtempe ankaux la brita polico multe laboris por helpi la kazon donante multajn gravajn atestojn: fotoj de suspektatoj cxe malkasxigxo, notoj pri la vojagxoj de la cxefaj suspektatoj inter Britio, Hongkong kaj la cxina cxeftero, registro pri importo de antikvajxoj en Hongkong, gxirkonto por la negoco de la antikvajxoj, dokumento pri la ekspertizo de la cxinaj fakuloj por la historiaj restajxoj kaj dokumento pri ekspliko de cxinaj justicaj specialistoj pri la cxina legxo de historiaj restajxoj, kaj raporto pri la enketado al la prisxtelitaj lokoj.

Sed la kazo alfrontis grandan komplikajxon. Respektive en l970 kaj l995 Cxinio aligxis al la "Konvencio pri Kulturaj Heredajxoj" de Unesko kaj la "Konvencio pri Malpermeso kaj Prevento de Kontrauxlegxa Importado kaj Eksportado de Kulturaj Posedajxoj kaj Kontrauxlegxa Transdono de Ilia Proprieto", aprobita en la Roma Diplomatia Konferenco. Tiuj konvencioj postulas, ke cxiu ajn membro-lando de la konvencioj devas senrekompence redoni la historiajn restajxojn al la landoj gxuantaj la proprieton. Sed Britio ne aligxis al tiuj du konvencioj. Krome, nur la brita civila tribunalo rajtas jugxi pri la proprieto de historiaj restajxoj. La situacio malfavoris al la cxinaj instancoj.

Dume unu el la suspektatoj skribis al la cxina ambasadorejo en Britio, pretendante, ke la retenataj historiaj restajxoj estis legxe importitaj kaj acxetitaj en Britio. Li komplete malkonfesis sian krimon, minacis per akuzo kontraux la cxinaj instancoj kaj postulis reprenon de la historiaj restajxoj kaj kompenson pro la retenado.

Cxar la antikvajxoj estis trovitaj cxe la suspektatoj, oni devis unue konsenti la supozon, ke la antikvajxoj apartenas al ili, dum la cxinaj instancoj bezonis multajn penojn por pruvi, ke tiuj antikvajxoj ne apartenas al ili. Por tio la cxina flanko multe klopodis. Sed tiam okazis io abrupta: du cxefaj suspektatoj proponis intertraktadon por pacigxo, kaj ankaux la brita tribunalo inklinis al eksterjugxeja pacigxo.

Je la 10-a antauxtagmeze de la 22-a de januaro l998 intertraktado havis lokon en la konservejo de la Auxkciejo Cristi. Rivalis cxinaj fakuloj, famaj britaj arkeologoj invititaj de la cxinaj instancoj, britaj policanoj kaj procxinaj advokatoj en unu flanko kaj la du suspektatoj kaj iliaj advokatoj en la alia flanko. La cxinaj fakuloj la unuaj elmetis siajn starpunkton, sintenon kaj fidon pri sia nedubebla venko en la proceso, cxar la cxinaj instancoj posedas suficxajn atestojn por pruvi, ke tiuj historiaj objektoj estis sxtelitaj en Cxinio kaj kontrabanditaj el gxi. Kaj la suspektatoj konfesis, ke ili ne havas monon nek tempon por dauxrigi la proceson, sed samtempe ili artifikis dirante, ke la cxinaj instancoj elektu parton de la valoraj antikvajxoj kiel ilian donacon por Cxinio, sed restigu al ili la ceteran grandan parton. La cxinaj fakuloj tuj refutis insistante, ke Cxinio rajtas posedi cxiujn retenatajn antikvajxojn, kaj ke tiuj objektoj neniom rilatas gravecon aux malgravecon, nek donacadon; escepte de 46 pecoj, kiuj antauxlonge estis ekster Cxinio, kelkaj difektitaj pecoj kaj novaj kopioj, cxiuj historiaj restajxoj devas esti senkondicxe redonitaj al Cxinio, nenia marcxando estas akceptebla.

Fine la longa rivalado kondukis al interkonsento: la suspektatoj agnoskas la proprieton de Cxinio super cxiuj historiaj restajxoj escepte de la alilandaj antikvajxoj, kopioj kaj tiuj pecoj acxetitaj en bazaro, sed retenataj de la polico samtempe kun la aliaj objektoj, entute 400, dum la aliaj 3?00 devas esti redonitaj al Cxinio.

La l0-an de februaro de l998, la interkonsento pri redono de la historiaj restajxoj kaj la dokumentoj de la brita tribunalo kaj polico konfirmantaj la interkonsenton estis subskribitaj. La proceso finigxis per sukceso de la cxinaj instancoj.