LONGJING-TEO

Hangzhou estas fama turisma urbo de Cxinio. Estas fama ankaux gxia Longjing-teo produktita en Longjing-vilagxo cxe la Okcidenta Lago. Jam en "Libro pri Teo" verkita en Tang-dinastio (618-907) legigxas notoj pri Longjing-teo. Oni diras, ke imperiestro Qianlong (1711-1799) de Qing-dinastio faris tie inspektadon. Li trinkis Longjing-teon kaj multe admiris gxin. Li titolis 18 tearbojn tie kreskantajn imperiestraj tearboj. Printempe, kiam la tearboj prosperas, la tieaj tegxardenoj sur montodeklivoj estas ofte vualitaj de nuboj kaj nebuloj, kio estas tre utila al la tearboj. Krome, pro la zorgema kultivado, modera klimato kaj abunda pluvo, la tie produktita teo estas superba.

Longjing-teo el fresxaj sxosoj kaj folioj estas plej bona, se ili estas plukitaj je 3 tagoj antaux la sunperiodo Brilo kaj Klaro (la 4-a aux 5-a de aprilo). Tia seka teo estas trezora kaj cxiu kilogramo da gxi konsistas el 60?00-80?00 junaj sxosoj. Se la teo estas plukita inter la 5-a kaj 20-a de aprilo, sur la tigo estas malgranda folio simila al flago. Ankaux tia teo estas bonkvalita.

La superan Longjing-teon oni bakas per elstara teknologio. Gxenerale, oni sternas la plukitajn fresxajn tefoliojn en domo por 7-8 horoj kaj poste metas ilin en glatan poton. Oni traktas la tefoliojn por fari ilin verdaj, bonodoraj, bongustaj kaj belformaj. Unu spertulo en la tuta tago povas prilabori nur unu kilogramon da tia teo.

ANTIKVA FLORO

En 1990 cxina paleontologo prof. Kong Ge kaj la de li gvidata grupo trovis en Heilongjiang-provinco, Cxinio, angiosperman fosilion, la plej antikvan en la mondo. La floro estas maskla kun infloresko kaj poleno. Cxiu polenero dikas 15-20 mikronojn kaj cxiu infloresko longas 1.4 cm kaj largxas 0.4 cm. Sciencistoj konstatis, ke la floro vivis antaux 130 milionoj da jaroj. Oni trovis entute 80 similajn fosiliojn.

Preskaux en la sama tempo usonanoj trovis en Izraelio poleneran fosilion (sed ne la infloreskan), tre similan al tiu malkovrita de cxinaj sciencistoj. Ankaux gxi ekzistis jam 130 milionojn da jaroj. Estas bedauxrinde, ke la fosilio ne estas sur floro.

Trovinte la angiospermon, prof. Kong kaj lia grupo etendis sian esploradon al pli okcidenta loko de Liaoning-provinco. En iu auxtuna vespero de 1996, kiel kutime, prof. Kong observis la nove trovitajn fosiliojn per mikroskopo. Sub la mikroskopo aperis fruktobrancxo simila al tiu de la nuna magnolio kaj portanta dekojn da spirale kreskantaj fruktoj cxiu kun 2-4 semoj. Sub la brancxoj estas malklare vidataj du pecoj, kies konsisto similas al tiu de folio.

Post du-jara esplorado oni venis al la konkludo, ke tio estas angiosperma fosilio de 145 milionoj da jaroj. La 27-an de novembro 1998 la grupo publikigis en la usona revuo "Sciencoj" la rezulton de sia esplorado kaj donis al tiu floro la nomon "nova specio de nova genro de antikva frukto Liaoning".

DIABLA URBO

En la nordokcidento de Xinjiang, Cxinio, estas urbeto Wurhe. Proksime de gxi staras montoj altaj kaj malaltaj, krutaj kaj malkrutaj. Rigardate de malproksime, ili similas al impona kastelo.

Sed rigardate de proksime iuj similas al nobelaj domoj, aliaj al drinkejoj, triaj al kabanoj kaj kvaraj al viglaj bestoj, starantaj sur stratoj kaj placoj kiel skulptajxoj.

Jen la diabla urbo. Cxiufoje, kiam levigxas vento, gxia bruado similas al terura blekado de miloj da sovagxaj bestoj, kvazaux sennombraj diabloj rajdus tien sur nigraj nuboj por kunveno.

La diabla urbo estas formita de venta erozio.

Fakuloj diris, ke antaux 200 milionoj da jaroj tie estis vasta maro kun tavoloj da sedimentaj rokoj sur la marfundo, kie sxlimo kaj erco kusxas unu sur la alia. Poste pro levigxo de la terkrusto, la maro sxangxigxis en teron kaj la sedimentaj rokoj malkovrigxis. Cxar la rokoj estis malmolaj, ilia supro facile ebenigxis pro venta erozio, kaj sxlima tavolo estis facile eroziita. Jen kial tie aperis multe da strangaj ''konstruajxoj" kun ebena supro, kiuj konsistigas la "kastelon".

Vento faris la kastelon, dum gxi mem devas zigzage iri inter la "konstruajxoj", sekve de tio gxi ne simple blovas, sed tre terure blekas.

BIBLIO EN CxINIO

En 1937 la Cxina Asocio de Biblio unuafoje eldonis Biblion en Cxinio. De 1937 gxis 1955 Cxinio distribuis entute 1.7 milionojn da ekzempleroj de tiu libro. La Biblio eldonita post 1955 plejparte estis bindita kun leda kovrilo.

Post la 10-jara kaoso (1966-1976) en la kristanismaj pregxejoj de Cxinio reaperis la paca etoso. Nun la cxinaj kristanoj havas entute 12?00 pregxejojn. En 1980 Cxinio denove eldonis Biblion kaj de tiam gxis hodiaux oni presis entute 15 milionojn da ekzempleroj de Biblio. La nove presitaj libroj havas du eldonojn, t.e. tiun kun malnovaj cxinaj ideogramoj kaj tiun kun simpligitaj ideogramoj, kaj krome, estas ankaux Biblio en la korea, mjauxa, lisu-a, ji-a, gxingpo-a, va-a kaj lahu-a lingvoj, tiu kun grandaj ideogramoj tauxgaj por maljunuloj kaj tiu posxe portebla. Oni eldonis ankaux brajlan eldonon.

La kompanio, kiu presis grandan kvanton da bonkvalitaj libroj de Biblio, gxuas grandan reputacion en- kaj eksterlande. Gxin vizitis multaj eksterlandaj kristanoj, inter kiuj ne mankis kristanoj internacie famaj.