Makao, ponto inter la kulturoj
orienta kaj okcidenta

de DENG SHULIN kaj HAN LIN

JI Xianlin, profesoro de la Pekina Universitato, tiel taksis en sia artikolo la gravan rolon de

Makao (Aomen) en la intersxangxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj: "En la historio de pli ol 5?00 jaroj de Cxinio plurfoje kulminis kulturaj intersxangxoj. La lasta kaj la plej grava estis enkondukigxo de la okcidenta kulturo. Gxi ekis en la lastaj jaroj de Ming-dinastio (1368-1644) kaj la unuaj jaroj de Qing-dinastio (1644-1911). Kaj la trapasejo de la enkondukigxo estas

Makao." "En la lastaj jaroj de Ming-dinastio fakte estis portugaloj, kiuj enkondukis la okcidentan kulturon en Cxinion tra

Makao."

SOCIO KIEL MUZEO

Nia konado pri la originala kulturo de

Makao komencigxis de lingvo. En aviadilo de la Makaa Flugkompanio de Pekino al Makao ni auxdis disauxdigon en la portugala, angla kaj cxina lingvoj kaj la kantona dialekto. Kaj ni ofte renkontis en Makao tian kulturan fenomenon, ke hotelaj prospektoj kaj diversaj eldonajxoj estas presitaj en la tri lingvoj.

Dum la pasintaj pli ol 400 jaroj de portugala okupado, Makao iam estis la plej prospera komerca urbo de la mondo. Gxi estis grava punkto sur la "Mara Silka Vojo" kaj la plej granda centro de katolika misiado en la Malproksima Oriento. La originala fenomeno de la socio kaj kulturo de Makao, formigxinta en tia historio, estas frukto de la longtempa intersxangxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj.

Oni diras, ke arkitekturo spegulas historion. Sur konstruajxoj ni tuj rimarkis la kulturajn karakterizajxojn de Makao. De la Internacia Flughaveno al la urbocentro ni trairis du tre longajn surmarajn pontojn, kiuj interligas la Makaan Duoninsulon kun insulo en maro. En la urbocentro, inter la domturoj navetas diversaj auxtoj. La vigla spektaklo pruvas, ke Makao estas moderna urbo.

En Makao cxie ni vidis antikvajn konstruajxojn, kies parto estas en euxropa stilo. Tion ekzemplas la Rezidenta Domo en persikflora koloro. Ankaux la Urbodoma Placo portas la sudeuxropan stilon. La planko de la placo de 3?00 kvadrataj metroj estas pavimita el rulsxtonoj en desegno de marondoj.

Granda parto de la antikvaj konstruajxoj estas temploj kaj pregxejoj. Nekompleta statistiko nombras pli ol 40 budhismajn kaj taoismajn templojn, pli ol 20 katolikajn katedralojn, dekon da kirkoj kaj kelkajn moskeojn. Tiu fenomeno spegulas la liberecon de religia kredo kaj la konkordan kunekzistadon de la diversaj religioj.

Katolikismo estas sxtata religio de Portugalio kaj havas eksterordinaran pozicion en Makao. La katedraloj portas barokan stilon, sed en iuj partoj ni vidis karakterizajxojn de la orienta arkitekturo. Plej okulfrapas la fasado de la katedralo San-Pauxlo. Gxi imponas pro la alta situo sur la bazamento kun 70 sxtupoj. La fasado estas ornamita per reliefoj de peonioj kaj leonoj en la tradicia stilo de Cxinio. Sendube gxi estas majstra artajxo manifestanta kunfandigxon de la orienta kaj okcidenta kulturoj.

Kanonaj bastionoj kaj fuortoj estas alispecaj gravaj kulturaj restajxoj de Makao. Nun tie nombrigxas 6-7 tiaj restajxoj sur montetoj. Ili estis konstruitaj en la l7-a jarcento por rezisti piratojn kaj invadantojn kaj defendi la misiistojn. Nun ili ne plu ludas la militan rolon kaj farigxis turismaj vidindejoj.

KONKORDO DE LA NACIOJ

En Makao la kunekzisto de novo kaj malnovo kaj la kunfandigxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj montrigxas ne nur en arkitekturo, sed ankaux en la cxiutaga vivo.

Ni ofte auxdis la vorton "indigxenaj portugaloj". Ili estas idoj de portugaloj en Makao aux miksdevenaj idoj. De multaj generacioj indigxenaj portugaloj vivas en Makao kaj bone posedas la portugalan lingvon kaj la kantonan dialekton. Krome ili kreis miksitan lingvon el la portugala kaj cxina lingvoj. La indigxenaj portugaloj havas siajn proprajn morojn kaj grandan kvanton da literaturaj kaj artaj verkoj kun ricxa enhavo, en kiuj enkorpigxis fortaj kulturaj karakterizajxoj de la konkorda kunvivado de la nacioj.

La logxantoj de Makao celebras kaj la tradiciajn cxinajn festojn kaj ankaux la portugalajn. La religiaj aktivadoj kaj festoj, precipe tiuj de katolikismo, estas tre multaj.

En la cxiutaga vivo cxie videblas influoj de malsamaj kulturoj. Ekzemple, magxango estas ludo sxatata ne nur de cxinoj, sed ankaux de portugaloj. Kaj en gastronomio ni rimarkis pli evidentan fenomenon de miksigxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj. Ni estis regalitaj per portugalaj pladoj, kies gusto tre placxis al ni. Sed oni diris, ke tiuj portugalaj pladoj jam "makaigxis".

En butikoj nin interesis la fenomeno, ke ekzistas samtempe pluraj sistemoj de mezurunuoj, ekzemple tiu de pezo. Tie oni uzas la universalan sistemon, la britan funton kaj la cxinan gxin-on.

PROSPERA TURISMO

Makao najbaras al Hongkong, Taiwan kaj la sudorient-aziaj landoj. La varmeta kaj malseka klimato prosperigas la vegetalojn sur la montetoj, kaj la bela plagxo estas bona loko por feriantoj. La naturdotitaj kondicxoj, historiaj restajxoj kaj hazardludo tre favoras la turismon de Makao. Statistiko raportis, ke en l965 miliono da homoj vizitis Makaon, kaj en l995 la nombro de vizitantoj atingis 8 milionojn, 20-oble kiom gxia logxantaro. En la 90-aj jaroj sxrumpis la poreksporta prilaborado pro la struktura sxangxigxo, kiu okupis la unuan lokon en la ekonomio de Makao, sekve multe pligravigxis la turismo kaj hazardludo, kies enspezoj jam konsistigis duonon de la financo de Makao.

La intersxangxo de la orienta kaj okcidenta kulturoj en la pasintaj pli ol 400 jaroj formis la ricxan heredajxon de politiko, justico kaj kulturo, kiu konservis relative kompletan tradician kulturon de Cxinio kaj la lokan kulturon de Kantono, kaj ankaux entenas la okcidentan kulturon kun la portugala kaj latina kulturoj kiel la cxefa parto. Krome, gxi asimilis ankaux la kulturojn de Hindio, Malajzio, Afriko, Britio kaj Ameriko. Gxi karakterizigxas per tio, ke konkordo superis kolizion, ekvilibrigo kontrauxstaron, toleremo separatismon. Gxi estas ne nur giganta ricxajxo de la homa civilizacio, sed ankaux neelcxerpebla fonto por disvolvo de la turismo de Makao. Antauxe oni ne donis suficxan atenton al tio, kaj nun, antauxvespere de la reveno de Makao al la patrolando, la makaa registaro faris pozitivajn pasxojn por la kultura konstruado kaj prenis edukadon, kulturon kaj socian protektadon kiel la primarajn aferojn.

Por vigligi turismon, la makaa registaro konstruis kelke da gustoplenajn muzeojn, ekzemple tiuj de konkursaj auxtoj, marnavigacio kaj vinfarado. Unuvorte, se la funkcio de la originala kulturo de Makao estos plene utiligita, en la estonteco Makao ankoraux povos ludi la rolon interligi Cxinion kun Euxropo kaj ecx kun la latina mondo.