Kial ili forlasis sian antauxan okupon?

de PANG BIAN

KOMPARE kun siaj kunlernantoj en la universitato Lin Hong estis felicxa. Diplomigxinte sxi akiris postenon en registara oficejo. Sxi estis kontenta pri tio kaj diligente laboris tie plurajn jarojn. Foje sxi kaj sxia filineto preteriris frukto-budon, la filineto petis licxiojn. Pro la alta prezo, sxi rifuzis la filineton, cxar tiam en la posxo sxi havis monon por nur malpli ol kvaron-kilogramo da licxio. Sxia filino ploris. Tiu afero rompis ekvilibron en sxia koro kaj estigis sxian malkontenton pri la laboro. Efektive sxi ne deziris multekostajxojn. Sxi esperis nur, ke la solfilino estos bone klerigota. Post longa konsidero sxi forlasis la registaran oficejon. Nun sxi jam havas sian propran butikon sur movoplena komerca strato.

SxTATA OFICO NE PLU ALLOGAS

Antauxe en Cxinio sxtatoficistoj havis altan pozicion kaj pli da sxancxoj esti promociitaj, kaj tial multaj intelektuloj deziris oficistigxi. Tamen kun disvolvigxo de la merkata ekonomio ili rimarkis, ke ilia enspezo estas multe malpli granda ol tiu de komercistoj, privataj entreprenistoj kaj dungitoj de multaj fremdlandaj kompanioj. Tio komprenigis la kutime sinoferemajn kaj sxparemajn intelektulojn, ke mongajno ne estas senescepte malhonesta. Se vi havas suficxe da mono, vi povas acxeti domon, veturi per taksio sed ne logxi en mallargxa cxambro kaj perdi tempon en homo-plena auxtobuso?Tial, nemalmultaj oficistoj volonte demisiis, ili aux komercistigxis aux farigxis dungitoj de kompanioj. Sxajne en simpligo de administra strukturo de oficejo ili pli trankvile akceptis depostenigxon ol la laboristoj, cxar por ili la socio estas sxancoplena. Ili preferis fari iniciatan laboron kaj ekzerci sin en sociaj konkurencoj ol vivi monotonan vivon en la oficejoj. Antaux kelkaj jaroj iu esperoplena funkciulo forlasis sian okupon kaj dungigxis en privata kompanio. Li diris, ke li preferas fari kreivan kaj defian laboron. En la pasintaj dekkelkaj jaroj li studis politikojn de ekonomia sistemo. Nun li volas praktiki tiujn teoriojn en la realo.

RIPOZI KAJ STUDI

Iuj "blankaj kolumoj" neniom timas senlaborigxon, cxar ili funkciis jam kelkajn jarojn en kompanioj investitaj de eksterlandanoj sole aux de cxinoj kaj eksterlandanoj kune, sekve de tio ili ne nur kompare multe enspezis, sed ankaux farigxis kapablaj en konkurenco kaj administrado. Iu pli ol 30-jara direktoro diris: "Eksigo kaj eksigxo ne estas gravaj. Por mi estas facile trovi novan laboron." Li havas jam du diplomojn kaj administran sperton, kaj bone parolas en fremda lingvo.

Alia direktorino volas forlasi sian laboron pro troa okupateco. Sxi volas ripozi kaj lerni. Sxi planas, ke post eksigxo sxi dauxre dungos servistinon por zorgi hejmajn laborojn; kaj sxi mem cxiutage ludos pianon tri horojn, faros gimnastikon unu horon, lernos fremdan lingvon du horojn, kaj krome studos lecionojn pri industria kaj komerca administrado kaj legos la librojn, kiujn sxi ne legis pro manko de tempo?post du jaroj sxi denove laboros.

Li Li, 29-jara, forlasis sian laboron kaj rezignis la salajron, 5?00 juanojn por cxiu monato por lerni fremdan lingvon. Sxi opinias, ke poste sxi havigos al si laboron pli interesan kaj pli enspezigan kiel privata instruistino, kiel Helen Keller, kiu faris miraklon en sia vivo. Sxi kredas, ke sxi sukcesos en eduko al sagxaj, petolemaj, ludemaj geknaboj de 1-5-a klaso de elementa lernejo. Sxi rekomendos sin sur Interneto.

La optimismo kaj memfido devenas de juneco kaj alta klereco. La granda salajro ebligas al la kapablulinoj gxui la vivon kaj pliricxigi siajn sciojn por havi pli bonan laboron.

FARI SxATATAN LABORON

Qu Yaping, bela kaj svelta, nun estas mastro de bieno de pli ol 36 hektaroj. Antaux du jaroj sxi investis la bienon per sia tuta mono.

En universitato sxi studis ekomonikan administradon. Diplomigxinte, sxi eniris en registaran oficejon. Enuinte de tiea laboro, sxi dungigxis en iu kompanio. Poste sxi forlasis la laboron kaj mem funkciigis sian propran kompanion. Sekve sxi havigis al si domon, auxton kaj suficxe da mono por sia estonteco. Cxe semajnofino sxi kaj sxia edzo aux pasigis feriojn sur stepo, aux vizitis klubon por lerni rajdon. Ili vivis vivon senzorgan kaj romantikan. Tamen Qu aspiris idilian vivon, kaj fine sxi iris en kamparon. Sxi klarigis al siaj amikoj, ke la bonkvalita vivo ne signifas bongustajxojn nek luksajn vestojn, sed gxui spirite kaj fari sian sxatatan laboron. Sxi informigxis de jxurnalo, ke en Cxinio la pokapa kampo areas malpli ol 0.1 hektaron, kaj cxiujare pli ol 14 milionoj da infanoj naskigxis kaj je 50 000 hektaroj reduktigxas la agraro?Sciinte tion, Qu diris: "Mi volas sxangxi la teron en oron."

Sxi ricevis parcelon laux kontrakto. Antaux tio sxi konsultis profesorojn de agronomia universitato pri kulturado, irigacio kaj bredado de fisxoj kaj kokoj, kaj invitis iun vicprofesoron kiel sian teknikan direktanton. Ekster sxia atendo en la unua jaro la hektara produktokvanto de sxia kampo estis pli alta ol tiu de lokaj kamparanoj.

En tio, kompreneble, la sxvitado estas pli ol gxuado. Kvankam sxi jam dungis helpantojn, tamen en rikolta kaj sema sezonoj ankaux sxi devas labori sur kampo: rikolti maizon kaj akvomelonojn, tegi bedon per plasta membrano, bori puton kaj konstrui murojn?Foje en la pasinta jaro pro lacego sxi endormigxis apogante sin sur tritika stako ecx ne sentante musxon sur sia vizagxo.

Sxi logxas en tre mizera domo forlasita. Vespere sxin akompanis nur hundo. Foje sxi laboris gxis noktomezo. Starante en la korto sub lazura cxielo kaj spirante la bonodoro de la tero, sxi auxskultis la faman "La Blua Danubo" kaj sxia animo tute fandigxis en la muziko?

Sxi fieris pro tio, ke sxi produktis unujare pli ol 350?00 kilogramojn da greno, kiuj suficxas por uzo de multaj homoj. Sxi diris: "Mi rigardas la bienon kiel mian filon." Sxi desegnis la bildojn pri sia bieno en la estonteco: floroj prosperos, kokoj kokerikos, bovoj kaj sxafoj estos en gregoj, infanoj gxoje ludos, blanka lakto, fresxaj fruktoj, verdaj legomoj abundos kaj bariloj cxirkauxos la lignajn domojn, en kiuj sxi povos kviete legi, pentri, gravuri kaj auxskulti muzikon. Tiam sxi ankaux povos inviti aliajn al sxia logxejo, por ke ili gxuu kun sxi la idilian vivon. Sxi ankaux deziras havi bonan cxevalon ke sxi povu rajdi cxiumatene.

Laux la kontrakto 34-jara Qu Yaping rajtas mastrumi la bienon por 30 jaroj. Sxi pensis, ke eble sxi ne plu sxangxos laboron en la tuta vivo.