Tagmangxo en franca
kampara restoracio

de WANG LIHUA

DUM la pasinta UK okazinta en Montpeliero, Francio, mi plezure gxuis laux tieaj moroj kaj kutimoj tute malsamaj al la cxinaj. Precipe la tagmangxo en franca kampara restoracio donis al mi profundan impreson.

LA KAMPARA RESTORACIO

Post pli-ol-duonhora veturado de la antikva urbo Avinjono, nia auxtobuso haltis antaux iu restoracio en kamparo. Tio estas duetagxa domo, kun rugxa tegmento, flavaj muroj kaj largxa elstara balkono, cxirkauxita de prosperaj arboj, aromaj floroj kaj berilaj kampoj. En la kamparo sub la tagmeza suno auxdigxis nur kantoj de cikadoj.

Laux ligna sxtuparo ni venis al la mangxejo en la dua etagxo. Kun tempopaso la koloro de gxiaj lignaj planko kaj muroj malheligxis kaj impresis per antikveco. Kvar vicoj da longaj tabloj suficxis por 200 klientoj. Sur la tabloj estis mangxiloj, butero, fromagxoj kaj vino. Sur alia longa tablo estis diversaj trinkajxoj kaj almangxajxoj, kiujn oni povis preni laux sia prefero. Kelneroj servis kun afabla rideto. Cxio tio gxojigis min, kiu venis el Oriento.

EKZERCADO PER TRANCxILETO KAJ FORKETO

Cxe tablo mi gxuis francajn mangxajxojn kune kun miaj amikoj. Helrugxa kacxo kun salikokoj sxajne estis apetito-veka. Mi prenis kulereton da kacxo por gustumado. Ho, gxi estis iom sala kaj fisx-odora. Nia sxoforo, kiu sidis apud mi, sciigis min, ke tio estis spicajxo el salikokoj farita de kamparanoj. La panon mi trovis iom malmola kaj acideta. Malgraux ke mi kutimas mangxi rizajxon kun pladoj hejme, mi mangxis gxin pecon post peco kun suficxe multe da butero.

Sed kiam oni prezentis al mi pladon el verdaj lentoj kaj koka femurajxo, mi estis multe embarasita. En Cxinio mi vidis, ke okcidentanoj ne scias kiel uzi mangxbastonetojn, kaj ridis pro ilia mallerteco. En Francio estis mia vico fali en embarason, cxar kiel ajn mi penis, mi ne sukcesis pecetigi la kokajxon per la trancxileto. Mi do riprocxis en mi mem la trancxileton, ke gxi estas malakra. Ne povante mangxi la kokajxon pere de la mano laux kutimo en Cxinio, mi povis fari nenion alian ol admiri la lertecon de francaj amikoj en uzado de trancxileto kaj forketo.

GUSTUMADO DE FROMAGxOJ

Antaux longe mi sciis, ke en Francio estas 360 specoj da fromagxoj. Dum tiu tagmangxo la restoracio regalis nin per pluraj specoj da fromagxoj, kies nomon sciigis al mi la sxoforo. Li demandis min, kion mi volas. Montrante la pinton de la fromagxo en triangula formo, mi respondis: "Iomete." Li ridis. Jen, sur tiu parto estas multe da verdaj makuloj kiel kvintesenco, do pro tio oni trancxas fromagxon cxiam laux gxia rando, sed neniam ekde gxia pinto. Tamen, nia sxoforo detrancxis por mi la pinton. Mi enbusxigis la peceton kaj macxetis gxin. "Krom sala gusto, mi ne trovis guston eksterordinaran." Nia sxoforo klarigis al mi, ke gxi estas farita el kaprina lakto kaj oni kutime prenas gxin kune kun tiu el la bovina. Francoj preferas preni fromagxojn kune kun vino produktita en sama loko. Mi diris al francaj amikoj, ke escepte de nomadoj, cxinoj preferas bovinan lakton ol fromagxo. Franca amiko diris al mi, ke meznombre cxiu franco konsumas cxiujare 20 kg. da fromagxoj, plej multe en la mondo.

EBRIETAJ POST TAGMANGxO

Post kafo finigxis la tagmangxo. Nia afabla cxicxerono insiste invitis nin al drinkejo. Li proponis al ni pastis, bongusta trinkajxo farita el frukto produktita en suda Francio.

Kiel atendite pastis multe placxis al ni. Ege fiera pri la longa historio de vinfarado de Francio, nia cxicxerono diris al ni, ke jam en antauxhistorio francoj ekfaris vinon el vinberoj. "Jam antaux pli ol 2 mil jaroj la vinber-kulturado kaj vin-farado encxinigxis laux la Silka Vojo..." diris mi. La vino ja farigxis nia komuna babiltemo.

Glaso da pastis suficxis por rugxigi miajn vangojn. Ankaux miaj kolegoj farigxis tute rugxaj. Tio memorigis al mi cxinan proverbon: La homoj nur sin ravas, sed ne ebriigxas pro vino. Fakte, ni ebriete ravis nin pro nia interparolo interesa pri kulturo orienta kaj okcidenta. Tiam sinjorino apud mi diris kun rideto: "Vidu, la suno en suda Francio estas tiel frapa, ke via vizagxo rugxigxis gxis la oreloj."