"Libro el ligno"

de ZHANG HANGMEI

EN sia romano "La Gxibulo de Notre Dame de Parizo" franca verkisto Victor Hugo diris, ke konstruajxo estas "libro el sxtono". Lia frazo havas du signifojn: unue, la konstruajxo enhavas multjaran laboradon kaj kulturan heredecon; due, la katedralo Notre Dame admirata de Hugo kaj multaj aliaj euxropaj konstruajxoj estas faritaj el sxtono. Laux la esprimo de Hugo, la cxina konstruajxo estas "libro el ligno" ?cxar cxinoj konstruis domon de ligna strukturo, antikvaj cxinaj konstruajxoj estas cxefe lignaj. Kial do euxropanoj uzis sxtonon, kaj cxinoj preferis lignon?

Iuj donis simplan respondon ?la baseno de la Flava Rivero, lulilo de la antikva cxina kulturo, estis varmeta kaj malseka, kaj tie kreskis densaj arbaroj. Tial ligno igxis cxefa materialo de antikvaj cxinaj konstruajxoj. Kaj la piramidoj de Egiptio, la akropolo de Ateno kaj la panteono de Romo estis konstruitaj en regiono ricxa je sxtonoj. La dirajxo "uzi lokan materialon" estis vaste konata por klarigi tian fenomenon.

Poste venis kontrauxa opinio ?cxie estas sxtono, kaj cxie troveblas ligno. Cxe Pekino ne mankas sxtono, kaj en Euxropo multas arbaroj. Ankaux tio estas fakto.

Fakte tiuj nacioj, kiuj konstruis sxtonajn grandiozajxojn, en la primitiva kaj sklava socioj uzis cxefe lignon. Ekz. la antikvaj Egiptio, Grekio kaj Romio uzis cxefe lignon, sed ne sxtonon. Tamen ligno estas putrigxema, nefajroimuna kaj facile eluzebla. Kaj sxtono havas avantagxon tiuflanke. Pro sxangxigxo de iloj kaj multigxo de sperto, en multaj regionoj oni pli kaj pli multe uzis lignon ol sxtonon. Tamen Cxinio estis escepto. La kialo ne estas, ke en Cxinio mankas sxtono, sed estas tio, ke ekzistas diferenco de konceptoj pri valoro.

La piramidoj, akropolo kaj panteono esprimas la strebon al "eterneco". Kaj cxinoj realisme rigardas la konstruajxojn. Cxinio neniam spertis la tempon, kiam dioj gxuas la plej altan auxtoritaton; kaj cxinoj neniam rigardis konstruajxon kiel eternan monumenton. Euxropanoj konstruis sxtonajn panteonojn kaj pregxejojn ecx en centoj da jaroj por atingi "eternecon", ekz. ili dedicxis 120 jarojn al konstruado de la katedralo Notre Dame de Parizo kaj centojn da jaroj al tiu de la templo de Zeuxso en Olimpio de Grekio. En Cxinio, la Unua Imperiestro de Qin-dinastio, kiu unuigis la tutan Cxinion, restis sur la trono nur 11 jarojn, tamen li konstruigis Epang-palacon, kiu okupis grandan areon; Zhu Di, imperiestro de Ming-dinastio (1368-1644), konstruigis la urbon Pekino kun majesta imperiestra palaco en nur 16 jaroj. Euxropanoj konstruis domon por dioj, dum cxinoj por homoj. Dioj estas eternaj, dum homoj realaj. Por la eternaj dioj euxropanoj elektis solidan sxtonon, kaj por realaj homoj cxinoj preferis lignon pli molan ol gxi.

Laux cxinoj, konstruajxo same kiel vestoj kaj veturiloj devas esti ofte renovigata. Fakte cxinoj bone sciis uzi sxtonon. Cxe la komenco de la 7-a jarcento, en Cxinio konstruigxis sxtona Zhaozhou-ponto. Sur ambaux sxultroj de gxia granda pontarkajxo estas po du malgrandaj arkoj. Tia projekto estis avangarda kaj rara en la mondo. En miloj da jaroj cxinoj pli multe uzis lignon en konstruado por reala bezono. Kaj samtempe cxinoj evitis la malbonajn flankojn de ligno kaj kreis artajn formojn kaj planojn konforme al ligna strukturo en konstruado de palacoj, mauxzoleoj, temploj kaj logxdomoj. Tiel ligna strukturo igxis cxefa trajto de antikva cxina konstruajxo.

Antikvaj cxinoj utiligis la formon, kvaliton kaj kombinon de la ligna strukturo por atingi harmonion de funkcio, formo kaj arto. Ekz. la muro de tradicia cxina ligna domo bezonas etendigxantan aleron kontraux pluvo. Tiel arka elstarajxo cxe trabo havas gravan funkcion subteni la aleron, kaj gxia bela formo ornamas la domon. La largxa alero protektas la muron, tamen baras la sunradiojn. Cxinoj faris suprenlevitan aleron por lasi la sunlumon en la domon. La cxina tegmento ekhavis belajn kurbajn liniojn. Por la domo de ligna strukturo la tegmento estas granda, tamen nepeza kaj legxera kiel vosto de bela birdo.

Ligna domo pli facile difektigxas ol la sxtona, tamen pli facile rekonstruata. Krome, ligna domo strukture estas libere arangxebla por diversaj funkcioj. Unu ligna domo estas malpli granda ol sxtona domo. Tial cxinaj domoj staras grupe kaj montras sian grandiozecon. Estas suficxe evoluinta la planado de aro da domoj de la antikva Cxinio. Ekz. en Pekino iuj logxejoj kun kvadrata korto staras en cxefa loko kaj aliaj en malcxefa; iuj estas videblaj tuj post kiam oni eniras la korton, kaj aliaj kasxitaj. Tio esprimas la artan guston kaj karakterizajxon de Cxinio. Kaj la Imperiestra Palaco en Pekino etendas la domojn laux la centra linio, kaj varias la grandeco, formo, ornamajxo kaj koloro de la domoj, kiuj radias grandiozecon kaj harmonion. En tradiciaj gxardenoj cxinoj kreis novan pejzagxon aux prenis la naturan bildon kiel fonon, tio estas originala metodo de cxinoj.

Cxinoj konstruis grandan tuton per diversaj negrandaj domoj. Tiel la cxarpentistoj povis dividi la laboron en diversajn partojn, kaj la elementoj de la domo povis esti normigitaj kaj antauxpreparitaj, kaj kunmetitaj en la konstruejo. Tia maniero estas tre simila al la moderna. Gxuste per tia maniero cxinoj en mallonga tempo konstruis diversajn grandiozajn palacojn.

En miloj da jaroj cxinoj perfekte utiligis la lignan strukturon, en kiun ili enmetis siajn historion kaj kulturon. La originala cxina domo de ligna strukturo estas ja libro tre leginda.