Poemoj

de DMITRIJ CIBULEVSKIJ (Ukrainio)

Amon for...

Vi certe scias ? amas mi
Vin gxis ebri', gxis frenezigxo.
Sed jam ne povas amo cxiAl ni alporti la felicxon.

La sorto estas ? amon for
El mia koro por cxiame
Kun sang' forigi. La dolor'
Nun anstatauxu la flamon.

XI. 1981

******

Flavigxas folioj kaj falas surteren,
Angoras koro mia.
Jam baldaux vokos min la infero, ?
Trankvilos animo via.

Pekojn miajn elbatos diabloj
Dum vin atingos forgeso.
"Ne vane mi vivis kiel en fablo" ?
Mi ripetados sencxese.

Se havus eblecon mi vivon duan
Ree pasigi surtere,
Pasigus mi gxin sama gajan kaj bruan.
Tion mi diras sincere.

IX. 1992

******

Aer' malhelas pro nebulo,
Interne koro premas sin.
Kaj vagas mi kiel fremdulo ?
Vin rememoraskun obstin'.

Cxu vanaj estis renkontigxoj
Kun vi, amata junulin'?
Cxu vi forgesis pri felicxo,
Pri gxoj', pri amo, pri destin'?

Cxu nure restis rememoroj
Pri viv' pasinta, pri la am'?
Cxu jam neniam en la koro
Ekbrulos juna, arda flam'?

Cxu proksimigxas auxtuno
De l' vivo? Cxu jam venis temp'
Ke mian korpon nur la suno
Varmigu, ?ne knabina help'?

Ne, certe kredos mi neniam,
Ke pasistempo de l' junec',
Ke de l' animo varmon mian
Ne plu bezonos inbelec'.

IX. 1992

Entrajnaj meditoj

Malgraux suficxa agxo,
Mi preferas la vojagxon
Perpiede, per boat'
Tra riverojkun kantad',
Grimpi montojn, skii vintre ?
Estu nur ne tro ridinde, ?
Per cxeval' traintermont'
Por rigardi en la mond'
Largxriverojn, bluajn marojn,
Vastajn valojn, verdarbarojn,
Birdojn, bestojn ne post baroj,
Forajn lokojn, belajn, karajn,
Kaj por estu postripoz',
Mi pli fresxa, ol la roz'.
Por dum jar' proksimigxanta
Al la lingvo Esperanto
Estu pli utila mi
En amika kompani'.
Pli preferas, tamen, vere,
Plej konfide, plej sincere
Mi vojagxon per bicikl'
(Vi atentu ?ne vehikl').
Oportune selon sidas,
Per stiril' la vojon gvidas,
La pedalojn forte premas,
Kapon, tamen, firme tenas
Kaj fieras pro la sent' ?
Ne superos vin la vent'.
Longdistancon dum la tago
Vi trakuras, jes, senpage
Laux vojoj kaj sen voj'.
Kaj atingos vin la gxoj':
Ne superos vin malsano,
Sentos vi kiel infano.
Kaj jam poste dum renkont'
Nepre sekvos belrakont'.

VI. 1992