Revenu al la naturo

de HU YUN

LA cxina turisma servo anoncis, ke 1999 estas la jaro de ekoturismo kaj la temo estas "Iru en la naturon, konu la naturon kaj protektu la medion." Laux la temo oni ellaboris turisman programon por protektado de la medio kaj naturaj ricxfontoj kaj por akordo de la homoj kaj naturo.

La Monda Hortikultura Foiro '99 estas konkreta manifestigxo de la temo "Homaro kaj naturo ?marsxi al la 21-a jarcento." La cxefa enhavo estas ne nur la tradiciaj kaj belaj hortikulturajxoj de la cxeestantaj landoj, sed ankaux sukcesoj en la protektado de la naturo kaj ekologia medio. La konstruado de la foirejo jam finigxis antaux la fino de 1999. En la foirejo verdas arboj kaj herboj kaj inter ili dissemigxas gustoplenaj ekspoziciejoj. La plantoj el la cxeestantaj landoj kreskas bone. Iuj el ili ecx estas tre raraj. Inter la kvin cxefaj ekspoziciejoj estas tiu de la homaro kaj naturo, en kiu bildoj kaj videobendoj konigas la intimajn rilatojn inter la homaro kaj naturo. Post unu monato la foiro inauxgurigxos kaj dauxros ses monatojn. Tiam la turistoj gxuos la naturon en la mondo de vegetajxoj.

La Monda Hortikultura Foiro '99 okazos en Kunming de Yunnan-provinco pro tio, ke la provinco estas fame konata kiel regno de vegetajxoj kaj animaloj. Yunnan havas altklasajn vegetajxojn de 18?00 specoj. En la primitiva arbaro de Xishuangbanna oni povas trovi multe da raraj tropikaj arboj, aux kun altega trunko, aux kun largxa krono, aux kun intervolvigxantaj brancxoj. Oni jam translokis en la foirejon pli ol 1?00 arbojn kreskintajn en la arbaroj de la provinco, kaj nemalmultaj el tiuj arboj venis el la primitiva arbaro de Xishuangbanna je 1?00 kilometroj fore.

La arbara turismo estas grava programo de la ekoturismo. En Cxinio estas 874 arbaraj parkoj, el kiuj 292 estas sxtataj. De 1992 gxis 1997 la parkoj akceptis 300 milionojn da vizitantoj. En Cxinio la unua arbara parko naskigxis en Zhangjiajie de Hunan-provinco antaux cx. 15 jaroj. Tiam pro la maloportuna trafiko oni devis veturi 8 tagojn al Zhangjiajie por 2-taga vizito. Nun vizitantoj multigxis pro tio, ke ili jam povas atingi gxin per aviadilo. La vizitantoj diris, ke gxi estas belega kaj ili gxuos gxin denove. Oni povas vidi prosperan arbaron kaj droni en kvieteco, kio ne eblas en urbo. Kaj krome, turismo profitigas la lokanojn. Ilia gajno el turismo estas pli granda ol la komerca valoro de arboj, kaj ili ne bezonas konsumi ecx unu arbon. En Cxinio 100?00 kamparanoj jam enspezis pli mullte dank' al la arbara turismo.

La arbara turismo ankaux prezentas multe da programoj, ekzemple vizitado, feriado, ekspedicio kaj scienca esplorado. En la ekoturismo '99 estas ankaux programo pri arbara turismo, ekzemple montgrimpado, kajakado, rigardo de sovagxaj bestoj kaj esplorado de ekologia medio.

Estas ankaux aliaj programoj, kiel dezerta turismo, mara turismo, biciklado kaj skiado. La ekoturismo enhavas plantadon cxe la Flava Rivero kaj en la dezerto Mu Us. Plantado estas banala, tamen memorinda afero, ke vi per viaj propraj manoj verdigas pecon da loko en la dezerto. Iasence, tia turismo pliricxigos la enhavon de la Monda Hortikultura Foiro '99. En la turismo oni bone protektos la medion kaj alvokos al cxiuj homoj protekti nian medion.