Respektataj virinoj

de WANG QINGHUA

HANI-OJ vivas en Ailao-montaro, Yunnan-provinco, sudokcidenta Cxinio. Sur la montoj estas sxtupar-kampoj. Dum tempo de semado nuboj speguligxas en la kampoj, kiuj aspektas tre belaj. Estas admirinda tiu subtropika idilia pejzagxo. Kiu kreis la miraklon?

VIRINOJ LUDAS CxEFAN ROLON

En la pasintaj kelkmil jaroj hani-oj, sin okupantaj pri terkulturado, konstruis sxtupar-kampojn en Ailao-montaro, utiligante la naturajn kondicxojn de geomorfologio, klimato, flauxro, akvo kaj grundo. En la laborado hani-aj virinoj estis nemankigeblaj.

Laux kutimo, hani-oj unue kulturas rizplantidojn kaj poste transplantas ilin en la sxtupar-kampojn. Inter la hani-oj cirkulas popoldiro: "Virinoj ne plugas teron, viroj ne transplantas rizplantidojn." Viroj faras pezajn preparajn laborojn, kiel plugado de tero kaj ordigado de kamp-rando. Tiel oni opinias, ke viroj laboras pli multe kaj grave. Tamen statistiko montras, ke por unu hektaro viro laboras 172.5 horojn kaj virino 195 horojn.

Escepte de plugado, erpado kaj ordigado de kamp-rando, virinoj faras cxiujn kamplaborojn. Ili pagas pli multe da tempo kaj forto por pli strecxa laboro. La rolo de virinoj en laboro sur sxtupar-kampoj estas alte taksata. Pro tio virinoj en Ailao-montaro estas respektataj.

DIVERSAJ ROLOJ EN FAMILIO

Hani-a familio estas de monogamio. Gxenerale kelkaj generacioj kune logxas. Se viroj edzigxas, ili logxas aparte. Tial kunekzistas familioj multgeneracia kaj unugeneracia, kiuj praktikas patriarkan regximon.

Patro respondecas pri organizado de laboro, administrado de financo kaj aliaj gravaj aferoj.

En familio virino unue estas filino kaj poste farigxas edzino, patrino kaj bopatrino. Virinoj ludas malsamajn rolojn kaj estas respektataj same kiel en kamplaboro pro siaj diligenteco kaj kontribuo al la familio.

Hani-aj knabinoj estas amataj de siaj familianoj. Ili faras diversajn hejmlaborojn, kiaj lavo de legemoj, portado de akvo kaj kuirado de rizo, kaj farigxas bonaj helpantoj de sia patrino. Poste ili teksas sxtofon, tajloras vestojn, hakas brullignon kaj prilaboras kampojn. Se en familio estas kelkaj gefiloj, la plej agxa filino devas prizorgi siajn gefratojn.

Bofilino estas grava en familio. En unugeneracia familio sxi estas edzino kaj patrino kaj zorgas pri familiaj aferoj. En familio de kelkaj generacioj la edzo kaj edzino estas apogoj, kaj la edzino estas pli grava. Hani-oj diras: "Arbego ne povas vivi sen radikoj, familio ne povas ekzisti sen virino." Kvankam viroj regas la familion, tamen virinoj (gxenerale bofilinoj) havas efektivan potencon, cxar ili zorgas pri posedajxo, hejmlaboroj kaj konsumado. Bofilinoj faras multflankajn aferojn, ekz. kamplaboro, tajlorado, kuirado, servado al bogepatroj kaj prizorgado al infanoj. Ili laboras pli multe ol la urbaj virinoj. Fakte hani-aj bofilinoj estas subtenantoj de la familio kaj iliaj kondutoj estas tre gravaj por la harmonio kaj stabileco de la familio.

Ekster la familio hani-aj patrino kaj bopatrino estas simbolo de diligenteco kaj sagxo, kaj en familio ili estas auxtoritatoj. Ili gvidas bofilinon fari hejmlaborojn, teksi sxtofon kaj eduki infanojn. Por konstrui domon, ili devas mezuri la bazon per silka fadeno. Nur post tio dioj benas la tutan familion. Patrino la unua hakas pajlon por la domo kaj la unua eltiras rizplantidojn, kiam ekas transplantado de rizplantidoj.

Avino devas prizorgi nepojn. Cxiumatene, kiam aliaj iras kamplabori, sxi kune kun la nepoj matenmangxas. Vespere sxi mangxigas la infanojn. En Ailao-montaro avino ofte estas la unua instruistino de la infanoj. Kaj la infanoj auxskultas sxiajn legendojn, sciojn pri vivo kaj sennombrajn infankantojn.

VIRINOJ EN LEGENDOJ

En la hani-a regiono cirkulas multaj mitoj kaj rakontoj pri virinoj, inter kiuj estas "Numa kaj Bala". La rakonto diras, ke antauxe diablo englutis la sunon kaj lunon, kaj la homaro baraktis en mallumo kaj frosto. Filino Numa kaj bofilino Bala mortigis la diablon, mem farigxis respektive suno kaj luno sur la cxielo kaj donis lumon kaj varmon al la homaro. Hodiaux la hani-oj ankoraux adoras la sunon kaj lunon. Je mencio pri la suno kaj luno, ili certe rakontas pri Bala kaj Numa.

En la reala vivo, en genealogio de hani-a familio oni vidas la respekton al virinoj. En cxiu familio estas genealogio, en kiu la unua vorto de la nomo de filo sekvas la lastan vorton de tiu de la patro. La genealogio firmigas la sangan rilaton de vira devenlinio kaj garantias la heredon de familia posedajxo. Tamen senescepte en la unua vico de la genealogio estas la nomo "Aoma", prapatrino. Sxi estas vaste rekonita inventinto de agrikulturo.