Mengshan-teo

de PANG NAIYING

MENGSHAN-MONTO estas vualita de nuboj kaj nebulo, kaj sur la monto kreskas verdaj tearboj. Mengshan-monto, sidanta en Sichuan-provinco, estas sankta loko, kie trovigxas la plej frua tegxardeno: antaux pli ol 2?00 jaroj, Wu Lizhen, dum brancxokolektado, rimarkis, ke folioj de ia arbo povis senlacigi kaj refresxigi homojn. Li kolektis semojn de la arbo kaj kulturis ilin sur la monto. Poste li infuzis la foliojn por kuraci samvilagxanojn. La teo estas aromega. En la 724-a jaro (Tang-dinastio) gxi farigxis trinkajxo speciala por kortego.

En la tetrinkejo sur la montpinto ni gxuis la teon. Tute kiel notite en la antikva libro, la folioj estas maldikaj kaj longaj, la gusto estas pura kaj dolcxa, la koloro estas verdeta, la aromo el taso longe sxvebas en la aero. Lauxdire, en antikveco, en la 4-a aux 5-a de aprilo cxiujare guberniestroj en novaj vestoj iris al Mengshan-a Monahxejo por pregxi, kaj gvidis 12 monahxojn al la imperiestra tegxardeno por pluki tefoliojn. La abato propramane rostis la refoje elektitajn foliojn. Fine la tefolioj estis pretigitaj kiel tributo al la kortego.

Kial tia teo povas kreski sur Mengshan-monto? Cxar tie estas tre humide, nebulo kaj pluvo oftas. La klimato tauxgas por kresko de teo. Multe da logxantoj de la gubernio Mingshan vivtenas sin per tekulturo. En la 7-9-a jc., cxinoj kaj japanoj ofte intervizitis. La kortego prenis la tributan teon kiel donacon al malproksimaj amikoj. Finlerninte en 840, japana bonzo Majstro Cijue revenis hejmen de Chang-an, cxefurbo de Tang-dinastio, la imperiestro donacis al li 1 kilogramon da Mengshan-teo kaj bulojn da kunpremita teo. La kunpremita teo estas oportuna por kunportado. De la 11-a jc. tebriko (kunpremita teo en formo de briko) produktita en Mingshan farigxis necesajxo por la vivo de nacimalplimultoj en la sudokcidento kaj nordokcidento de Cxinio. Tibetanoj kaj aliaj nacimalplimultoj cxe landlimo fondis foiron por sxangxi cxevalon kontraux teo. Dume la kortego dekretis, ke Mengshan-teo povas esti uzata ekskluzive por sxangxi kontraux cxevaloj.

Ni venis al la "imperiestra tegxardeno", cxirkauxita de sxtonaj balustradoj kaj gardata de sxtona tigro. Lauxdire tie estas la loko, kie Wu Lizhen plantis teon. Ne malproksime estas puto gardata de paro da sxtonaj drakoj. La akvo en la puto estas neprofunda, klara kaj ricxa. La vojagxantoj pregxas kaj prenas akvon por infuzi teon. Ili kredas, ke la iniciatoro akvumis la tearbojn per la akvo el tiu puto. La monahxejo, en kiu monahxoj antauxe rostis tributan teon, nun estas la oficejo de Mengshan-tekultivejo, kaj ankaux ordinaraj homoj povas trinki la imperiestran teon.