Esplorado de glacio

Teksto kaj fotoj de ZHA CHUNMING kaj ZHANG MINGCHENG

Sub la influo de la atmosfera fenomeno El Nino, la glacio sur Bohai-maro kaj la Flava Maro ekdegelis kaj la malpeza glacio flosis laux vento kaj oceana fluo. Tio malfaciligas prognozon pri la mara medio kaj minacas la sekuron de putobora platformo sur Bohai-maro.

La 4-an de februaro 1998, kun 20 sciencistoj pri meteologio, hidrologio kaj glaci-esploro, la cxina scienc-esplora sxipo "Haibing 722" eknavigis de Qinhuangdao-haveno al Bohai-maro kaj la Flava Maro. La sciencistoj spertis la animskuan scenon: Por trapasi regionon de dika glacio, la sxipo sin pusxadis kontraux glacion kun areo de pli ol cent kvadrataj metroj. Forta krako! La mangansxtala antauxo de la sxipo multe perdis en koliziado la surfacan lakon.

Laborante sur glacio nur 18 centimetrojn dika, la sciencistoj ecx sentis la glacion fendigxanta. En la 6-taga laboro ili venkis multajn malfacilojn: veturi en ventego, nebulo, glaciregiono kaj sxeraro.