"Amo en la tempo de reto"

Aperos la unua cxina filmo pri reto, kies titolo estas "Amo en la tempo de reto". Tio sxajne informas, ke Cxinio, kvankam ne tre forta en ekonomio, tamen eniras en la tempon de reto. Se amo, plej atentata de la junuloj, ligigxas kun reto, cxu interreto jam eniris diversajn flankojn de ilia vivo? La artikolo "Cxinoj kaj interreto" aperinta en la 6-a numero de 1998 donis al vi gxeneralan aspekton. Cxi-foje ni venu al junaj cxinaj ret-amantoj, kaj rigardu ilian vivon en la tempo de reto kaj ilian amon al la interreto.

Yu Tao

FONO DE LA AMO

Mi imagis la enhavon de la filmo laux gxia titolo. Sed mi eraris: la filmo diras, ke en la interreto ne estas amo. Fakte, en la filmo interreto estas nur simbolo de tempo ?en la 90-aj jaroj, televokilo, portebla telefono, komputilo kaj interreto eniras en la vivon de cxinaj junuloj. Tiuj modernajxoj igxis fono de la kariero, vivo kaj amo de la junuloj. La filmo "Amo en la tempo de reto" celas ne diskonigi sciojn pri la reto, sed prezenti amon en la informa epoko.

Kian rolon ludas la interreto en la vivo de cxinaj junuloj? Cxu gravan? Tamen sen gxi ili vivus ankaux tre gustoplene. Cxar en Cxinio la interreto ne havas tiel multe da servoj kiel en Usono. Cxu malgravan? Se oni ne konas interreton nek uzas gxin, li ne povas esti rigardata kiel moderna junulo. Fakte, interreto estas parto de la modo. Gxi formas modelon de cxina junulo intelekta, prudenta kaj esperplena. La titolo de la filmo havas ankaux komercan valoron, kiu allogas rigardantojn en la kina merkato. Eble kiam la filmo surmerkatigxos, la junuloj demandos unu alian: "Cxu vi rigardis la filmon pri reto?"

MODO DE LA VIVO

En Pekino estas interretaj kafejoj. Paginte tie sumon da mono oni rajtas sendi kaj ricevi elektronikajn posxtajxojn, legi retpagxojn kaj preni dokumentojn. Al tiaj retkafejoj venas cxefe junuloj.

La unuaj retkafejoj en Cxinio aperis en 1997. Nun en grandaj urboj, kiaj Pekino, Sxanhajo, Kantono kaj Shenzhen, trovigxas tiaj kafejoj. Por studentoj kaj junaj urbanoj sperti "ciferan vivon" en la retkafejoj estas modo.

En retkafejo proksime de la Pekina Universitato, studentoj dezirantaj studi en aliaj landoj kontaktigxas kun ties universitatoj per retposxto, kiu malmulte kostas kaj tre rapidas. Tiuj, kiuj verkas disertaciojn, per la reto sercxas materialojn kaj kopias dokumentojn, gxuante la sciencajn kaj kulturajn fruktojn de la tuta mondo. Apud la sxtata biblioteko de Cxinio en Pekino, staras alta reklama tabulo de iu retkafejo. La reklamo diras al la pasantoj, ke kafo bone gustas kaj la interreto interligas la kafejon kun la tuta mondo.

En Euxropo, retkafejo estas etendigxo de salona kulturo, kaj tie oni disvastigas interreton. En Cxinio oni praktike utiligas gxin: kontaktigxi kun la ekstera mondo, preni dokumentojn kaj tralegi retpagxojn. Cxu por studado cxu por amuzigxo, cxinoj postulas utilecon de la reto. La posedantoj de retkafejoj celas profiti. Por la junuloj, kiuj ne havas komputilon, retkafejo estas tre utila. Gxi estas loko de renkontigxo de ret-amantoj, ekz. en Sxanhajo la ret-kafejoj estis plenplenaj en festaj tagoj. La junuloj ludas kaj konkursas en la reto kaj intersxangxas spertojn pri reta agado. Tiel retkafejo pli proksimigxas al salono aux kafejo je gxiaj tradiciaj sencoj.

FIKCIO DE LA SOCIO

Qinghua-universitato estas unu el la pintaj cxinaj politeknikoj. Gxi la unua en Cxinio renkontas la novan teknikon, do estas facile kompreneble, ke studentoj de gxia fakultato de komputilo-tekniko spontanee starigis reton en sia logxdomo.

Gxenerale la cxinaj studentoj logxas kune en la universitata tereno. Parton de libera tempo ili pasigas en la logxdomo. La "9#reto" estas kreita gxuste de studentoj, kiuj logxas en la domo "9#" de Qinghua-universitato. Komence ili utiligis gxin nur por dokumentoj. Poste interligigxis pli ol cent dormocxambroj en la domo. La "9#reto" igxis fikcio de la socio. Gxi estas centro de informoj. Foje iu demandis en la reto pri horaro de trajno. Multaj donis respondon. Iu ecx metis horaron de cxiuj trajnoj en la reton, por ke cxiuj povu gxin konsulti. La "9#reto" estas ankaux forumo, kie multaj diskonigas siajn opiniojn. Iu studento publikigis 8?84 artikolojn en gxia "Bultena Tabulo", tio ja estas kontentiga atingo por juna studento. Iuj diris: "Sen 9#reto la vivo estos neimageble seka."

"Vi povas ludi tri rolojn en la reto," diris iu "civitano" de 9#reto. "Unue, homo, kiu vi plej deziras esti en la reala vivo; due, homo, kiu kun alia karaktero vi deziras esti; kaj trie, homo, kiu estas mala al vi en la reala vivo." Multaj studentoj en la reto ludas rolon malsaman ol en la reala vivo, kaj la reago de aliaj ret-civitanoj foje influas ilian vivon kaj instigas ilin klopodi al la idealo.

Kio la reto estas? Iuj diras, ke gxi estas posxtoficejo, telefono, telefakso, amaskomunikilo, lernejo aux amuzejo. Aliaj opinias, ke gxi estas libera spaco por realigi la revon, bela songxo por eviti la realan vivon, amuzejo por sin senbridigi kaj ekspresa vojo al sukceso. Sed kio la reto estas kaj kia gxi estos en la estonteco, pri tio neniu povas doni klaran respondon. En tiu senco reto tre similas al amo ?en miloj da jaroj homoj demandas: Kio estas amo? La respondon ni ne havas. Tamen ni konscias, ke ni vivas, amas unu alian en la tempo de reto, tio estas nia felicxo.